Krasnogvardejska distrikto (Krimeo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korekto
M
Linio 17: Linio 17:
| vilaĝoj = 82
| vilaĝoj = 82
| loĝlokoj = 1
| loĝlokoj = 1
| mapo = Qurman-map.PNG
| mapo = Crimea-Qurman locator map.png
| noto =
| noto =
| paĝaro =
| paĝaro =

Kiel registrite je 13:51, 25 maj. 2007

Krasnogvardejska regiono
ruse Красногвардейский район
ukraine Красногвардійський район
krime-tatare Qurman rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Krasnogvardejsko
Areo: 1 766 km2
Loĝantaro: 93 782 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 53,1 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6556
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
2
82
1
Krasnogvardejska regiono sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Krasnogvardejska regiono (ruse Красногвардейский район, ukraine Красногвардійський район, krime-tatare Qurman rayonı) — unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La regiono situas en la centra stepa parto de la Krimea duoninsulo. La administra centro de la regiono estas la urbotipa loĝloko Krasnogvardejsko.

Geografio

La regiono okupas la centran parton de la Krimea duoninsulo. La pli granda parto de la regiono estas plugita stepo. La plej grandaj riveroj de la regiono estas Granda Salgir kaj Burulĉa.

Ekonomio

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo. La industriaj entreprenoj estas nemultaj kaj negrandaj kaj ĉefe rilatas al la nutra industrio (inter ili menciindas la vin- kaj konjak-farejo en la loĝloko Oktjabrsko).

Tra la regiono pasas la fervoja linio Simferopolo-Ĝankojo kaj la samdirekta aŭtovojo. La loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko.

Socia sfero

En la regiono estas 35 mezlernejoj, teĥnika lernejo, regiona kulturdomo, 36 kluboj, 52 bibliotekoj, poinfana sport-lernejo, 2 hospitaloj, kelkaj muzeoj. Krome estas kelkaj arĥeologiaj restaĵoj, rilataj al la malnova tempo.

Administra konsisto de la regiono

La regiono estas dividita en 20 komunumojn, kiuj unuigas 2 urbotipajn loĝlokojn (Krasnogvardejsko kaj Oktjabrsko) kaj 83 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj loĝlokoj; estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo. Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo. La relativa abundeco de la germanaj nomoj estas klarigebla per la fakto, ke antaŭ la ekzilo de la krimeaj germanoj (aŭguste 1941) ili estis kvante plej granda nacio en la norda parto de la nuna Krasnogvardejska regiono (tiutempe tiu parto de la regiono havis la statuson de "germana nacia regiono").

