Barono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 65: Linio 65:
[[uk:Барон]]
[[uk:Барон]]
[[zh:男爵]]
[[zh:男爵]]
[[hu:Báró]]

Kiel registrite je 13:31, 2 jun. 2007

Barono estas persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter vicgrafo kaj kavaliro.
La vorto estas frankdevena vorto, kiu signifas (liberan) viron.

Historio

En Francio

Tiun titolon ne uziĝis antaŭ la 6a jarcento. Tiam nomiĝis "Alt-baronoj" (hauts barons) ĉiuj nobeluloj kiuj efektive uzis siajn feŭdajn rajtojn, kiun ajn titolon ili efektive havas, jen dukoj, jen grafoj, jen episkopo. La titolo multe pli imponis en la 11a, 12a kaj 13a jarcentoj. La princoj ofte preferis tiun titolon al tiu de grafo aŭ de duko. Mezepoke, la titolo uziĝas por ĉiuj nobeluloj kiuj ricevis siajn feŭdojn de la reĝo mem.

Ekde 16a jarcento, la titolo ariĝas al la nobela hierakio je la plej malalta ŝtupo, kaj estis ligita al specifa feŭdo (baronejo). Ekde Napoleono, ĝi iĝis heredebla, sen konsidero de feŭdo.

En Britio

En la angla sistemo oni ne konfuzu kun baroneto: Barono estas la plej malalta grado por pajro. Tamen en Skotlando la titolo – kiu estas vendebla – dependas de feŭdo, kaj do ne estas pajra titolo.

En Hispanio

Ekzistis baronoj laŭ baronaj feŭdoj, kiuj malaperis en la 19a jarcento, kaj baronoj sen feŭdoj, titolitaj de la reĝoj mem, ekde la 16a jarcento.

En la Sankta Romia Imperio

La titolon "barono" ( Freiherr ) donis la imperiestro, sen feŭdo. Notindas ke la infanoj, eĉ inaj, havis la titolon.

En Rusio

Same, heredeblan titolon donis la caro.

En Brazilo

Antaŭ sendependo, la titulado sekvis portugalajn leĝojn, post sendependo, barono iĝis nehereda titolo donita, ĝenerale, al homoj kiuj monhelpis la elspensojn de imperiestro, sekve en brazila ĉiutaga lingvaĵo "barono" signifas "riĉulo".

Kelkaj konataj titolportantoj:

  • Barono Münchhausen
  • Charles de Secondat, Barono de Montesquieu
  • Pierre de Coubertin (fondinto de la olimpiaj ludoj)
  • Friedrich de la Motte Fouqué (Barono Fouqué; dt. Dichter)
  • Ruĝa barono,


Eksteraj ligiloj