Fadeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
[[Kategorio:Materialoj]]
[[Kategorio:Materialoj]]






[[cs:Nit]]
[[de:Faden]]
[[de:Faden]]
[[es:Hilo]]
[[fr:Fil]]
[[fr:Fil]]
[[ko:실]]
[[ku:Ta]]
[[ku:Ta]]
[[id:Benang]]
[[nl:Garen (draad)]]
[[ja:糸]]
[[pl:Przędza]]
[[qu:Q'aytu]]
[[qu:Q'aytu]]
[[ru:Пряжа]]
[[sv:Tråd]]
[[zh:纱线]]

Kiel registrite je 14:31, 7 maj. 2007

Fadenbobenoj

Fadeno estas la baza ero de teksaĵoj. Fadeno estas longa kaj maldika kaj oni povas ĝin teksi, triki aŭ uzi alimaniere por fabriki maldikan aĵon kiel ŝtofoj, vestaĵoj, tapiŝoj, ktp.

Ligfadenoj aŭ ŝnuretoj

Dikan aŭ kunligitan fadenon oni nomas ŝnureto, ŝnuro kaj ŝnurego, maldika fadeno povas esti fibro, sed ankaŭ fadeno ofte konsistas el kunligitaj fibroj.

araneoj kaj raŭpoj kapablas produkti fadenon kiun ili poste teksas. La fadeno de la silkraŭpo estas uzita de la teksaĵindustrio por produkti silkon.

Kulturhistoria simboleco de la fadeno

En antaŭkristanaj kaj antaŭislamaj religisistemoj la fadeno simbolis la sorton. La grekaj moiroj kaj la norvegaj nornoj teksis la sorton streĉante la fadenon por ĉiu vivo, mezurante kaj tranĉante ĝin je la antaŭdifinita longeco. El tiu sortofadeno estis teksita la vivo de la homoj. Ankaŭ hodiaŭ oni diras en la germana ke la vivo pendas de silka fadeno aŭ ke ies vivofadeno estis tranĉita.

En la greka mitologio troviĝas la Ariadnefadeno, donaco de la princino Ariadne al Tezeo, helpe de kiu li trovis sian vojon tra la labirinto, kie troviĝis la minotaŭro, kiun li mortigis.

La sorteca signifo de la fadeno kondukis ankaŭ al multaj superstiĉoj. Tiel je la tagoj de iaj sanktuloj estis malpermesite kudri. En kelkaj centreŭropaj regionoj oni ne rajtis ripari vestaĵon kiun oni portis ankoraŭ je la korpo, por ne alporti malbonŝancon distranĉinte la fadenon.

Esprimoj

  • iu perdis la fadenon (iu ne plu memoras pri kiu oni parolis, iu ne plu povas daŭrigi la ĉenon de argumentoj)
  • ruĝa fadeno (estas baza simbolo, vojo aŭ rektlinio)
  • ruĝa fadeno videblas (oni rekonas revenantan strukturon aŭ celon; tiu esprimo estas de Johann Wolfgang von Goethe)