Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Junio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Linio 8: Linio 8:
----
----
=== [[Blua lejsio]] ===
=== [[Blua lejsio]] ===
Tro mallonga... ankaŭ mi ne povas trovi serĉtermino "Blua Lacio" en guglo. Laŭ la [http://en.wikipedia.org/wiki/Blue_Lacy anglalingva artikolo] la raso ne estas oficiala.
Tro mallonga... ankaŭ mi ne povas trovi serĉtermino "Blua Lacio" en guglo. Laŭ la [http://en.wikipedia.org/wiki/Blue_Lacy anglalingva artikolo] la raso ne estas oficiala. (afiŝita de Yekrats)
:Kontraŭas forigon; la artikolo estas longigenda.
:Laŭ mi, netaŭga uzo de la pergugla argumento: Oni uzu Google-on por kompari la relativan popularecon de du esperantigoj de la sama nocio, sed ne uzu ĝin por forbari la multegajn specioj kaj rasojn pri kiuj ŝajne neniu Esperantisto jam parolis. Ankaŭe, "Blue Lacy" cedigas 50 700 trafojn anglalingvajn, do ne temas pri redaktista elpensaĵo.
:Aldone, laŭ tiu anglalingva artikolo [[:en:Blue Lacy]] estas '''ja''' oficialigita -- dufoje eĉ:
:*''"...the official State Dog Breed of Texas" on June 18, 2005.''
:*''Blue Lacy Game Dog breed is officially recognized by the National Kennel Club (NKC).''
:''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 21:20, 3. Aŭg 2007 (UTC)


=== [[Metroo de Madrido]] ===
=== [[Metroo de Madrido]] ===

Kiel registrite je 21:20, 3 aŭg. 2007

Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la jenan liston.

Petoj pri forigo

Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.

Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.


Blua lejsio

Tro mallonga... ankaŭ mi ne povas trovi serĉtermino "Blua Lacio" en guglo. Laŭ la anglalingva artikolo la raso ne estas oficiala. (afiŝita de Yekrats)

Kontraŭas forigon; la artikolo estas longigenda.
Laŭ mi, netaŭga uzo de la pergugla argumento: Oni uzu Google-on por kompari la relativan popularecon de du esperantigoj de la sama nocio, sed ne uzu ĝin por forbari la multegajn specioj kaj rasojn pri kiuj ŝajne neniu Esperantisto jam parolis. Ankaŭe, "Blue Lacy" cedigas 50 700 trafojn anglalingvajn, do ne temas pri redaktista elpensaĵo.
Aldone, laŭ tiu anglalingva artikolo en:Blue Lacy estas ja oficialigita -- dufoje eĉ:
  • "...the official State Dog Breed of Texas" on June 18, 2005.
  • Blue Lacy Game Dog breed is officially recognized by the National Kennel Club (NKC).
Bill O'Ryan 21:20, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Metroo de Madrido

Vidu la artikolon. Tonyo 23:12, 26. Jul 2007 (UTC) Farita. -- Yekrats 14:04, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Alsafa Unua

Spamado --Verdulo 19:10, 26. Jul 2007 (UTC) Farita. -- Yekrats 14:04, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Nad Aŝŝeba Dua

Spamado --Verdulo 19:08, 26. Jul 2007 (UTC) Farita. -- Yekrats 14:04, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Ŝablono:Rusia urbo 2

La ŝablono ne plu estas uzata. Ekzistas Ŝablono:Rusia urbo kaj Ŝablono:Rusia urbo gm. -- Robert Weemeyer 20:21, 20. Jul 2007 (UTC) Farita. -- Yekrats 14:04, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Vikipediista dasdd, Diskuto:.dm avsd, Dm asdd, Diskuto:.dm bdt

Paĝoj kun ĉinlingvaj ligiloj... Mutichou 10:35, 18. Jul 2007 (UTC)

Ŝajnas pura spamo por komercaj reklamoj. Unu el ili eĉ estas por traduk-firmao! Kia fuŝo!! Forigu. Bill O'Ryan 14:56, 18. Jul 2007 (UTC)

Farita. -- Yekrats 14:04, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Diskuto:Dm afd

ŝlosu la diskutpaĝon nur por ke administrantoj povu redakti ĝin kaj enmetu ŝablonon {{forigita}} --Petr Tomasovsky 09:33, 14. Jul 2007 (UTC)

Farita de Alaŭdo kaj Yekrats. Marcos 16:25, 14. Jul 2007 (UTC)
Dankon. --Petr Tomasovsky 05:42, 15. Jul 2007 (UTC)

Nebezonataj redirektiloj

"Vikipediisto" 217.149.148.54 aldonadas amason da anglaj loknomoj nur por meti tien redirektilon. Tiuj estas apenaŭ bezonataj. Ĵus aldoniĝis ekz.

