Carl von Ossietzky: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: id:Carl von Ossietzky
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Carl von Ossietzky
Linio 26: Linio 26:
[[hu:Carl von Ossietzky]]
[[hu:Carl von Ossietzky]]
[[id:Carl von Ossietzky]]
[[id:Carl von Ossietzky]]
[[it:Carl von Ossietzky]]
[[ja:カール・フォン・オシエツキー]]
[[ja:カール・フォン・オシエツキー]]
[[lb:Carl von Ossietzky]]
[[lb:Carl von Ossietzky]]

Kiel registrite je 16:02, 3 jun. 2007

Carl von Ossitzky Memorial, Berlin

La germana publicisto Carl von OSSIETZKY [karl fon osJECki] naskiĝis je la 3-a de oktobro 1889 en Hamburgo kaj mortis je la 4-a de majo 1938 en Berlino.

Jam ekde 1911 li publikigis pacifismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la Unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en la jaro 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste.

Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.

Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.

Ŝablono:LigoElstara