SQL: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: uk:SQL
Linio 144: Linio 144:
[[th:SQL]]
[[th:SQL]]
[[tr:SQL]]
[[tr:SQL]]
[[uk:SQL (мова програмування)]]
[[uk:SQL]]
[[vi:SQL]]
[[vi:SQL]]
[[zh:SQL]]
[[zh:SQL]]

Kiel registrite je 17:24, 6 jun. 2007

SQL (angle Structured Query Language = strukturhava menda lingvo) estas komputillingvo por rilataj datumbazoj. Ĝia relative malkompleksa sintakso similas al tiu de la angla, kaj provizas la uzanton per komandoj por la manipulado de datumaroj (kiel aldoni, ŝanĝi kaj forigi datumerojn, strukturigi tabelojn, ktp.) kaj por mendi datumojn. Pro sia kvazaŭa normeco SQL subtenas la sendependecon de programoj disde la datumbazo, kiun ili uzas. La plej multaj el la realigoj de SQL krome ebligas la uzon de aldonaj funkcioj kaj komandoj nenormaj.

Historio

La fundamenton de ĉiuj datumbazoj rilataj kreis en 1970 Edgar F. Codd per sia artikolo A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks (rilateca modelo de datumoj por grandaj komune uzataj datumbazoj). La artikoloj sekvintaj ĉi-artikolon interalie temis pri la kreo de rilataj lingvoj, el kiuj la plej grava estis Structured English Query LanguageSEQUEL, evoluigita en 1974 ĉe IBM. En 1976 oni difinis SEQUEL/2 kaj alinomis ĝin SQL pro leĝaj kialoj. Ties prototipo, System R, estis finevoluigita en 1977 kaj jam enhavis la plejparton de SQL.

Pro la sukceso de System R poste multaj aliaj firmaoj decidis enkonduki produktojn SQL-kapablajn en la merkaton, interalie

Ene de dek jaroj SQL iĝis la laŭfakta normo de datumbazoj.

La American National Standards Institute (ANSI) ordonis 1982 la normigon de rilata lingvo, kiun oni subskribis en 1986 (ĉi-tial nomata SQL/86) kaj kiun plejparte konsistigis la SQL-dialekto de IBM. En 1987, ĝi ankaŭ estis akceptita kiel ISO-normo; ĝisdatigoj sekvis per SQL/89, SQL/92 kaj SQL/99.

Novan version (SQL:2003) oni decidis en 2003 en Stokholmo.

Ekzemploj

La komandojn oni partigas en tri kategoriojn:

Datummanipulado

Komandoj por mendi: SELECT

  • SELECT * FROM adresoj WHERE nomo='Schmidt'
montru ĉiujn kolumnojn el la tabelo adresoj, kies kolumno nomo egalas al Schmidt
  • SELECT nomo FROM adresoj ORDER BY nomo
montru la kolumnon nomo de ĉiuj linioj en la tabelo adresoj, kaj ordigu ilin laŭ nomo
  • SELECT COUNT(*) AS nombro_de_adresoj FROM adresoj
montru la nombron de linioj en adresoj kaj nomu la rezultkolumnon nombro_de_adresoj
  • SELECT nomo,COUNT(nomo) FROM adresoj GROUP BY nomo
montru ĉiujn unikajn nomojn kune kun iliaj nombroj

Komandoj por ŝanĝi: INSERT, UPDATE, DELETE

  • INSERT INTO adresoj (nomo,antnomo,urbo) VALUES ('Schmidt','Philipp','Hamburg')
aldonu linion kies kolumnoj nomo, antnomo, kaj urbo havas la valorojn montratajn en la tabelon adresoj
  • UPDATE adresoj SET urbo='Berlin' WHERE nomo='Schmidt'
ŝanĝu la kolumnon urbo de ĉiu linio, kies kolumno nomo egalas al Schmidt
  • DELETE FROM adresoj WHERE urbo!='London'
forigu el la tabelo ĉiujn liniojn, kies kolumno urbo malegalas al London
  • DELETE FROM adresoj
forigu ĉiujn liniojn el la tabelo adresoj

Datumdifino

Komandoj por datumdifino: CREATE, ALTER, DROP

  • CREATE TABLE adresoj (nomo VARCHAR(30), antnomo VARCHAR(40))
kreu novan tabelon nomatan adresoj kun la kolumnoj nomo kaj antnomo, kiuj povas enhavi tekstojn ĝis 30 (aŭ 40) literojn longajn
  • ALTER TABLE adresoj ADD COLUMN urbo VARCHAR(30)
aldonu kolumnon urbo al la tabelo adresoj
  • DROP TABLE adresoj
forigu la tutan tabelon adresoj
  • CREATE INDEX indekso_nomo ON adresoj (nomo)
kreu indekson nomata indekso_nomo por la tabelo adresoj kiu enhavu la liniojn ordigitaj laŭ nomo
  • DROP INDEX indekso_nomo
forigu la indekson indekso_nomo

Datumkontrolo

Komandoj por datumkontrolo: GRANT, REVOKE

  • GRANT SELECT,UPDATE ON TABLE adresoj TO karlo
rajtigu la uzanton karlo fari mendojn kaj ŝanĝi ekzistantajn liniojn
  • REVOKE ALL ON TABLE adresoj FROM alia_uzanto
malpermesu ĉiujn komandojn al la uzanto alia_uzanto

SQL-Datumbazoj