Kyrgyzstan, Jordan, Johnston Atoll, Jarvis Island, Japan, Israel, Ireland, Iraq

kaj multaj aliaj. Mi petas forigi (kaj malhelpi lin plu agi)- --Surfo 13:55, 12. Jul 2007 (UTC)

Tuj post via atentigo, mi (Esperante kaj anglalingve) petis al li ĉesi la amasan kreon de tiuj alidirektiloj, sed ĉar li daŭrigis, mi nun blokis lin por du horoj. Mi nun forigos la de li kreitajn alidirektilojn. Se li daŭrigos post la fino de la duhora blokado, ni devos bloki lin por ĉiam. Marcos 14:20, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi forigis ĉiujn alidirektilojn el titoloj, kiuj ne estas oficialaj nomoj de landoj en la nacia lingvo (aŭ esperanteca transskribo de la nomo kaze de ne-latin-alfabetaj nomoj). Marcos 16:07, 12. Jul 2007 (UTC)
Bone farite. Laŭ mi, tute balasta estas plusendilo kiam la literumo de la Esperanta radiko identas la literumon nacilingvan oficialan (Utah), aŭ la literumon de la ŝlosilvorto, kiel en: Irano, Israelo.
Tamen plusendo utilas kiam la Esperanta literumo ne tuj diveneblas el la originala, kiel en (mi ne vidis la liston antaŭ la ĵusaj forigoj): Ireland, Los Angeles (kiu estas ja, nek "lando" —almenaŭ leĝe;-}—, nek ĉefurbo), Johnston Atoll (kiu eble bezonas aldonan alidirektilon — sur la donita mapo ĝi nomiĝas Johnston Island, do mi senscie emus ĝin serĉi per tiu nomo, aŭ per eventuala Esperantigo kia "Ĝonstono (insulo)").
Mi konsilas, ke ne "por ĉiam", nur por kelkaj monatoj. Ŝ/li havu tempon remaĉi kaj pridormi, sen krei por li vandalismo-defion. Memoru aldone: iam tiu IP apartenos al iu alia. Bill O'Ryan 17:58, 12. Jul 2007 (UTC)
Kiel tiuj redirektiloj povas malhelpi? Alaŭdo ۩ 18:44, 12. Jul 2007 (UTC)
La problemo estas, ke se ni akceptas alidirektilojn el anglalingvaj nomoj, ni laŭ la sama logiko ankaŭ devus akcepti alidirektilojn el nomoj franclingvaj, germanlingvaj, hispanlingvaj, svahillingvaj ktp ktp. Kaj tiam ni simple kreos grandegan amasegon da alidirektiloj sen aparta utilo.
Se iu ne konas la Esperantan nomon de iu lando, li povas serĉi la landon en alilingva Vikipedio kaj uzi interlingvan ligilon. Ne necesas amase aldoni tiajn alidirektilojn. Ankaŭ alilingvaj Vikipedioj ne faras tion. Rigardu ekzemple http://de.wikipedia.org/wiki/Ethiopia. Marcos 20:00, 12. Jul 2007 (UTC)
Marcos, mi tute konsentas kun tiu logiko kaj la neceso eviti la prognozitan danĝeron. Tamen plusendilo/alidirektilo el la loke oficiala formo de la nomo al mi ne ŝajnas vivigi tian riskon. Bill O'Ryan 20:41, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi tute konsentas kun vi, kaj tial ja provis eviti forigon de oficialaj formoj (krom ĉe la unuaj forigoj kiujn mi faris). Marcos 21:08, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi tamen nun vidis, ke Narvalo ankoraŭ post miaj forigoj forigis tri plusendilojn el oficialaj formoj, kiujn mi intence ne forigis. Eble ni menciu ie, ke plusendiloj el oficialaj formoj ja estas tenindaj, por ke ĉiuj konu tiun principon. Marcos 21:12, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi simple pensis, ke vi laciĝis kaj ne rekonis la skizitan logikon. Post tri forigoj mi malcertiĝis:) Narvalo 19:06, 13. Jul 2007 (UTC)
Jes. Bone. Sed necesas unue opini-sondado en la ĝenerala diskutejo, se temas pri io kiu iĝemas regulo. Kaj kvankam, laŭ mi, ju pli oni faras regulojn, des malpli oni rimarkas, atentas, aŭ finfine obeas. :-) Bill O'Ryan 22:26, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi komprenas, ke eble malutilas havi ukrainlingvajn redirektilojn por israelaj nomoj. Sed miaopinie, anglaligvaj redirektiloj de la anglalingvaj nomoj (ĉu propraj, ĉu geografiaj), same kiel franclingvaj redirektiloj de la francaj nomoj ktp estus ege utilaj. Alaŭdo ۩ 12:50, 13. Jul 2007 (UTC)

