Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YonaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ceb:Inebreo
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: uz:Ivrit
Linio 41: Linio 41:
[[Kategorio:Semidaj lingvoj]]
[[Kategorio:Semidaj lingvoj]]


[[be-x-old:Іўрыт]]
[[kab:Taɛebrit]]
[[kab:Taɛebrit]]
[[Kategorio:Judismo]]
[[Kategorio:Judismo]]
Linio 53: Linio 52:
[[ar:لغة عبرية]]
[[ar:لغة عبرية]]
[[arc:ܠܫܢܐ ܥܒܪܝܐ]]
[[arc:ܠܫܢܐ ܥܒܪܝܐ]]
[[be-x-old:Іўрыт]]
[[bg:Иврит]]
[[bg:Иврит]]
[[br:Hebraeg]]
[[br:Hebraeg]]
Linio 116: Linio 116:
[[tr:İbranice]]
[[tr:İbranice]]
[[uk:Гебрейська мова]]
[[uk:Гебрейська мова]]
[[uz:Ivrit]]
[[yi:עברית]]
[[yi:עברית]]
[[zh:希伯来语]]
[[zh:希伯来语]]

Kiel registrite je 14:10, 4 jul. 2007

Dosiero:190448 siddur.jpg
Siddur

La hebrea lingvo (hebree עברית, `iv-RIT) estas semida lingvo, la antikva lingvo de la hebreoj en la Biblio kaj la komuna lingvo de la judoj kaj nuntempe de la Israelanoj. Oni kredas ke post la jaro 200 de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparigis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel parolata lingvo en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.

La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies oriĝino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la oriĝino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj.

Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas libron. Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija (biblioteko), sifrut (literaturo), kaj sipur (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu fonemo en la hebrea).

Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la aramea kaj la araba.

Hebrea influo en Esperanto

La rolo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto, kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj. Sendube, la profunda kono de Zamenhof de la hebrea ankaŭ inspiris lin rilate al la ideo de "radikoj" kaj de la sufikso "-ig-" kaj ankaŭ rilate al kelkaj aliaj detaloj de la mekanismo de vortderivado kaj kreado.

Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas "sh", tie plej verŝajne devas stari en Esperanto "ŝ" (Ŝaron)

Multaj personnomoj de la okcidenta civilizo estas origine hebreaj: Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥelo

Pluraj venis rekte el la hebrea: aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato, ŝoĥti.


Vidu ankaŭ jenon:

Eksteraj ligiloj

greke http://hebrew-academy.huji.ac.il greke http://foundationstone.com.au/HtmlSupport/FrameSupport/onlineHebrewTutorialFrame.html