Jules Verne: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por no:Jules Verne
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por sl:Jules Verne
Linio 122: Linio 122:
[[sh:Jules Verne]]
[[sh:Jules Verne]]
[[sk:Jules Verne]]
[[sk:Jules Verne]]
[[sl:Jules Verne]]
[[sl:Jules Verne]]{{LigoElstara|sl}}
[[sr:Жил Верн]]
[[sr:Жил Верн]]
[[sv:Jules Verne]]
[[sv:Jules Verne]]

Kiel registrite je 18:50, 23 jun. 2007

Julio VERN', fotita de NADAR


Jules Gabriel VERNE [ĵul gabriEL vern] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro, 1828, mortis la 24-an de marto, 1905) estis franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.


Vivo

Verne naskiĝis en Nanto, la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontojn kaj teatraĵojn.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolita "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidento estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famiĝis la aŭtoron.


Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.

Verne kaj Esperanto

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne ankaŭ ekentuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon en kiu la lingvo ludos gravan rolon, Voyage d'étude, sed forpasis antaŭ la fino. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'étonnante aventure de la Mission Barsac kiun la filo finverkis, sed forigante la referencon al Esperanto.

Listo de verkoj

Karikaturo de Julio VERN'
  • Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
  • Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara kapitano")
  • La chasse au météore, 1908 ("La ĉasado de meteoro")
  • Le château des Carpathes, 1892 ("La kastelo de Karpatoj")
  • Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da feriado")
  • Le docteur Ox, 1874 ("Doktoro Oks")
  • Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
  • Michel Strogoff, 1876 ("Miĥaelo Strogof")
  • Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
  • Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
  • Le pilote du Danube, 1908 ("La piloto de Danubo")
  • Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
  • Le secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("Sekreto de Vilhelmo Storitz")
  • Voyage au centre de la terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la tero")
  • De la terre à la lune, 1865 ("De la tero al la luno")
  • Les enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La geinfanoj de Kapitano Grant")
  • Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj")
  • Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la luno")
  • Le tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Mondvojaĝo en okdek tagoj")
  • L'île mystérieuse, 1874/1875 ("La mistera insulo")

En Esperanto aperis

  • Esplorvojaĝo (trad. István Ertl)
  • La verda radio (trad. Jeannine Vincent)

Rete legeblaj tekstoj

Eksteraj ligoj

Esperante

Angle

Hungare

Vidu ankaŭ jenon:


Ŝablono:LigoElstaraŜablono:LigoElstara