La alilingvaj redirektiloj kaj eĉ alidirektiloj ĝenerale havas tre dubindan valoron. Eble ni kiel vikipediistoj vidas la aferon iom speciale, ĉar ni eventuale kutimas tajpi la artikoltitolojn en la serĉo-kadron de Vikipedio kaj tial imagas, ke estas utile havi ĉiajn alilingvajn, misskribitajn k.a. vortojn kiel alidirektilojn. Sed tio certe ne estas la maniero ordinare uzata por alveni iun paĝon de la Esperanta Vikipedio. Kutime oni uzas serĉmaŝinojn aŭ trovas referencon kaj senperan ligon sur alia TTT-paĝo, ĉu Vikipedia, ĉu ekstera. Ankaŭ interne de Vikipedio ja funkcias tia serĉo, ne estas bezone scii la ekzaktan artikol-titolon. Tial estas grave, ke la artikoloj mem enhavu la eventuale serĉatajn formojn de la rilataj vortoj. Kaj certe en bone redaktita artikolo pri Irlando troviĝas ankaŭ la vorto "Ireland", same en artikolo pri Jokohamo troviĝas kaj la originala nomformo kaj oftaj latinigoj de la nomo. Tiuj ne bezonas redirektilojn. La titoloj de niaj artikoloj estas atentindaj, sed ne gravegaj. Ne malmultajn tiajn titolojn ni havas, kiujn neniu elpensus rekte entajpi serĉante informomojn, ekz. "Heliko (apartigilo)" aŭ "Listo de renomaj personoj de Timişoara". Tiajn paĝojn oni atingas tute alimaniere. --Surfo 13:26, 13. Jul 2007 (UTC)

Mi fakte pensas, ke multaj ne-Vikipediistoj uzas ĝuste tiun serĉo-kadron.
Kiam oni serĉas "Deutschland", la artikolo Germanio aperas nur je la sepa pozicio. Do la fakto, ke oni mencias la originan nomon en la artikolo ne ĉiam tute faciligas la trovadon de la artikolo per serĉo per la origina nomo. Tial plusendilo de Deutschland al Germanio ja estas utila.
Tia plusendilo neniel malhelpas. Ni ja ne devigas nin tuj krei ĉiujn tiajn plusendilojn. Ni nur diras, ke ni ne forigu ĝin, kiam iu kreas ilin.
La nombro de plusendiloj el originaj nomoj ĉiuokaze estus tre limigita. Ni ja evitu plusendilojn el alilingvaj tradukoj de la nomoj. Marcos 10:56, 15. Jul 2007 (UTC)

Mi opinias, ke tiaj alidirektiloj ja ne malhelpas, sed ankaŭ ne estas ekstreme bezonataj. Mi tamen ne povas kompreni la motivojn de tiuj, kiuj kreas ilin - ĉu en Esperanta vikipedio oni uzu la nacilingvajn vortojn por trovo de la necesa informo? Ĉu ni simple kreu el la E-vikipedio diverslingvan vikipedion, por ke ajn-nacia komencanto ne sentu sin ĝenata kaj diskriminaciata? Kompreneble, ne ĉiam oni povas tuj rememori (aŭ eĉ entute scii) la E-tan formon por ĉiu persona nomo, tamen en tiu okazo oni povas uzi: 1) La serĉ-funkcion; 2) La intervikiojn el la vikipedio en la gepatra aŭ bone konata lingvo; 3) La sistemon de saĝe kaj diligente prizorgataj kategorioj. Apogi sin en la E-ta vikipedio per la nacilingvaj stilzoj estas, laŭ mi, defetismo, kiu pli malhelpas, ol vere helpas. Estas kvazaŭ iu korodo, kiu malrapide, sed senĉese ronĝas, truas kaj ĉifas la tutan enciklopedion, kies aŭtoroj mem neniel povas ekkredi je la kapabloj kaj potencoj de la "amata verda lingvo". La nacilingvaj propraj nomoj estu pli "ilustraĵoj", ol partoj de la funkciad-meĥanismo en la E-vikipedio. Fine kaj amare mi rimarku, ke la demando estas fakte unu el la multaj facetoj de la pli granda problemego pri la propraj nomoj en Esperanto. Dum oni ne akceptados la E-tajn formojn favore, oni konstante stumblados kontraŭ la nacilingvaj formoj. Mevo 19:10, 16. Jul 2007 (UTC)

