San-Bernarda hundo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{PLA}}
Linio 19: Linio 19:
[[Dosiero:Kaya2004.jpg|thumb|right|200px|San-Bernarda hundido]]
[[Dosiero:Kaya2004.jpg|thumb|right|200px|San-Bernarda hundido]]
[[Dosiero:Twodogswithmonk.jpg|right|200px|thumb|Pentraĵo far [[John Emms]], bildiganta San-Bernardajn hundojn kiel savhundojn kun bareletoj da [[brando]] ĉirkaŭ iliaj koloj.]]
[[Dosiero:Twodogswithmonk.jpg|right|200px|thumb|Pentraĵo far [[John Emms]], bildiganta San-Bernardajn hundojn kiel savhundojn kun bareletoj da [[brando]] ĉirkaŭ iliaj koloj.]]
San-Bernardaj hundoj estas gigantaj sed tre kvietaj hundoj. Ili plejofte amas infanojn kaj restas lojalaj al siaj familioj : kiel iu ajn hundo, oni tamen ne devas lasi ilin ne atenditan proksime al junaj infanoj. Estas cetere necesega, ke tia masiva hundo ne restu solan en hejmo dum tro longa periodo en la tago : en mala okazo, ili kapablas fariĝi tre malserenaj kaj emas detrui la posedaĵojn de siaj majstroj. Prefereble, la majstro de San-Bernarda hundo disponu sufiĉe vastan terenon, aŭ almenaŭ eksteran korton.
San-Bernardaj hundoj estas gigantaj sed tre kvietaj hundoj. Ili plejofte amas infanojn kaj restas lojalaj al siaj familioj : kiel iu ajn hundo, oni tamen ne devas lasi ilin ne atenditan proksime al junaj infanoj. Estas cetere necesega, ke tia masiva hundo ne restu sola en hejmo dum tro longa periodo en la tago : en mala okazo, ili kapablas fariĝi tre malserenaj kaj emas detrui la posedaĵojn de siaj majstroj. Prefereble, la majstro de San-Bernarda hundo disponu sufiĉe vastan terenon, aŭ almenaŭ eksteran korton.


== Sano ==
== Sano ==

Kiel registrite je 12:52, 30 apr. 2007

San-Bernarda hundo

La San-Bernarda hundo estas raso de masivaj hundoj unue breditaj en Svislando por savo kaj pena laboro. La pezo de plenkreska adolto povas atingi inter 68 kaj 100 kg. Ekzistas du varioj de la raso : la mallonghara kaj la longhara. La San-Bernarda hundo estas la plej peza kaj la plej granda hundraso de la tuta mondo.

La San-Bernarda hundo estas fama pro sia lojaleco kaj pro sia vigleco. Ĝi facile toleras infanojn aŭ aliajn hundojn. Pro tio, li freŝdate fariĝis populara familia hundo. Tiuj hundoj ankaŭ konsistigas bonajn gardistojn, ĉefe pro sia impona mezuro, kvankam ili fakte estas sufiĉe trankvilanimaj.

Historio

San-Bernarda hundo en monta medio.

La prapatroj de la San-Bernarda hundo estis la ŝafhundoj de la svisaj farmuloj, sed ankaŭ lokaj ĉashundoj aŭ gardhundoj. La historion de la San-Bernardaj hundoj oni kutime asocias kun la hospico de la montpasejo Granda Sankta Bernardo, en la Alpoj. La unua dokumento atestinta la ĉeeston de la raso tie ĉi datiĝas de la 17-a jarcento. La hundoj sekve restis lojalaj kunuloj de la monaĥoj ĝis hodiaŭ, kvankam la monaĥoj nun emas iom malpli prizorgi ilin por dediĉi pli da tempon al religio propre.

La plej fama San-Bernarda hundo de la montpasejo estis Barry (aŭ Berry), kiu laŭdire savis inter 40 kaj 100 personojn. Stariĝas monumento por Barry en loka hundtombejo, kaj ĝian postrestaĵon oni konservas en la Muzeo pri Natura Historio de Berno[1].

La originala San-Bernarda hundo aspektis tre malsame kompare kun la hodiaŭa raso, ĉar lavango iam mortigis plejmulton el la hundoj uzitaj por bredado. Por pluigi la rason, la lastaj hundoj estis do kuplitaj kun aliaj hundoj, sed tiel perdis la plej grandan parton de sia talento kiel savhundoj. La plej peza kaj plej ampleksa – kvankam ne la plej granda – hundo de registrita historio estis San-Bernarda hundo nomita Benedictine, kiu pezis 152,5 kg[2]. Aliaj studoj sugestas, ke ĝi fakte pezis 161,9 kg.

Varioj

La San-Bernarda hundo estis unue mallonghara hundo, speciale breditaj por savi vojaĝantojn el la neĝo. Je la 1830-aj jaroj, la monaĥoj aldonis al siaj hundoj sangon de Novlanda hundo, por plifortigi la rason. Tio generis la longharan varion de la San-Bernarda hundo. Kvankam iom pli populara, la longhara vario ne taŭgas por laboro en altaj montoj, ĉar la longaj haroj emas kolekti froston. Pro tio la monaĥoj plu uzis la mallongharan varion kiel savhundojn.

Temperamento

San-Bernarda hundido
Pentraĵo far John Emms, bildiganta San-Bernardajn hundojn kiel savhundojn kun bareletoj da brando ĉirkaŭ iliaj koloj.

San-Bernardaj hundoj estas gigantaj sed tre kvietaj hundoj. Ili plejofte amas infanojn kaj restas lojalaj al siaj familioj : kiel iu ajn hundo, oni tamen ne devas lasi ilin ne atenditan proksime al junaj infanoj. Estas cetere necesega, ke tia masiva hundo ne restu sola en hejmo dum tro longa periodo en la tago : en mala okazo, ili kapablas fariĝi tre malserenaj kaj emas detrui la posedaĵojn de siaj majstroj. Prefereble, la majstro de San-Bernarda hundo disponu sufiĉe vastan terenon, aŭ almenaŭ eksteran korton.

Sano

La San-Bernarda hundo, pro sia tre rapida kresko kaj sia peza fizionomio, ofte suferas de serioza difekto de la ostoj se ĝi ne ricevas normalajn nutradon aŭ ekzercadon. Osteosarcoma (ostkancero) estas hereda en tiu raso.

Populara vidmaniero

La San-Bernardajn hundojn oni ofte bildigas, precipe en bildrakontoj aŭ desegnofilmoj, kun bareletoj da brando ĉirkaŭ siaj koloj. La bareletoj supozeble servis por varmigi la viktimojn, kiujn la hundoj trovis. Sed la monaĥoj ĉiam kontestis, ke la hundoj portis tian ilon. Ili pli volonte kredas, ke tiu populara figuraĵo devenas de malnova pentraĵo. Tamen la monaĥoj fakte konservis bareletojn da brando por regali la turistojn.

En 1977, Disney kreis televidfilmon pri San-Bernarda hundo, titolita Barry of the Great St. Bernard. Inter aliaj filmoj, oni povas mencii Beethoven, Cujo (el romano far Stephen King) aŭ George.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj