Diakrita signo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Linio 116: Linio 116:
[[en:Diacritic]]
[[en:Diacritic]]
[[es:Signo diacrítico]]
[[es:Signo diacrítico]]
[[fi:Diakriittiset merkit]]
[[fi:Tarke]]
[[fr:Diacritique]]
[[fr:Diacritique]]
[[gl:Diacrítico]]
[[gl:Diacrítico]]
Linio 132: Linio 132:
[[ro:Semn diacritic]]
[[ro:Semn diacritic]]
[[ru:Диакритический знак]]
[[ru:Диакритический знак]]
[[sk:Diakritické znamienko]]
[[sv:Diakritiskt tecken]]
[[sv:Diakritiskt tecken]]
[[tr:Diyakritik işaretler]]
[[tr:Diyakritik işaretler]]

Kiel registrite je 00:22, 4 apr. 2007

Diakrita signokromsigno estas tipografia marko, kiu distingas diversajn literojn kun sama baza formo.

Priskribo

Formo

Latinidaj skriboj enhavas precipe:

  • supersignojn – ekzemple la hispana ñ
  • subsignojn – ekzemple la franca kaj portugala ç
  • trasignojn – ekzemple la pola ł.

Eblas kombino de litero kun pluraj diakritaj signoj, ekzemple la anglosaksa ǻ.

La esperanta skribo uzas du kromsignojn: la ĉapelon aŭ tegmenton, super c, g, h, j, s, kaj La hoketon, super u, ambaŭ estas supersignoj.

Aboca ordigo

Literoj modifitaj per kromsigno kelkfoje estas nomataj diakritaj literoj. Diversaj lingvoj havas diversajn sintenojn al ili: kelkaj konsideras ilin apartaj literoj, kun propraj rangoj en la aboco; aliaj ĉe enalfabetigo de vortoj konsideras ilin nur, se ili diferencigas du vortojn. Fine, kelkaj lingvoj, kiel la portugala, tute ne konsideras ilin en enalfabetigo.

Funkcioj

Eĉ se pluraj lingvoj uzas samaspektajn aŭ eĉ identajn kromsignojn, ties funkcio kaj uzo povas forte diferenci. Kutime oni celas per kromsignoj pli laŭ-fonetikan skribon kaj faciligon de elparolo. Ekzemple la baza latina alfabeto ne havas literon por la pola ł aŭ la turka ğ; do tiuj lingvoj uzas diakritan markilon. Alia funkcio estas laŭ certaj reguloj modifi la fonetikan valoron de literoj; tiucele la vjetnama lingvo indikas tonojn per kromsignoj.

Kromsignoj en latinidaj skriboj

Laŭ la lingvo, sama kromsigno markas akcenton, tonon, vokallongon aŭ ion alian. tial estas bone rezervi formnomojn (ekzemple dekstra korno) por la signoj unuflanke, kaj sonnomojn (ekzemple akuto) por la variaj signataj lingvaj fenomenoj aliflanke.

ekzemplo klaso nomo aŭ nomoj por la kromsigno
ò supersigno maldekstra korno
ó supersigno dekstra korno
ô supersigno ĉapelo, cirkumflekso
õ supersigno tildo, ondeto
ö supersigno dupunkto, tremao
ő supersigno dekstra dukorno, longa tremao
å supersigno ringo
ō supersigno superstreko
ż supersigno superpunkto
ă supersigno brevo, duonluno (pli larĝa ol ronda hoketo)
ǎ supersigno hoketo, ronda hoketo
č supersigno haĉeko, dukorno, pinta hoketo, kontraŭĉapelo
ą subsigno dekstra subhoko
ç subsigno maldekstra subhoko, cedilo
subsigno subpunkto
ø trasigno trastreko

Aliaj alfabetoj

Krom la latinida alfabeto, aliaj alfabetoj ankaŭ uzas diakritojn. Ekzemple en la rusa dekstra korno signifas markon de akcento super vokaloj.

Eksteraj ligiloj