Mi konsentas kun multo en la unua duono de la komentoj de Mevo. Mi proponas gvidliniojn (neniel rigidajn regulojn!) kiuj helpu teni la nombron da plusendiloj limigita:
  • Ni ne bezonas plusendilon se la ĝusta Esperanta literumo tuj evidentas rekte el la koncerna oficiala nacilingva formo, ekz.: Boston→Bostono, Oxford→Oksfordo, Sharps→Ŝarps(o) (angla x=ks, sh=ŝ; Fina "o" estas Espenantisma redundaĵo).
  • Pli ĝenerale, ni ne bezonas plusendilon de certa oficiala nacilingva formo, se la dezirata artikolo listiĝas en la unuaj (ĉirkaŭ) dek eroj (videblaj en la unua ekranpleno) kiam oni klakas 'serĉu". (kaj en Vikipedio kaj en Google).
  • Kaj ni ne bezonas plusendilon de la per la ĉiulingva Google plej ofte renkontata latinalfabeta formo, se la dezirata artikolo listiĝas en la unuaj (ĉirkaŭ) dek eroj (videblaj en la unua ekranpleno) en Espeeranto-Google kiam oni klakas 'serĉu".
  • Por la supraj principoj Pinjino estu la "oficiala" literumo de la Ĉina.
Tiaj principoj estas tro komplikaj kaj nekompletaj por esti regulo.
Ni memoru ke plusendiloj povas esti oportunaj, utilaj kaj eĉ necesaj:
  • Nacilingvaj nomoj daŭre troviĝas kaj troviĝos en la Esperanta literaturo. Tio ne estas kulpo de la leganto. Tiu ne devu traserĉaci nacilingvajn vikipedion kiuj eble eĉ ne mencios la aferon — por plene kompreni Esperantan libron. Ĝis kiam ni povos kaj pretos severe puni ;-) la koncernajn verkistojn kaj eldonejojn, kaj ĝis kiam ni povos kaj pretos forbruligi ;-) la amason de jam eldonita Esperanto-literaturo tiel daŭre statos la situacio.
  • Estas kaj restos granda amaso da nomoj nekonataj de la ordinara Esperantisto. Ĝis kiam ni povos kaj pretos devigi ĉiujn infanojn en la mondo ;-) parkerigi frue en la element-lernejaj jaroj la tutan Esperantan Poŝatlason de la Mondo ni ne povos eĉ ekrevi prie.
Mi nun sentas tenton diri ion amuzan, sed mi rigore min detenu. ;-)
Bill O'Ryan 22:32, 16. Jul 2007 (UTC)
Bill, ĉu mi ĝuste komprenas vin, ke vi intencas ke ni forigu la jam de 2003 ekzistantan (kaj laŭ mi tre utilan) plusendilon de Oxford al Oksfordo? Se jes, mi nur povas tute kontraŭi vian vidpunkton. Marcos 08:05, 17. Jul 2007 (UTC)
Dankon. Fuŝo mia. xks ja ne memevidentas al plej multaj lingvanoj. Pluusendilo de Oxford estas utila. Mi forstrekas.
Ni povas trakti memevidentaj nur la Fundamente prognozeblaj, kiaj ch→ĉ, sh→ŝ, tt→t, kaj aliaj duoblaj konsonantoj. Sed tio estu gvitdlinio plejparte nur por la kreindeco de plusendilo. Ne ĉio nekreinda necese estas malkreinda. Foriginda ja eble estas X→Xo aparte kiam ne temas pri ĉefurbo nek pri sendependa lando, ĉar Xo tamen troviĝos ĉe la supro de la serĉlisto. Bill O'Ryan 16:54, 18. Jul 2007 (UTC)

Franciszek Rychnowski

Mankas sufiĉa informo. -- Yekrats 18:10, 11. Jul 2007 (UTC)

Ankaŭ en la alilingvaj vikipedioj ne estas aliaj informoj... --Bea 08:16, 12. Jul 2007 (UTC)
Nu, la pola havas pli da informoj, sed bedaŭrinde mi ne komprenas ĝin, do ne povas enmeti la informojn ĉe ni.
Se la artikolo tute ne estos plilongigita dum la venonta semajno, ni ja forigu ĝin. Marcos 11:14, 12. Jul 2007 (UTC)
Mi ĉeĥa amiko Dmitrij Lovermann konsentis traduki la originalan ĉeĥan artikolon (la pola estas nur traduko de la ĉeĥa sen indiki fontojn). Do, mi petas dume ne forigi ĝin. Alaŭdo ۩ 18:44, 12. Jul 2007 (UTC)
Bone! Dankon! -- Yekrats 13:38, 13. Jul 2007 (UTC)
Ĉu oni ampleksigos ĉi tiun artikolon? -- Yekrats 14:02, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Ŝablono:Rivero

