Kivao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Kiva''' (kivao? aŭ kivo?) estas subtera kamero en la vilaĝoj de la pueblo-indianoj, en sudokcidenta Usono. Ĝi estis uaza dum festoj kaj komunaj ceremonioj, ties muro estis pentrita...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:31, 26 mar. 2007

Kiva (kivao? aŭ kivo?) estas subtera kamero en la vilaĝoj de la pueblo-indianoj, en sudokcidenta Usono. Ĝi estis uaza dum festoj kaj komunaj ceremonioj, ties muro estis pentrita.

Ĉar la kiva ligixgas al origino de unu familio en la tribo kaj la pueblo-komunumo konsistas ĉiam el du aŭ plu gentoj, tiel en unu vilaĝo estis ĉiam du axu plu da kivaoj.

En la grundo de la kiva oni elformis kaveton (sipapu), kiu estas simbola devenejo de la tribo. Kvankam kiva gravis ĉefe en ritaj ceremonioj (tiun celon servis la altaroj), la vilaĝaj viroj uzis ĝin kiel okazan renkontiĝejon por politikumado. La virinoj estis preskaŭ ĉiam for-malpermesitaj de la kiva.

La plej fruaj kivaoj tradicie estis rondaj, deklivaj, kontraste al la kvadrataj kaj longkvadrataj pueblo-konstruaĵoj. La kiva elformiĝis el la praaj kavdomoj de la anasazi-kulturo. La pueblo-indiánoj, ĉefe la hopioj kaj zunjioj estas posteuloj, heredantoj de tiu kulturo.

La kiva-murpentraĵoj formas sanktulojn kaj ĉiutagaĵojn de la tribo. La bildoj estas geometriaj, dominas la rektaj linioj kaj formas rund-pentraĵon. Oni ofte surkovris la pentraĵojn per aliaj murtavoloj kaj pentris novajn pentraĵojn per mineralaj kolorigaĵoj.