Zygfryd Maria Urbanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zygfryd Maria Urbanyi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1915 (1915-02-02)
en Szczawnica
Morto 9-an de aŭgusto 1944 (1944-08-09) (29-jaraĝa)
en Varsovio
Alma mater School of Political Sciences in Warsaw
vdr

Zygfryd Maria URBANYI pseŭdonomo „Juliusz” (naskiĝis la 2-an de februaro 1915 en Szczawnica, mortis la 9-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – leŭtenanto de Pola Soldataro de la Dua Pola Respubliko, komandanto de Taĉmento de Pola Enlanda Armeo „Tigroj de Wola”.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finis Korpuson de Kadetoj en Rawicz, poste studis en Lernejo de Politikaj Scienoj en Varsovio. Partoprenis defendan militon en 1939. Konspire de novembro 1939 en SZP (Servo al Venko de Pollando) kaj ZWZ Asocio de Armita Batalado). De 1943 estis komandanto de Speciala Taĉmento kaj poste protekta plotono de Ĉefkomandejo de Nacia Militista Organizaĵo (NOW). Post unuiĝo kun Enlanda Armeo (AK) ĝi iĝis speciala plotono 1908. Antaŭ eksplodo de la ribelo de Varsovio, la plotono estis enkorpigita al la rezervo de komandanto de Varsovia Areo de Pola Enlanda Armeo Grupiĝo "Paweł". Lia taĉmento partoprenis batalojn en Wola, kie akiris la nomon „Tigroj de Wola”. De la 6-a de aŭgusto li batalis en Malnova Urbo, kie mortfalis la 9-an de aŭgusto ĉe str. Rymarska. Provizore entombigita en korto ĉe str. Kiliński. Post la milito entombigita en Militista Tombejo Powązki. Honore al li lia plotono estis nomita Speciala Taĉmento „Juliusz”, balalanta kadre de Bataliono "Gustaw".

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Postmorte, la 11-an de aŭgusto distingita laŭ ordono n-ro 502 de Ĉefkomandanto de AK per Arĝenta Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari. La ordeno estis konfirmita pozitive per voĉdono de Ordena Kavaliraro la 13-an de oktobro 2011.

La 31-an de julio 2013 en Muzeo de la Varsovia Ribelo, antaŭtage de la 69-a datreveno de la Ribelo, prezidento Bronisław Komorowski transdonis la Arĝentan Krucon al la familio de Zygfryd Urbanyi.

En centra organo de Nacia Partio "Walka" (Batalo), n-ro 36, la 10-an de aŭgusto 1944 aperis rememoro titolita Heroa morto de leŭtenanto Juliusz kun anomina verso Al mortfalinta leŭtenanto Juliusz.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R. Bielecki, "Gustaw"-"Harnaś" dwa powstańcze bataliony ("Gustaw"-"Harnaś" - du ribelaj batalionoj), Warszawa 1989 ​ISBN 83-06-01720-X
  • J. Kreusch, A. K. Kunert, T. Labuszewski (prilaboro), Wielka Ilustrowana Encyklopedia Powstania Warszawskiego (Granda Ilustrita Enciklopedio de Varsovia Ribelo). Tom IV. Warszawa 1997, p. 100.
  • Andrzej Krzysztof Kunert, Rzeczpospolita Walcząca. Powstanie Warszawskie 1944 (Respubliko Batalanta. Ribelo de Varsovio 1944), Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa 1994, p. 80

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]