Patriarko Tiĥon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Tikhon di Mosca modifo de: ru:Патриарх Тихон
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: nl:Tichon
Linio 17: Linio 17:
[[fr:Tikhon de Moscou]]
[[fr:Tikhon de Moscou]]
[[it:Tikhon di Mosca]]
[[it:Tikhon di Mosca]]
[[nl:Patriarch Tichon]]
[[nl:Tichon]]
[[pl:Tichon (patriarcha Moskwy)]]
[[pl:Tichon (patriarcha Moskwy)]]
[[ru:Патриарх Тихон]]
[[ru:Патриарх Тихон]]

Kiel registrite je 16:08, 2 aŭg. 2007

Sankta Tiĥon de Moskvo (n. 19-an de januaro, 1865 Toropec, Rusio- 7-an de aprilo, 1925 Moskvo, Sovetunio; kanonizita la 9-an de oktobro 1989), naskiĝis kiel Vasilij Ivanoviĉ Belavin (Василий Иванович Белавин en la rusa lingvo), estis patriarko de Moskvo kaj ĉiuj rusoj de la rusa ortodoksa eklezio dum la fruaj jaroj de la Sovetunio, inter 1917 kaj 1925. Komence li akre kontraŭis la kontraŭeklezian agadon de la soveta ŝtato kaj rifuzis kunlaboron kun la ŝtate apogita, politikumema eklezia branĉo, la t.n. Viva Eklezio. Pli poste aplikis pli elastan vidpunkton por mildigi la ŝtatan premon.

Li naskiĝis en rusa ortodoksa pastra familio kaj lernis en la Sankt-petrograda teologia akademio. Li jurpromesis en 1891 por iĝis monaĥo kaj tiam ricevis li la nomon Tiĥon (Tjiĥon, kutima en la ortodoksa eklezio). Li rapide altigix en la eklezia rangŝtuparo: li estis episkopo de Lublin ekde 1897, oni sendis lin en 1898 al Alasko. Li vivis en Novjorko inter 1905 kaj 1907 kiel episkopo de la nord-amerika rusa ortodoksa eklezi. Li provis proksimigi la rusan eklezian organizon kaj la diservojn al la lokaj kuluraj kutimoj, decentrigis la episkopan kontrolon, fondis rusan ortodoksan teologian lernejon kaj aperigis anglalingvan tekston de la rusa ortodoksa liturgio.

Li hejmenvenis en 1907 al Rusio, kie oni nomumis lin episkopo de Jaroslavl. En aŭgusto de 1917, la tutrusa koncilio elektis lin metropliteno de Moskvo kaj patriarko de la rusa eklezio. Lia tasko estis la reorganizado de la rusa eklezio, reestebalo de la patriarkeco – abolita de Petro la Granda en 1721. Post enpotenciĝo de la bolŝevikoj, kondamnis agadon de la soveta registaro, sed li ne esprimis vidpunkton en la interna milito (1918-22).

Li tute kontraŭis la konfiskon de la ekleziaj valoraĵojn dum la malsatego de 1921-22. Tio kaj pro akuzo pri konspiro kun eksterlandaj pastroj, oni internigis lin en klostro, sed oni ne kondamnis lin.

Ĉar la bolŝevik-fidela Viva Eklezio ne sukcesis akiri amasapogon, Tiĥon graviĝis por la ŝtato kaj li liberiĝis en junio de 1923, sed limigis lian agadterenon. En liaj lastaj jaroj provis fortigi sian pozicion en la eklezio kaj refortigi ĝin.