Speciala Dissenda Servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Speciala Dissenda Servo
emblemo
dissendanto • radiostacio • televidkanalo • radiodissenda reto • novaĵagentejo • Government body of Australia
Komenco 1-a de januaro 1975 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Sidnejo
Agareo

publika elsendado

Fondinto(j) Fraser Government vd
Posedata de Registaro de Aŭstralio vd
Filioj National Indigenous Television vd
Agokampo radiofonio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Speciala Dissenda Servo (SBS) estas unu el la du registare subvienciitaj Aŭstraliaj publikdissendadaj radiaj kaj televidaj servoj, la alia estas la Aŭstralia Dissenda Korporacio (ABC). La oficiala celo de SBS estas "provizii multlingvajn kaj multkulturajn radio- kaj televido-servoj kiuj informas, edukas kaj distras ĉiujn Aŭstralianojn, kaj, tion farante, reflektas la multkulturan socion"[1]

SBS komencis kiel nekomerca kanalo, sed nun komencis akcepti kaj dissendi televidajn reklamojn (kontroversa decido tiutempe). Notidas, tamen, kaj reklamoj estas ĝenerale dissendataj inter programoj; la reto montras la plejmulton de siaj programoj neinterrompitaj per "komercaj paŭzoj". Esceptoj inkluzivas la samtempan dissendadon pri la Tour de France en 2005 kaj la plilongigitan dimanĉan programon pri futbalo.

Servoj kaj sekcioj[redakti | redakti fonton]

La radio-sekcio dissendas en 68 lingvoj en ĉiuj ŝtatoj de Aŭstralio. Granda procentaĵo de ĝiaj dissendoj estas televidaj novaĵdissendoj el eksterlando (precipe ne en la angla lingvo). Ĝi ankaŭ dissendas multajn filmojn en fremdaj lingvoj. Ĝiaj propraj novaĵaj kaj aktualaĵaj programoj koncentriĝas pli pri internaciaj aferoj ol stacio ABC aŭ la komercaj stacioj, kaj portas malpli da "softaj" novaĵoj. Ĝi ankaŭ dissendas multajn aktualaĵajn informprogramojn, kaj ĝia sporta dissendado emas fokusi je internaciaj sportoj, precipe futbalo kaj biciklado (precipe la Tour de France).

SBS estas unu el la plej grandaj subtitoligaj organizaĵoj de la mondo. Ĝi produktas subtitolojn por fremdaj film- kaj informprogram-produktistojn ĉirkaŭ la mondo kaj ne nur por filmoj dissendotaj je SBS. La subtitoligaj servoj inkluzivas de la angla lingvo al aliaj lingvoj, fremdaj lingvoj al alia lingvoj, kaj ankaŭ al la angla lingvo.

Programoj[redakti | redakti fonton]

SBS studioj

SBS dissendas plurajn importitajn dramajn kaj komediajn seriojn, inkluzive de programoj produktitaj en lingvoj krom la angla, kaj ankaŭ notinde riska materialo kiu ne estus dissendita je aliaj dissendkanalojn en Aŭstralio – ekzemple, South Park, aŭ Queer as Folk. Ĝi ankaŭ dissendas grandan elektaĵon de filmoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de franca artdoma materialo, aŭ hongkonga milda erotikaĵo. La relative senstreĉa tendenco al sekso je SBS kondukis al ĝia kromnomo "Sex Before Sleep" (Sekso antaŭ ol Dormo), aŭ, kunigita kun ĝia futbala emo, "Sex and bloody Soccer" (Sekso kaj Damna Futbalo!). Ĉi tio ne fakte estas preciza pri la fruaj horoj, kiam programoj kia Global Village montras la pli tradiciecan aspekton de SBS per la raportado pri eventoj de tra la mondo.

Antaŭnelonge, SBS komencis produkti sian proprajn lokajn komediajn seriojn (inkluzive de Pizza kaj Life Support), specialaj pro evidente malgrandaj buĝetoj kaj la preteco forŝovi la limojn de akceptebla televida humoro – kaj, laŭ kelkaj, kun konsiderinda sukceso.

