Trolebuso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be:Тралейбус
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Troleybüs
Linio 49: Linio 49:
[[sr:Тролејбус]]
[[sr:Тролејбус]]
[[sv:Trådbuss]]
[[sv:Trådbuss]]
[[tr:Troleybüs]]
[[tt:Trolleybus]]
[[tt:Trolleybus]]
[[uk:Тролейбус]]
[[uk:Тролейбус]]

Kiel registrite je 04:52, 4 maj. 2007

Ŝkoda-trolebuso
Ŝkoda-trolebuso
Trolebuso en Volgograd, Rusio, 2003.

Trolebuso estas elektra aŭtobuso, kiu prenas sian energion per troleo de dratoj super la vojo.

Male al tramo, al kiu sufiĉas unu drato kaj la metalaj reloj por provizi energion, trolebuso bezonas du dratojn. Ĉar tiuj devas ne havi kontakton inter si, la busa troleo-duo devas esti mallarĝa; ĝi kutime konsistas el pulioj, kiuj glitas laŭlonge de la dratoj.

Avantaĝoj de trolebusoj estas, kiel ĉe elektraj tramoj, la manko de rubgasoj kaj motora bruo kaj la akcela forto ĉe malaltaj rapidoj (elektra motoro ne bezonas transmisiilon). Esploroj trovis, ke eĉ la rubgasa bilanco (kiu enkalkulas la rubgasojn de elektrocentraloj) estas favora. Kompare al tramo trolebuso postulas malpli la substruktura investo, ĉar oni ŝparas la trakojn.

La unua trolebuso veturis en 1882 en Berlino. Nun la lando kun plej multe da trolebusoj estas Rusio, kie 89 urboj havas trolebusojn; Moskvo havas 2.000. Ŝanhajo havas la plej malnovan konstante ekzistintan reton (de 1914).

Ekzistas hibridaj busoj, kiuj eksterurbe (kie ne ekzistas dratoj) veturas dizele kaj ĉe la urbolimo ekprenas kurenton de dratoj. Aliaj havas akumulatorojn, kiuj permesas eksterdratan veturadon.

Ĝenerale oni konstatas ne tro grandan popularecon de trolebusoj, kie ili ne jam ekzistas; preskaŭ nenie okazas instalo de novaj trolebusaj sistemoj.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara