Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo (angle: Select Committee to Investigate and Study the Facts, Evidence, and Circumstances of the Katyn Forest Massacre) – speciala enketa komisiono establita de la Usona Kongreso (rezolucioj n-ro 390 kaj 539) por pridemandado pri la masakro de Katin kontraŭ oficiroj de la Pola Militistaro. Prezidanto de la komisiono iĝis Ray John Madden de Indianao.

Rezultoj kaj finaj konkludoj[redakti | redakti fonton]

La 22-an de decembro 1952 la komisiono anoncis finan raporton, tiel nomatan Raporton de Madden, laŭ kiu kulpaj pri la murdo de Katin estis sovetianoj kaj apelaciis al la internacia opinio establi internacian tribunalon por prijuĝi la krimon. Enkonduke al la raporto oni skribis:

La masakro de Katin estis unu el la plej barbaraj internaciaj krimoj en la historio de la mondo.

— Usona Kongreso, Raporto n-ro 2505, US Government Printing Office, Washington 1988

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]