Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Nuligis revizion 1075590 de 81.190.181.148 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 1: Linio 1:
'''Yrjö Väisälä''' (prononcu esperante [urjo vajsala], finne laŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] ['yrjø 'væisælæ]) (naskiĝis la [[6-an de septembro]] [[1891]] en [[Kontiolahti]], mortis la [[21-an de julio]] [[1971]] en [[Rymättylä]]) estis [[Finnlando|finna]] [[Astronomio|astronomo]], geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.
'''Yrjö VÄISÄLÄ''' (prononcu esperante [urjo vajsala], finne laŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] ['yrjø 'væisælæ]) (naskiĝis la [[6-an de septembro]] [[1891]] en [[Kontiolahti]], mortis la [[21-an de julio]] [[1971]] en [[Rymättylä]]) estis [[Finnlando|finna]] [[Astronomio|astronomo]], geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.


Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de [[Helsinki]]. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la [[Geodezia Instituto de Finnlando]] kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la [[Universitato de Turku]], kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de [[Helsinki]]. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la [[Geodezia Instituto de Finnlando]] kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la [[Universitato de Turku]], kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.

Kiel registrite je 14:48, 17 apr. 2007

Yrjö VÄISÄLÄ (prononcu esperante [urjo vajsala], finne laŭ IFA ['yrjø 'væisælæ]) (naskiĝis la 6-an de septembro 1891 en Kontiolahti, mortis la 21-an de julio 1971 en Rymättylä) estis finna astronomo, geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.

Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de Helsinki. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de Turku, kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.

Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.

En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata Schmidt-teleskopo jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (astronomia fotilo Schmidt-Väisälä) al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo estis plurspegula teleskopo, sed ĝin ne eblis sufiĉe stabiligi per la tiama rimedaro, kaj la unua tia ekfunkciis nur en 1987 helpata de aktiva rego-tekniko.

En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 asteroidojn kaj 7 kometojn. En la 1950-jaroj la universitato ekhavis novan astronomian observejon en Tuorla. Tie Väisälä komencis esplorojn pri la rotacio de la Tero, precipe pri la eta variado de la direkto de ĝia akso, kaj tiel li revenis, per astronomio, al sia antaŭa studobjekto geodezio. La mezuradon li faris per t.n. zenitaj teleskopoj, kiujn li konstruis. Tiaj teleskopoj estis la plej precizaj iloj por determini la pozicion de la norda poluso ĝis la 1980-jaroj, kiam radioastronomio anstataŭigis ilin uzante la forajn kvazarojn kiel senmovan fonon de referenco.

La plej rimarkindaj el la kometoj trovitaj de li estas probable 40P/Väisälä 1 (trovita en 1939) kaj 139P/Väisälä-Oterma (trovita kune kun lia kolegino Liisi Oterma kaj unue identigita kiel asteroido 1939 TN).

Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la Luno estas nomita omaĝe al li, same la asteroido 1573 Väisälä. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio, akronime (el la angla nomo) VISPA.

Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, la Sorĉisto de Tuorla. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (Tuorlan taikuri, en la finna) pri li. – Ankaŭ du fratoj de Yrjö Väisälä faris elstaran karieron kiel sciencistoj: profesoro Kalle Väisälä estis matematikisto kaj profesoro Vilho Väisälä meteologo.

Profesoro Väisälä estis konata ankaŭ kiel esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li aktivis kiel prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista ĝis sia morto. Plurajn el la asteroidoj, kiujn li eltrovis, li nomis laŭ Esperanta temo, inter ili 1421 Esperanto (malkovrita en 1936) kaj 1462 Zamenhof (1938).