  • Krasnogvardejska komunumo
  • Aleksandrovka komunumo
    • Aleksandrovko (Aleksandrovka)
    • Krasnodarka (Konĉi-Ŝavva)
    • Timaŝovka (Ĝan-Kesek)
  • Amurska komunumo
    • Amursko (Amurskoje, krime-tatare Ala-Baŝ-Konrat)
    • Cvetkovo (Ĉiĉe)
    • Iskra
    • Novoaleksejevka
    • Novoivanovka
    • Novozujevka
  • Jantarna komunumo
    • Jantarno (Jantarnoje, krime-tatare Taŝli-Dajir)
    • Grigorjevka
    • Krasnij Partizan (Borangar)
    • Udaĉnoje (Iŝun)
  • Kalinina komunumo
    • Kalinino (Kalinino, krime-tatare Kalinindorf)
    • Kommunari (Annovka)
    • Pobedino (Algazi-Konrat)
    • Viŝnjakovka (Kodagaj)
  • Klepinina komunumo
    • Klepinino (Klepinino, krime-tatare Taŝli-Kipĉak)
    • Jastrebovka (Temir)
    • Karpovka (Karavul-Ĝangara)
  • Kolodezna komunumo
    • Kolodezno (Kolodeznoje, krime-tatare Ĉonrav)
    • Dokuĉajevo (Telenĉi)
    • Nizovoje (Nova Telenĉi)
    • Pologi (Germana Aj-Tuvgan)
  • Kotelnikova komunumo
    • Kotelnikovo (Kotelnikovo, krime-tatare Agjar-Ĝeren)
    • Dubrovskoje (Molla-Eli)
    • Maŝino (Juzler)
  • Krasnoznamenka komunumo
    • Krasnoznamenko (Krasnoznamenka)
    • Raduĵnoje (Kir-Bajlar-Vakuf)
    • Rogovo (Jeni-Sala)
    • Simonenko (Ilgeri-Ablam)
    • Timoŝenko (Ozenbaŝ)
    • Traktovoje (Ĝuma-Ablam)
  • Leninska komunumo
    • Leninsko (Leninskoje, krime-tatare Kir-Bajlar)
    • Prjamoje (Bolatĉi)
    • Zvjozdnoje (Oĉka-Bajlar)
  • Marjanovka komunumo
    • Marjanovko (Marjanovka, krime-tatare Mare)
    • Uljanovka
    • Ŝĉerbakovo (Mirzalar-Kemelĉi)
  • Najdenovka komunumo
    • Najdenovka (Najdjonovka, krime-tatare Tabuldi)
    • Orlovka (Krimĉak)
    • Zolotoje (Alataj)
  • Novopokrovka komunumo
    • Novopokrovko (Novopokrovka)
    • Krasnaja Dolina
    • Mironovka (Malnova Bajavut)
    • Muskatnoje (Germana Adargin)
    • Nevskoje (Kul-Oba)
    • Novodolinka (Nejlibental)
    • Protoĉnoje (Nova Bajavut)
  • Oktjabrska komunumo
  • Petrovka komunumo
    • Petrovko (Petrovka)
    • Bliĵneje (Kijat)
    • Izvestkovoje (Samav)
    • Krasnaja Poljana (Karaĉakmak)
    • Kremnjovka (Sari-Ĉakmak kaj Paŝa-Ĉakmak)
    • Miroljubovka (Kenĝe)
    • Novoestonija (Nova Estonia)
    • Puŝkino (Carekviĉi)
  • Poltavka komunumo
    • Poltavko (Poltavka)
    • Komarovka (Nova Itak)
    • Kurgannoje (Kostel)
  • Pjatiĥatka komunumo
    • Pjatiĥatko (Pjatiĥatka, krime-tatare Bakŝaj)
    • Azov
    • Ĥolmovoje (Ĝaga-Ŝejĥ-Eli)
    • Mendelejevo (Akula)
    • Salgirka
    • Zareĉnoje (Tovmaj)
  • Rovna komunumo
    • Rovno (Rovnoje, krime-tatare Kara-Asan)
    • Moloĉnoje
    • Nekrasovo
    • Novonikolskoje
  • Vosĥoda komunumo
    • Vosĥodo (Vosĥod, krime-tatare Najleben)
    • Ĉapajevo (Nejŝprocung)
    • Doĥodnoje (Ĉolbaŝ)
    • Klimovo (Rotendorf)
    • Naĥimovo (Meŝen)
    • Novoselci (Frajdorf)
    • Plodorodnoje (Koĥtejn)
    • Vladimirovo (Nejgofnungstal)
    • Zarja (Ojflenburg)
    • Znamenka (Berlik)
  • Zernova komunumo
    • Zernovo (Zernovoje, Jakubovka)
    • Novojekaterinovka



La loĝlokoj de la Krasnogvardejska regiono

Urbotipaj loĝlokoj KrasnogvardejskoOktjabrsko
Vilaĝoj AleksandrovkaAzovAmurskojeBliĵnejeCvetkovoĈapajevoGrigorjevkaDokuĉajevoDoĥodnojeĤolmovojeIskraIzvestkovojeJantarnojeJastrebovkaKalininoKarpovkaKlepininoKlimovoKolodeznojeKomarovkaKommunariKotelnikovoKrasnaja DolinaKrasnaja PoljanaKrasnij PartizanKrasnodarkaKrasnoznamenkaKremnjovkaKurgannojeLeninskojeMarjanovkaMaŝinoMendelejevoMiroljubovkaMironovkaMoloĉnojeMuskatnojeNajdjonovkaNaĥimovoNekrasovoNevskojeNizovojeNovoaleksejevkaNovodolinkaNovoestonijaNovoivanovkaNovokaterinovkaNovonikolskojeNovopokrovkaNovoselciNovozujevkaOrlovkaPetrovkaPjatiĥatkaPlodorodnojePobedinoPologiPoltavkaPrjamojeProtoĉnojePuŝkinoRaduĵnojeRogovoRovnojeSalgirkaSimonenkoŜĉerbakovoTimaŝovkaTimoŝenkoTraktovojeUdaĉnojeUljanovkaViŝnjakovkaVladimirovoVosĥodZareĉnojeZarjaZernovojeZnamenkaZolotojeZvjozdnoje
Loĝloketoj Vidnoje