Orĝonikidzo (Teodozia municipo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e + | komunumo = Orĝonikidza komunumo
Linio 8: Linio 8:
| flago =
| flago =
| regiono = [[Teodozia municipo]]
| regiono = [[Teodozia municipo]]
| komunumo = Orĝonikidza komunumo
| alto = ~30
| alto = ~30
| areo =
| areo =

Kiel registrite je 11:44, 18 jun. 2007

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Orĝonikidzo
ruse Орджоникидзе
ukraine Орджонікідзе
krime-tatare Kaydagor
Apartenas al: Teodozia municipo, Orĝonikidza komunumo
Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 21′ O (mapo)44.96333333333335.355277777778Koordinatoj: 44° 58′ N, 35° 21′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~30 m
Loĝantaro: 2 995 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98184
Telefonkodo: +380-6562
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Kajdagor (mezepoke)

Oficiala paĝaro nekonata

Orĝonikidzo (Krimeo)
Orĝonikidzo (Krimeo)
DMS
Orĝonikidzo
Orĝonikidzo
Orĝonikidzo
Situo de Orĝonikidzo sur la mapo de Krimeo
vdr

Orĝonikidzo (ruse Орджоникидзе, ukraine Орджонікідзе, krime-tatare Kaydagor, Orconikidze) estas urbotipa loĝloko de Teodozia municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Orĝonikidzo havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde 1939; la moderna nomo de la loĝloko estis donita omaĝe al sovetia politikisto Sergo Orĝonikidze.

Geografia situo

La loĝloko situas en la orienta parto de la Krimea duoninsulo, sur la malgranda duoninsulo Kiik-Atlama, kiu dividas 2 krekojn: la Koktebelan kaj Dvujakornaja krekojn.

Orĝonikidzo troviĝas 14 kilometrojn for de Teodozio, al kiu ĝi estas ligita per busa trafiko.

Historio

Fine de la XIVa jarcento ĉi tie estis konstruita armena monaĥejo kaj fortikaĵo kun la nomo Kajdagor.

En la jaro 1911 ĉi tie estis konstruita uzino, produktanta la mar-armilaron.

Post la Dua mondmilito la loĝloko evoluas kiel ĉemara ripoz- kaj kurac-loko.

Socia sfero

En la loĝloko estas mezlernejo, 2 infanĝardenoj, hospitalo, biblioteko, muzik-lernejo, kulturdomo, kinejo, parko, regionstuda muzeo, 3 ripozejoj kaj 3 porinfanaj ripoz-tendaroj. La bazo por la loĝloka ekonomio estas somera ripoz-industrio.

Interesaĵoj

Nuntempe (2006-2007) en la loĝloko mem oni aktive priparolas la eblon alinomi la loĝlokon "Zurbagan" (tio estas nomo de fikcia urbo el la novelo de rusa verkisto A. Grin "Skarlataj veloj"). Oni opinias, ke tio popularigos la loĝlokon kaj varbos novajn vizitantojn.

Dosiero:Ordzhonikidze panorama.JPG
Panoramo de Orĝonikidzo