Pi-tago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Deň pí
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ta:பை நாள்
Linio 38: Linio 38:
[[sk:Deň pí]]
[[sk:Deň pí]]
[[sv:Pi-dagen]]
[[sv:Pi-dagen]]
[[ta:பை நாள்]]
[[uk:День пі]]
[[uk:День пі]]
[[zh:圓周率日]]
[[zh:圓周率日]]

Kiel registrite je 01:44, 31 jul. 2007

La 14-a de marto estas la neoficiala festotago nomata Pi-tago. Elekto de la dato baziĝas sur la tricifera dekuma proksimaĵo de la nombro Pi, kiu estas 3,14 (kaj laŭ usonaj skribkonvencioj oni skribas la 14-an de marto kiel 3/14). Ĝenerale oni festas la Pi-tagon je 1:59.26 ptm (3,14159...). Tiaj festoj foje okazas en la matematikaj fakoj de diversaj universitatoj kaj lernejoj tutmonde.

Oni ne konfuzu la Pi-tagon kun la Pi-proksimeca tago, kiu estas festata je unu el aliaj datoj, plej ofte je la 22-a de julio. Oni ankaŭ rimarku, ke Pi-tago hazarde estas la naskiĝtago de la fama sciencisto Albert Einstein.

Ekzemploj de festado

La Pi-tago estas festata diversmaniere. Oni kunligas la festadon kun la numero mem, kun ĉio ajn konektita kun rondeco (kies bazo la numero Pi estas) kaj ofte ankaŭ kun tortoj (ĉar Pi prononciĝas angle [pa:j], do same kiel la angla vorto pie por torto). Tial, ĉefe en anglalingvaj regionoj, oni ofte faras kaj donacas tortojn tiutage, kiuj tamen havas la nekutiman formon de kvadrato, pri kiu oni poste povas ŝerci dirante ke la "torto estas kvadrata" - ĉar tion angle oni diras per "Pie are squared.", kio elparole similas al la konata formo por enteno de cirklo: πr².

En la universitato de Harvard kutime okazas konkurso pri pi-recitado, kaj eĉ konkurso pri pi-manĝado. Matematikaj kaj sciencaj kluboj kunvenas kaj paroladas pri Pi, serĉas novajn manierojn por proksimiĝi al la valoro de Pi, elpensas "pli bonajn" ciferojn por Pi, aŭ ĝenerale okazigas aktivaĵojn kiuj en sia nomo enhavas la silabon "pi": ludado de Piñata, trinkado de Piña Colada, manĝado de pico, aŭskultado de muzikaĵo "Pi" fare de Kate Bush ktp.

Origino

Oni ne scias, kiam oni unuafoje en la mondo festis Pi-tagon. La unua pruvita Pi-taga festo okazis en 1987 en la muzeo Exploratorium en San Francisco. Ekde tiam eblas en la manĝejo de tiu muzeo ĉiam je la Pi-tago aĉeti specialan pican torton.

Eksteraj ligiloj