István Bittó: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''BITTÓ István''' (n. 3-an de majo 1822, Sárosfa, departemento Pozsony [hodiaŭ Slovakio] – m. 7-an de marto 1903, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministr...
 
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Linio 8: Linio 8:


[[Kategorio:Ĉefministroj de Hungario]]
[[Kategorio:Ĉefministroj de Hungario]]

[[en:István Bittó]]
[[hu:Bittó István]]
[[hu:Bittó István]]

Kiel registrite je 16:43, 30 mar. 2007

BITTÓ István (n. 3-an de majo 1822, Sárosfa, departemento Pozsony [hodiaŭ Slovakio] – m. 7-an de marto 1903, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro de Hungario de la 21-a de marto 1874 ĝis la 2-a de marto 1875.

Li estis filo de vicprefekto de departemento Bratislavo. Li studis juron, poste eklaboris ĉe departemento Moson. Oni elektis lin en 1848 parlamentano. Post malvenko de la hungara revolucio de 1848, li elmigris, sed jam en 1851 oni permesis al li la hejmenvenon. Tiam li setliĝis en Somogy kaj mastrumis bienon. Li iĝis denove parlamentano en 1861 kiel fidulo de Ferenc Deák. Oni elektis lin en 1869 al vicprezidanto de la parlamento, en 1870 al prezidanto de la financa komisio kaj ka viena hungara delegitaro. Li laboris en la registaroj de Gyula Andrássy, poste de Menyhért Lónyay kiel justicministro (1871–72). Post lia abdiko, oni elektis lin al prezidanto de la parlamento.

Je komenco de la 1870-aj jaroj, la Deák-partion trafis grava politika kaj ekonomia krizo, la registaron de József Szlávy minacis jam bankroto. La reganta partio ricevis kun humiligaj kondiĉoj ŝtatprunton., tiel ĝia situo ŝanceligis. Bittó formis en marto de 1874 unupartian registaron. Tion ebligis, ke li sukcese varbis por la financministra posteno la renoman fakulon (de la mez-maldekstro) Kálmán Ghyczy, kiu sukcese stabiligis la ekonomian situon de la lando. Bittó komencis traktadojn kun Kálmán Tisza pri unuigo de la Deák-partio kaj la mez-maldekstro. Post kiam Tisza rifuzis la t.n. „bihar-an programon” (bihari program), kiu rifuzis la komunajn aŭstrajn-hungarajn instituciojn, Bittó abdikis la 2-an de marto 1875. La du partioj sekvatage unuiĝis kaj formis la Liberalan partion, kiu regis la landon dum tri jardekoj.

Bittó agadis ĝis 1899 kiel parlamentano, poste kiel membro de la pajroĉambro.