Nestorianismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Nestorianizem
Linio 79: Linio 79:
[[ru:Несторианство]]
[[ru:Несторианство]]
[[sh:Nestorijanstvo]]
[[sh:Nestorijanstvo]]
[[sl:Nestorianizem]]
[[sr:Несторијанство]]
[[sr:Несторијанство]]
[[tr:Diofizit]]
[[tr:Diofizit]]

Kiel registrite je 09:54, 19 jun. 2007

Nestorianismo estis la ĉefa formo de Kristanismo en Azio oriente de la Eŭfrato dum la jaroj 500-1500. Ĝi estas la Kristanismo konita de Mohameto kaj la unua Kristanismo kiu alvenis al Ĉinio (VII jc). Nestorianismo floris de la 5-a jarcento al la 10-a jarcento, precipe en Mezopotamio kaj Persio. Hodiaŭ estas 170 mil nestorianoj, precipe en Irano, Irako kaj Sirio.

Nestorianoj ne ŝatas esti nomataj tiel. Ili mem sin nomas "Eklezio de l'Oriento". Ilia eklezio estas ankaŭ konata kiel "Persa Eklezio", "Orienta Siria Eklezio", "Ĥaldea Siria Eklezio" (en Keralo, Barato), "Sankta Apostola Katolika Asiria Eklezio de l'Oriento", "Asiria Orienta Eklezio".

Nestorianoj en Irako iufoje estas nomataj "asirianoj" aŭ "asiriaj kristanoj".

Nestorianismo estis fondita je 428 de Nestorio, patriarko de Konstantinopolo (428-431). Nestorio instruis, ke Jesuo Kristo havas du personojn, unu dia, unu homa en unu korpo. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj. Nestorianismo emfazas la homecon de Jesuo Kristo pli ol lia dieco.

Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de la Theotokos ("Dipatrino"): Sankta Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo. La dia persono de Kristo devenis de Dio la Patro.

La imperia Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis Nestorianismon kiel herezo en la Koncilio de Efeso je 431 kaj denove ĉe la Koncilio de Kalcedono je 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homo). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono, kiu samtempe estas homo kaj Dio. Ĉi tio estas la Kalcedona Kristologio kaj eĉ hodiaŭ estas la kompreno pri Kristo de Katolikismo kaj Ortodoksismo.

La demando eble ŝajnas harfendado de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de Kristanismo mem. Historie, Katolikismo kaj Ortodoksismo povis fortike rezisti Islamon, sed ne Nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli limigita.

Post la koncilioj, Nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. En la 5-a jarcento la nestorianoj fuĝis al Persio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita al Arabio, Persio, Hindio, Mongolio, Ĉinio kaj inter la tartaroj. En la 7-a jarcento, la araba imperio konkeris Persion kaj dum la jarcentoj postaj multaj nestorianoj konvertis al Islamo. En la 14-a jarcento, Tamerlano ekstermis multajn nestorianojn kaj la depost tiam Nestorianismo malprosperis.

Nestorianismo sekvas la unuajn du el la Ekumenaj Konciliojn, la Nicean Kredon kaj la biblian komentaron de Teodoro de Mopsuestio, la Interpretanto, kiu interpretis la Biblion amplekse, laŭvorte kaj judismeme (la katolika kaj ortodoksa interpreto estis multe pli alegoria). Lia interpreto fariĝis la normo de la fido.

Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj.

La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. Tradicie, la posteno estis heredata de onklo al nevo. Lia sidejo estis en "Babelo", kiu laŭvice estis la urboj Seleukio, Ktesifono, Bagdado kaj nun Ĉikago.

En 1933, la iraka registaro eksilis la patriarkon Mar Ŝimmun (Simono) la 23-a. Ĉe lia morto en 1975 la historia patriarka dinastio estingiĝis. En 1976 la nuna Patriarko, Mar Dinĥa la 4-a, estis konsakrita en Londono. Li antaŭe estis la episkopo de Tehrano, Irano. Lia nuna sidejo estas en Ĉikago, Usono.

La rito devenas de Antioĥio kaj estas nomata la ĥaldea rito.

Nestorianismo praktikas monaĥismon. Ĝiaj pastroj, sed ne ĝiaj episkopoj, rajtas edziĝi.

Intelekte, Nestorianismo devenas de Antioĥio. La intelekta ĉefurbo de Nestorianismo estis unue Edeso kaj, poste, Nisibis.

En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "ĥaldeaj katolikoj".

Dum Nestorianismo estis reakcio kontraŭ Arianismo, la reakcio kontraŭ Nestorianismo estis monofizitismo.

Vidu ankaŭ: Kristologio


Eksteraj ligoj: [1] [2] (angle)