Dezerto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be-x-old:Пустэльня
Linio 85: Linio 85:
[[az:چول]]
[[az:چول]]
[[be:Пустэльня]]
[[be:Пустэльня]]
[[be-x-old:Пустэльня]]
[[bg:Пустиня]]
[[bg:Пустиня]]
[[bn:মরুভূমি]]
[[bn:মরুভূমি]]

Kiel registrite je 12:44, 29 apr. 2007

Geografio > Dezerto


Dezerto estas tipo de biomasivo en zonoj kun konstanta seka kaj varmega klimato, kiu malhelpas al evoluo de la plantaro. Dezertoj kovras ĉ. 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.

Depende de la substernitaj mintavoloj oni distingas dezertojn: ŝtonecaj, sablecaj, argilecaj, salgrundaj kaj aliaj. Tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktusoj kaj similaj plantoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.

Plej grandaj dezertoj (laŭ surfaco, mil kv.km)

DezertoSituoSurfaco
Saharo Afriko 7000
Libia Dezerto Nord-Afriko 2000
Dezerto Gobi Centr-Azio 2000
Siria Dezerto Sud-Okcidenta Azio 1000
Kalahario Sud-Afriko 1000
Rub-el-Ĥalo Arabio 600
Nubia Dezerto Nord-Afriko 550
Granda Sabla Dezerto Aŭstralio 360
Karakumo Mez-Azio 350
Kizilkumo Mez-Azio 300
Viktoria Dezerto Aŭstralio 300
Takla-Makano Centr-Azio 300
Taro Barato 300
Granda Nefudo Arabio 70



Teritorioj kun ekstreme malhumida klimato estas nomataj - dezertoj. La areo apartenanta al la speco ricevas malpli ol 250 mm da atmosfera akvo jare - forvaporado pliigas tiun procedon multoble. Agrikulturado estas neebla sen artifika aspergado. La grundoj entenas etkvanton da organikaĵoj. Dezertoj havas specialan, insulan karakteron de situo sur la terglobo: en neniu mondparto ili aspektas kiel senrompa strio (simile al tiu de arktikaj, tropikaj, aŭ tundraj zonoj).

En la norda hemisfero dezertaj areoj de afrika kontinento lokiĝas inter 15(c kaj 30(c n.a. (tie situas la plej granda en la mondo dezerto - Saĥara). En la suda hemisfero dezertoj troviĝas inter 6 kaj 33(s.a (inkluzive dezertojn: Kalahary, Namib kaj Karry, ankaŭ dezertajn teritoriojn de Somaly kaj Efiopio).

En Nord-Ameriko dezertoj okupas sud-okcedentan parton de la kontinento inter 22 kaj 24(c n.a. (Sonora, Mohave, Hila k.a.//la nomoj uzatas transliteritaj ne e-gitaj//)

En Suda Ameriko, la dezertoj situantaj inter 5 k. 30(c s.a., formas oblongan strion etenditan laŭ okcidenta, pasifika bordo de la monparto. Tie de nordo al sudo sekvas dezertoj: Seĉura, Pama-del-Tamarugal, Atakama, post Perineoj - la Patagona.

Aziaj dezertoj troviĝas inter 15 kaj 48-50(c n.a. kaj inkluzivas la grandajn: Rub-el-Hali, Granda Nefud, El-Hasa sur la Aravia duoninsulo, Deŝte-Kivir, Deŝte-Lut, Daŝti-Margo, Registan, Haran en Irano kaj Afganio; Kara-Kum en Turkmenio, Kyzyl-Kum en Uzbekio, Mujun-Kum en Kazahio; Tar en Hindio kaj Thal en Pakistano; Goby en Mongolio kaj Ĉinio; Takla-Makan, Alaŝanj, Bejŝanj, Cajdasi en Ĉinio.

La australiaj dezertoj okupas grandan teritorion inter 20 kaj 34(c s.a. - tio estas La Granda Viktoria, Gibson kaj La Granda Sabla. Suma areo de tipaj dezertoj (ekskluzive duondezertoj) estas ĉ. 28 mln.km2, tio signifas - 19% de kontinenta tero.


Ekologistoj kutimas zorgi prezervon de arbaroj, oceanoj aŭ eĉ tundro sed ne de dezertoj. Tiuj ofte estas konsiderataj kiel senutilaj malplenaĵoj, uzeblaj nur kiel rubaĵejo por ruinita teknikaro aŭ raketaj poligonoj.

Dezertojn damaĝas ne nur agrikultura kaj mastruma agado, sed ankaŭ plivamigo de la planeda klimato.

Dum lasta kvaronjarcento averaĝa jartemperaturo en la mondo kreskis je 0,45C, dezertoj iĝis pli varmaj je 2 gradoj. Sekvis malpliigo de, sen tio magra, akvorezervo.

Malgraŭ tio, en distriktoj apudaj dezertojn evoluas agrikulturado, kiu postulas grandan kvanton de akvo. Nivelo de subgrundaj akvoj pro tio draste malaltiĝas. Establo de novaj urboj en dezertoj - ekz. en Usono kaj Saudio, ankaŭ kondukas al malŝpara konsumo de la akvoj. Konsiderinda minaco al dezertoj estas tendarejo da rifuĝintoj, kiuj kreskas amase pro politikaj perturboj, kaj lokitaj en "sentaŭgaj terenoj" prizonoj.

Sed ekzistas ekzemploj de pli zorgaj metodoj mastrumadi en dezerto. Sunaj elektroakumuliloj sukcese laboras en la regionoj, preskaŭ dumtuta jaro sennubaj - ekz. se munti la sunpanelojn en Saharo, sur la 640 m2 da tereno - do eblus kontentigi bezonojn de la tuta mondo pri elektroenergio.

[[1]]


En sala dezerto situanta nord-okcidente de Meksiko oni plantas graminon "nipa", kiu akceptas akvumadon per sala akvo. Ĝi impresas tre perspektiva fonto por nutrad-produktado kaj povas esti plej granda donaco de dezerto al la homaro dum la tuta historio. En Izraelo estas ricevita speco da tomatoj "ŝerry", kiu ankaŭ toleras aspergadon de saleta elsubgrunda akvo.


koncerna ligo: [[2]]

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara