Hünxe: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ru:Хюнксе
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: lmo:Hünxe
Linio 115: Linio 115:
[[de:Hünxe]]
[[de:Hünxe]]
[[en:Hünxe]]
[[en:Hünxe]]
[[lmo:Hünxe]]
[[ru:Хюнксе]]
[[ru:Хюнксе]]

Kiel registrite je 09:30, 4 apr. 2007

komunumblazono situo de la komunumo
blazono de Hünxe situo de la komunumo Hünxe en Germanio
bazaj faktoj
federacia land: Nordrejn-Vestfalio
regdistrikto: Duseldorfo
subdistrikto: Wesel
geografia situo: Ŝablono:Koordinate Text Artikel
alteco: 35 m super NN
areo: 106,8 km²
loĝantoj: 13.777 (30a de junio 2006)
loĝodenso: 130 loĝantoj po km²
poŝtkodo: 46569
telefonkodoj:
02858, 02064, 0281, 02853, 02855, 02856
aŭtokodo: WES
komunumkodo: 05 1 70 016
komunuma subdivido: 6 komunumpartoj
adreso de la
komunuma administracio:
Dorstener Straße 24
46569 Hünxe
Poŝtadreso de la
komunuma administracio:
Postfach 11 63
46563 Hünxe
retpaĝo: www.huenxe.de
retadreso: info@huenxe.de
politiko
urbestro: Hermann Hansen
(senpartiulo)

La komunumo Hünxe situas je la malsupra Malaltrejno nordokcidente de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la subdistrikto Wesel en la regdistrikto Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal.

Geografio

Geografia situo

La komunumo Hünxe situas ĉ. 10 km oriente de Wesel kaj 9 km norde de Dinslaken. La plejparto de la komunuma teritorio apartenas al Naturparko Hohe Mark, en kies oriento ankaŭ troviĝas la naturprotektejo Kaninchenberge. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunumteritorion laŭ po ĉ. 12 km de siaj pasadoj.

Komunuma teritorio

La komunumo Hünxe havas totalan areon de 106,80 km². Ĝi subdividas en la ses komunumpartoj, Bruckhausen, Bucholtwelmen, Drevenack, Gartrop-Bühl kaj Krudenburg.

Najbaraj komunumoj kaj urboj

urbo Hamminkeln komunumo Schermbeck komunumo Schermbeck
urbo Wesel urbo Dorsten
urbo Voerde (Niederrhein) urbo Dinslaken urbo Bottrop


Historio

Hünxe estas unuafoje dokumente menciita en 1092 sub la nomo "de Hungese".

Teritoria reformo

La 1an de januaro 1975 kadre de la 2a teritoria reformo la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gartrop-Bühl kaj Hünxe de la iama ofica lando Gahlen (sidejo en Hünxe) en la iama subdistrikto Dinslaken samkiel la komunumoj Drevenack kaj Krudenburg de la iama ofica lando Schermbeck en la iama subdistrikto Rees estis kunigataj al la nova komunumo Hünxe.

Samtempe gravaj partoj de la eksaj subdistriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj de la subdistriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al la nova subdistrikto Wesel. Hünxe estas ekde tiam subdistrikta komunumo de la subdistrikto Wesel.

Bruligatenco

En la nokto de la 2a al la 3a de oktobro 1991 en Hünxe estis bruligatenco sur la tiea hejmo por azilpetantoj. Tri junuloj post festaĉo ĵetis bruligilojn en la loĝejon de libana familio kaj precipe trafis infanon, kiun speciala malsanulejo en Hamburgo devis kuraci longatempe. La landa juĝejo en Duisburg kondamnis la krimulojn al longaj punoj je malliberejo. Unu el la farintoj pendumis sin post la krimo.


Kultur und Sehenswürdigkeiten

Trafiko

Ekde Hünxe estas rekte atingebla per aŭtobuso Wesel, Dinslaken kaj Dorsten. Hünxe estas ligita al la granddistanca ŝoseoreto per la ŝoseo A 3 kaj la Aŭtostrato B 58. Ĉe la a 3 ekzistas ripozgastejo Hünxe. Same ene de la komunumteritorio situas la alteriĝejo Schwarze Heide [nigra erikejo]

Gravaj personoj

retpaĝo

--Longharulo 12:35, 10. Jan 2007 (UTC)