Unu SBS-kreitaĵo estas The Movie Show, filmrevua programo iom simila al Siskel and Ebert en Usono (sed fakte pli malnova). La du prezentistoj de la programo, David Stratton kaj Margaret Pomeranz, "dizertis" al ABC en aprilo 2004 por gastigi novan programon kun la titolo At the Movies. The Movie Show daŭras kun kvar novaj prezentistoj – Megan Spencer, Jaimie Leonarder, Fenella Kernebone kaj Marc Fennell.

SBS-novaĵoj kaj -aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

SBS havas diversajn aŭstraliajn novaĵajn kaj aktualaĵajn programojn, ekzemple SBS-aj Mondaj Novaĵoj Aŭstralio, Tojota Monda Sporto, Dateline, Insight, Living Black kaj World Watch. Ĝi ankaŭ dissendas fremdlingvajn novaĵojn dum la tuta tago je sia dua entjera kanalo, SBS World News Channel.

Malfrue en 2003 SBS anoncis, ke ĝi dissendos novaĵprogramon en la Vjetnama lingvo kiel parton de SBS Worldwatch, produktita de VTV4, registara kanalo de la komunista reĝimo en Vjetnamo. Post grandaj manifestacioj ekster la Artarmon-oficejoj, kun ĉirkaŭ 4000 manifestaciantoj ĉeestantaj, la programo estis rifuzita.

Sporto je SBS[redakti | redakti fonton]

En pli fruaj jaroj, sporto dissendita je SBS estis limigita al biciklado, futbalo kaj pluraj aliaj malpli varbitaj sportoj. Tamen, pli aktuale, SBS ankaŭ dissendis aliajn sportajn eventojn inkluzive de iom de la Someraj Olimpikoj 2004 kaj la kompleta kriketa serio 2005 Ashes.

Produktaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

SBS estis unu el la plej progresemaj retoj pri entjera televido – ĝi dissendas duan kanalon, SBS World News Channel, kiu estas entute fremdlingvaj novaĵoj, kaj havas entjeran programan gvidilon (EPG) kanalo kun programhoraroj, ĉeftitoloj de la aktualaĵoj kaj tutlanda vetero.

SBS uzas subtitolojn prefere ol dubladon. Ili ne forpenas la naturajn sonojn de filmo, tial spektantoj, kiuj komprenas la lingvon, povas spekti facile. Subtitoloj estas uzataj por la plejmulto de ne-anglalingvaj filmoj; kelkaj eventoj, kiel la Eŭrovido-Kantokonkurso, restas sen subtitoloj. La subtitoloj ĝenerale konsistas el grasa kaj flava teksto kun malgranda nigra kadro ĉirkaŭ la leteroj, kaj nigra fono, ĉe la subo kaj centro de la televidekrano. Ĉi tio plej facile legebligas la tekston al spektantoj.

SBS kaj Seven konsentis dividi la dissendadon de la Someraj Olimpikoj 2004 en Aŭstralio, kaj SBS akiris la rajtojn ekskluzive dissendi la Paralimpikajn Ludojn 2004, antaŭe dissenditajn de ABC.

Plua informo[redakti | redakti fonton]

La kanalo provizias praktikejon por la Radia kaj Televida Junula Orĥestro de SBS, orĥestro, kiu registras multajn dissendojn por la stacio kaj regule vojaĝas eksterlande. Por pliaj informoj, vizitu la anglalingvan paĝon SBSYO-Retejo Arkivigite je 2019-12-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Special Broadcasting Service — Frequently asked questions (angle). Special Broadcasting Service. Arkivita el la originalo je 2005-04-16. Alirita 2024-03-29. “La Special Broadcasting Service (SBS) estas nacia, publika dissendanto kun speciala mandato reflekti la multkulturan naturon de aŭstralia socio”.