Hiismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 29: | Linio 29: | ||
* Aldoni novan pronomon estas kontraŭ-fundamente. |
* Aldoni novan pronomon estas kontraŭ-fundamente. |
||
* ''hi'' estas [[anglismo]], kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo. |
* ''hi'' estas [[anglismo]], kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo. |
||
* |
* Anstataŭ la sufikson ''-iĉ-'' oni jam povas uzi la prefikson ''vir-'' por montri "vir-"seksecon. |
||
== Argumentoj por hiismo == |
== Argumentoj por hiismo == |
Kiel registrite je 12:17, 20 jul. 2007
Esperanto > Hiismo
Hiismo estas proponita reformo de Esperanto. Hiisto sentas en tradicia Esperanto mankon de specife virgenra triapersona pronomo, simetria al ŝi, kaj de specife virgenra sufikso, simetria al -in-, ĉar en tradicia Esperanto la triapersona pronomo li estas aŭ virgenra aŭ neŭtrala, samkiel en tradicia Esperanto sensufiksaj personaj substantivoj povas esti aŭ virgenraj aŭ neŭtralaj. Kiel specife virgenran triapersonan pronomon hiisto uzas la pronomon hi, kaj kiel specife virgenran personan sufikson, li uzas la sufikson -iĉ-.
Priskribo
En hiisma Esperanto:
- La virgenra pronomo hi estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ŝi. La uzado de la virgenra pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (li estas nek virgenra nek ingenra; por indiki genron oni uzu aŭ ŝi aŭ hi.)
- La virgenra sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso -in-. La uzado de personaj vortoj sen -iĉ- aŭ -in- por emfazi virsekson estas arkaika. (Studento estas nek virgenra nek ingenra; por indiki genron, se necesas, oni uzu studentino aŭ studentiĉo.)
- La sufikso -j- povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud panjo kaj paĉjo eblas ankaŭ patrinjo kaj patriĉjo, sed ankaŭ hejmjo, litjo kaj tiel plu.)
Liismo
Simile al Liismo, Hiismo asertas, ke la pronomo li havas genran neŭtrecon.
Riismo
Kontraste al Riismo, en Hiismo la pronomo li estas genre neŭtra, dum en Riismo ĝi estas specife virgenra.
Iĉismo
Simile al Iĉismo, Hiismo enhavas la sufikson -iĉ-, sed kontraste, ĝi ne celas ŝanĝi la virgenron de firme virgenraj substantivoj.
Argumentoj kontraŭ hiismo
- Aldoni novan pronomon estas kontraŭ-fundamente.
- hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.
- Anstataŭ la sufikson -iĉ- oni jam povas uzi la prefikson vir- por montri "vir-"seksecon.
Argumentoj por hiismo
- Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne.
- Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-ne-vole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron.
- La pronomo li origine tradukitas per he (angle), er (germane) kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she (angle), sie (germane) kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas virseksa. En la 21-a jarcento estas kreiĝintaj en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj viroj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga komunikilo.
- La uzado de ŝi kaj hi simetrias kun -in- kaj -iĉ-, kiu simetrias kun -nj- kaj -ĉj- kaj plireguligas la lingvon.
- Seksneŭtra uzado de li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
- Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman viran sencon. Ankaŭ ĉevalo, amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme virgenraj. Tial oni bezonas ilon, kiu indikas la sekson, kiu ĝuste estas la sufikso -iĉ-.