Daniel Ortega: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Daniel Ortega
Linio 47: Linio 47:
[[sk:Daniel Ortega]]
[[sk:Daniel Ortega]]
[[sv:Daniel Ortega]]
[[sv:Daniel Ortega]]
[[tr:Daniel Ortega]]
[[zh:丹尼尔·奥尔特加]]
[[zh:丹尼尔·奥尔特加]]

Kiel registrite je 09:31, 1 jun. 2007

Dosiero:Ortega Daniel.jpg
Daniel Ortega

José Daniel ORTEGA SAAVEDRA (naskiĝinta la 11-an de novembro 1945 en La Libertad, Chontales, Nikaragvo) estas la nuna prezidento de Nikaragvo, post la elektoj de novembro de 2006. Li estas la prezidanto de la Nacia Fronto de Sandinista Liberiĝo, partio de maldekstra orientiĝo. Li jam estis prezidento de la lando inter la jaroj 1985 kaj 1990.

Tuj post la Sandinista Revolucio, en 1979, Daniel Ortega estis unu el la membroj de la kolektiva Prezidenteco de la lando. En novembro de 1984 okazis la unuaj prezidentaj elektoj, kiujn li venkis kun 63% de la balotoj, kun la verkisto Sergio Ramírez kiel vicprezidento. Li prenis la prezidentecon je la 10-a de januaro de 1985.

Dum tiu periodo, li entreprenis diversajn reformojn, kiuj celis la sistemo de bazo socialista, kaj al sendependigo fronte al la antaŭa influo de Usono en la lando. La usona registaro apogis armitan opozicion, kiu kondukis al intercivitana milito.

La milito kaj la forta krizo kondukis al la malvenko de Ortega en la sekvaj balotoj en 1990, favore al kandidatino Violeta Barrios de Chamorro de la Unión Nacional Opositora (UNO), alianco de la dekstraj fortoj. Li konservis la prezidantecon de la partio sandinista, kaj estis kandidato al la prezidenteco de la lando en la postaj balotoj. Li malvenkis en 1996 kaj 2001, fronte al Arnoldo Alemán kaj Enrique Bolaños, respektive. Dum tiuj jaroj pluraj el inter la antaŭaj gvidantoj de la Sandinista Fronto forlasis ĝin, inter ili Sergio Ramírez kaj la frato de Daniel, Humberto Ortega, kaj kelkaj kreis novan partion, la Movado de Sandinista Renoviĝo.

Ortega kvinafoje fariĝis kandidato por la balotoj de la 5-a de novembro de 2006. Li prenis poziciojn popolistajn kaj pli paktistajn. Li ricevis 38% de la validaj voĉdonoj, kaj venkis fronte al la disidentaj sandinistoj kaj al la du kandidatoj liberalaj. Laŭ la kutimaj analizoj, lia venko estis plua paso de la venko de maldekstraj popolistaj kandidatoj, kaj parte sekvas la ondon iniciatitan de la venezuela gvidanto Hugo Chávez, kiu senkaŝe subtenis lin.

Ortega prenis la prezidentecon je la 10-a de januaro de 2007.