Speciala Komitato pri Malkoloniigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Speciala Komitato pri Malkoloniigo
organization established by the United Nations
Komenco 1961 vd
vdr
Nunaj membroj de la Speciala Komitato pri Malkoloniigo de UN; malhelverde, membroj en 2009; helverde , observantoj en 2009.

La Speciala Komitato pri Malkoloniigo (konata ankaŭ kiel U.N. Speciala Komitato pri Malkoloniigo de la 24, la Komitato de la 24, aŭ simple, la Komitato pri Malkoloniigo) estis kreita en 1961 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj cele al kontrolado de la plibonigo de la Deklaro pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj kaj por fari rekomendoj pri ties aplikado.[1] La komitato estas ankaŭ sukcedanto de la iama Komitato por Informado el la Nememregataj Teritorioj, kun kiu ĝi kuniĝis en 1963. La kompleta oficiala nomo de la Speciala Komitato estas Speciala Komitato pri la Situacio Rilate al la Plibonigo de la Deklarado pri Garantiado de Sendependeco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj.

Espere akceli la progreson de malkoloniigo, la Ĝenerala Asembleo adoptis en 1960 la Rezolucio 1514, konata ankaŭ kiel "Deklaracio pri la Garantiado de Sendependenco al Koloniaj Landoj kaj Popoloj" aŭ simple "Deklaracio pri Malkoloniigo". Ĝi asertis, ke ĉiu popolo havas rajton al mem-determinado kaj proklamis, ke koloniismo rapide kaj senkondiĉe finu.[2]

Sekve, en 1990, la Ĝenerala Asembleo proklamis 1990–2000 kiel Internacia Jardeko por Malradikigo de Koloniismo kaj adoptis preciza Agadplanon por antaŭenigi ties principojn kaj levi la Internacian Juron al tiu temo. En 2001, Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Duan Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.[3] en 2011, oni proklamis la Trian Internacian Jardekon por Malradikigo de Koloniismo.

En 1945, nome la jaro kiam kreiĝis Unuiĝintaj Nacioj, 750 milionoj da homoj – preskaŭ unu triono de la tutmonda loĝantaro – loĝis en teritorioj kie ne estas memregado, dependante de koloniaj povoj. Nune, malpli ol 2 milionoj da homoj loĝas en tiaj teritorioj.[4]

Teritorioj kiuj ne ĝuas memregadon[redakti | redakti fonton]

Ĉe 2013, estas ankoraŭ 17 teritorioj listitaj ĉe la listo de teritorioj kiuj ne ĝuas memregadon laŭ Unuiĝintaj Nacioj:

Teritorio Administranta aŭ okupanta ŝtato Kontinento Ĉefurbo Notoj
Usona Samoo Usono Oceanio Pagopago
Angvilo Britio Ameriko La-Valo
Bermudo Britio Ameriko Hamiltono
Britaj Virgulininsuloj Britio Ameriko Rod-Taŭno
Kajmana Insularo Britio Ameriko Ĝorĝtaŭno
Falklandoj Britio Ameriko Stanlejo Postulita de Argentino
Franca Polinezio Francio Oceanio Papeete
Ĝibraltaro Britio Eŭropo Ĝibraltaro Postulita de Hispanio
Gvamo Usono Oceanio Agano
Moncerato Britio Ameriko Plimuto
Nova Kaledonio Francio Oceanio Nouméa
Pitkarna Insularo Britio Oceanio Adamstaŭno
Sankta Heleno Britio Afriko Ĵamestaŭno
Tokelao Novzelando Oceanio Fakaofo En 1948, Britio transpasis suverenecon de Tokelao al Novzelando.
Turkoj kaj Kajkoj Britio Ameriko Kokburno
Usonaj Virgulininsuloj Usono Ameriko Ĉarlotamalio
Okcidenta Saharo Maroko (de facto) Afriko Ajuno Teritorio de Hispanio de jure

Membraro[redakti | redakti fonton]

La 17-membra Speciala Komitato etendiĝis al 24 membroj en 1962, kaj la kvanto de la membraro eĉ variis ekde tiam.[5]

Ĉe junio de 2010, la membroj estis la jenaj:[6]

Antigvo-Barbudo Etiopio Papuo-Nov-Gvineo Tanzanio
Bolivio Fiĝioj Rusio Venezuelo
Ĉilio Grenado Sankta-Kito kaj Neviso
Ĉinio Barato Sankta Lucio
Respubliko Kongo Indonezio Sankta Vincento kaj Grenadinoj
Ebur-Bordo Irano Sieraleono
Kubo Irako Sirio
Dominiko Malio Orienta Timoro
Ekvadoro Nikaragvo Tunizio

La Speciala Kommitato havas ankaŭ 14 observantojn.

Oficiuloj kaj estraranoj[redakti | redakti fonton]

La voĉparolanto de la Speciala Komitato por 2012 estis Diego Morejón Pazmino de Ekvadoro. Li sukcedis post Francisco Carrión-Mena de Ekvadoro, kiu elektiĝis la 24an de Februaro 2011 pre malkutima sekreta voĉdonado de la komitato, ricevante 15 voĉojn; Donatus Keith St. Aimee (Sankta Lucio), kiu estis voĉparolanto en 2010, ricevis 10 voĉojn.

La du vicparolantoj estas Pedro Núñez Mosquera de Kubo kaj Seku Ture de Sieraleono; la Informanto estas Baŝar Ja'afari de Sirio. La Oficejo de la Komitato enhavas tiujn kvar oficiulojn.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]