Ĉaka milito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Chaco-milito''' [ĉako-milito] (1932–35) estis grava armila konflikto inter Bolivio kaj Paragvajo. La konfliktoj komenciĝis jam en 1928 en la nekultivita regiono Chaco Boreal, a...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:39, 26 mar. 2007

La Chaco-milito [ĉako-milito] (1932–35) estis grava armila konflikto inter Bolivio kaj Paragvajo. La konfliktoj komenciĝis jam en 1928 en la nekultivita regiono Chaco Boreal, apartenanta al Gran Chacó kaj situanta norde de rivero Pilcomayo kaj okcidente de rivero Paraguay. La konflikto reiras al la „salpetra milito” (1879–84), kiam Ĉilio venkis Bolivion kaj alproprigis ties marbordan parton. Bolivio poste klopodis atingi la Atlantikon tra la akvosistemp de Río de la Plata. Tiu itinero trairis Gran Chaco, kiu estis riĉa je opinio de la bolivianoj.

Ŝajnis, ke Bolivio havas grandan fortosuperecon kompare al Paragvajo. Bolivio havis pli ol trioblan loĝantaron, armilojn per usona kredito, la armeon komandis Hans von Kundt germana generalo. La batalemo de la rekrutitaj indianaj soldatoj estis tre malforta, dum la paragvajaj soldatoj estis pli bone preparitaj por la marĉa kaj ĝangala batalado. Multaj boliviaj soldatoj mortis en diversaj malsanoj, pro serpentomordo kaj en bataloj.

Ekde la 5-an de decembro 1928, paragvajo iniciatis sennombrajn militistarajn konfliktojn kaj tio kondukis al milito, spite al packlopodoj de Usono. La milito komenciĝis en junio de 1932, kiam la bolivianoj okupis paragvajajn poziciojn en nordo de Chaco kja sukcese atkis Fortín Boquerón. En aŭgusto Paragvajo ordenis rekrutiojn kaj ekmilitis kun gvido de generalo José Estigarribia. Fine de septembro, ili reokupis Fortín Boquerón, Kundt estis retirita al Bolivio. La german generalo poste centrigis la fortojn sude kaj atakis Fortín Nanawa, kie okazis dum monatoj akraj bataloj.

Paragvajo oficiale militproklamis la 10-an de majo 1933. Fine de oktobro, Estigarribia per daŭra atako atingis tiujn sukcesojn, ke la bolivia prezidento Daniel Salamanca anstataŭigis per generalo Enrique Peñaranda la germanan Kundt. Post trisemajna batalhalto, Estagarribia denove ekatakis (9-an de januaro 1934) kontraŭ la boliviai Ballivián-fortikaĵo. Tie okazis la plej akraj bataloj, inter marto kaj julio. Ballivián falis la 17-an de novembro, pro tio oni abdikigis Salamanca. En januaro de 1935, la paragvajanoj jam batalis sur teritorio de Bolivio.

Post kiam la boliviaj kontraŭatakoj devigis la paragvajajn fortojn je sindefendo, la interbatalantoj sukcesis armistici la 12-an de junio 1935.

En la milito mortis 100.000 homoj. La packonferencon pri armistico partoprenis Argentinio, Brazilio, Ĉilio, Usono, Peruo kaj Urugvajo. La traktado estis subskribita la 21-an de julio 1938, en Buenos Aires.

Plimulto de la diskutitaj areoj estis aljuĝitaj al Paragvajo, sed Bolivio ricevis koridoron al la rivero Paragvajo kaj haveno Puerto Casado. Ekonomio de Bolivio kolapsis, la senposeduloj postulis reformojn. La merito pri la aranĝado estis rigardata al Argentinio, la avantaĝojn pri la paragvaja teritoria grandiĝo eluzis argentinaj inventistoj.