Internacia Televido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Internacia Televido
Linio 23: Linio 23:
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de aŭgusto de 2005. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro [http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2355].
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de aŭgusto de 2005. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro [http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2355].


==Lastatempe==
==La fino==
En aprilo de 2006 – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV dumtempe ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo. Sed ĝi remalfermiĝis.


Tiam je iniciato de [[Marcos Cramer]] okazis promeso en la [[promesobanko]], en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV<ref>[http://www.pledgebank.com/ITVsubteno Promespaĝo sur ''pledgebank.com''</ref>. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.
En aprilo de 2006 – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV dumtempe ĉesigis la elsendfluon. La estraro diras en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo. Sed ĝi remalfermiĝis.


==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==

Kiel registrite je 17:15, 21 apr. 2007

Internacia Televido (aŭ ITV) estas interreta televidkanalo en Esperanto. La projekto iniciatata en 2003 de Ĝangalo E-Portalo. En februaro kaj marto 2004 Flavio Rebelo, ĉefredaktoro de la retportalo Ĝangalo, prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo montras diversajn programojn esperantlingvajn kiel kinofilmojn, dokumentariojn kaj Esperanto-kursojn.

Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.

Je 31-a de julio 2005, ITV komencis elsendi test-signalon kun informo pri la nova servo. Je 5-a de novembro 2005, ITV ekis. Vidu retpaĝaron.

ITV estas unu el la Esperantlingvaj televidkanaloj en la reto.

Originaj planoj

Laŭ la originaj planoj, Internacia Televido funkcius danke al la salajrata laboro de dek profesiuloj - unu ĵurnalisto, tri staĝantoj (ĉiofarantoj), unu teknikisto pri elsendfluo (angle streaming), du reprezentantoj (unu en Usono, alia en Eŭropo), unu direktoro (kiu zorgus pri la kohera integriĝo de la teama laboro), unu fakulo pri videa postmuntado, kaj unu parolisto (precipe, sed ne nur, por la teleĵurnalo). Inter la originalaj prioritatoj ankaŭ estis la kreado de propra studieto, por la filmado de programoj. Inter la skizoj de la televidkanalo, troviĝis ĉiutaga teleĵurnalo kaj multaj aliaj programoj, kiujn oni arigus kiel kvar-hora programaro, kiu alterne elsendiĝus ses fojojn tage, sep tagojn semajne. La ideo estis proponi al la esperantistoj veran televidkanalon, kun malsamaj programoj ĉiutage.

Novaj planoj kun malmulta mono

ITV planas nun anstataŭ disponigi novajn programojn ĉiutage, plej verŝajne ili proponos laogramojn monate aŭ eble dusemajne. Anstataŭ kvar-hora programaro, kiu ripetiĝos kelkajn fojojn tage, oni planas disponigi programojn poparte, tiel ke ĉiu povos spekti la programojn en ajna horo.

Anstataŭ fari teleĵurnalon ĉiutagan, plej eble oni faros ĝin, almenaŭ dekomence, nur unu fojon semajne. Tia Internacia Televido, kiu estis pli frue proponita al la personoj, kiuj legis la informojn en la portalo de la projekto, kaj kiujn oni prezentis dum la prelegoj, ne povas esti lanĉata nun. Tio, kion oni volas lanĉi estas pli modesta semo de tiu, kiu iom post iom konturiĝos cele al la originala ideo.

Ĉe la centro de la propono lanĉi ĉi tiun 'minimumecan' televidkanalon staras la esperantistoj. Tial ke oni ne havos la tutan kapitalon, kiun ni antaŭvidis, la dungado de profesiuloj por labori ĉe la televidkanalo estos restriktita al nuraj tri laboristoj - unu ĵurnalisto, unu staĝanto, unu fakulo pri videa postmuntado.

Anstataŭ havi sian propran studieton, la eta teamo de Internacia Televido luos studiojn malmultekostajn en la urbo San-Paŭlo (sidejo de la televidkanalo kaj de Ĝangalo). Ĉi tio certe ŝparos multe da mono, ĉar oni ne estos tial devigataj dungi teknikiston pri elsendfluo.

ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de aŭgusto de 2005. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro [1].

La fino

En aprilo de 2006 – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV dumtempe ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo. Sed ĝi remalfermiĝis.

Tiam je iniciato de Marcos Cramer okazis promeso en la promesobanko, en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV[1]. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.

Eksteraj ligoj

grekeRetejo de ITV grekeRaportoj pri prelego en Tuluzo kaj aliaj dokumentoj

  1. [http://www.pledgebank.com/ITVsubteno Promespaĝo sur pledgebank.com