Vikipediisto:Kanadano ĝuste rimarkigis, ke la ŝablono funkcias nur limigite kaj estas nepre malpli bona al Ŝablono:Akvofluo. Mi ŝanĝis ĉiujn artikolojn, kiuj uzis la riveran ŝablonon, kaj proponas ties forigon.

Dezirinda estus ŝablono, kiu permesus ankaŭ nekompletajn indikojn, kaj kiu havus nomojn, ne numerojn, por la parametroj. Ĉu ne? Kiel ĝi nomiĝu? Sed hodiaŭ mi ne havas plu tempon. – Aisano 15:22, 24. Jun 2007 (UTC)

Portalo:Dua mondmilito

Ĉi tiu artikolo, kiun Petro verkis en la portala nomspaco, nun anstataŭigis la antaŭan version de la artikolo Dua Mondmilito. Petro mem jam aldonis la ŝablonon "forigu" al la "portalo", kaj mi subtenas la forigon (aŭ anstataŭigon per vera portalo, do per kolekto de ligiloj al similtemaj artikoloj). Marcos 10:17, 24. Jun 2007 (UTC)

Estas mirinde, kiel rapide Marcos saltis al tiu ĉi portalo dezirante ĝin forigi, kvazaŭ tio estus lia ĉasakiraĵo. Multaj misliterumaĵoj ĉi tie gapas kiel risorto el divano kelke da tagoj sen tio, ke iu administranto forigus ĝin kaj jen... --Petr Tomasovsky 11:03, 24. Jun 2007 (UTC)
Min mirigas ke Petro nun kritikas la fakton ke mi enmetis ĉi tiun forig-proponon, kvankam ĝuste li enmetis la ŝablonon "forigu" en la "portalon". Ja estas kutimo en nia Vikipedio mencii la forig-proponojn ankaŭ ĉi tie, ne nur ebmeti la ŝablonon "forigu". Marcos 17:12, 24. Jun 2007 (UTC)
Vi ne lasis al mi la tempon por enmeti informon ĉi tien, ke la portalo estas forigenda. Vi tiel malsatis pro la forigo de la portalo, ke oni nur miru. Tiel multe ĝi ĝenis vin. --Petr Tomasovsky 15:16, 25. Jun 2007 (UTC)

Raquel Sánchez-Silva

Foriginda pro du kialoj:

  • Ne grava persono: temas pri prezentanto de televida programo en Hispanio, ne tre grava kaj apenaŭ konata.
  • Malbona lingvaĵo. La verkinto de la artikolo, Vikipediisto:Gaudio, ne scipovas Esperanton: vidu lian noton en: Vikipediista diskuto:Gaudio. Li tamen insistas ke korekti liajn artikolojn donas malpli da laboro ol mem ekverki. Do, mi petas ke vi kontrolu liajn kontribuaĵojn, kaj decidu ĉu ili devus resti, aŭ ĉu forigi iujn el la plej fuŝaj.
  • Ŝi estas grava en Hispanio. Kaj Tonyo ne volas plibonigi la wikipedia en Esperanto, kaj ĉi tiuj opinioj estas vandalismo pro propra implico. Gaudio 18:11, 18. Jun 2007 (UTC)
Nu, ŝi estas sufiĉe grava por aperi en 10 Vikipedioj. Mi voĉdonus teni la artikolon kaj plibonigi. -- Yekrats 11:22, 24. Jun 2007 (UTC)

Kategorioj

Kategorio:Angllingvaj kantistoj Kategorio:Artoj laŭ lando Kategorio:Aŭstriaj aktoroj Kategorio:Babaj Tekstoj Kategorio:Bahaa pilgrimado Kategorio:Bahaaj Tekstoj Kategorio:Baza dioj de la helena mitologio Kategorio:Bildliteraturistoj Kategorio:Distrikto Burgenlandkreis Kategorio:Distrikto Oberbergischer Kreis Kategorio:Distrikto Region Hannover Kategorio:Distrikto Rheinisch-Bergischer Kreis Kategorio:Distrikto Schwalm-Eder-Kreis Kategorio:Distrikto Weißeritzkreis Kategorio:Distrikto Werra-Meißner-Kreis Kategorio:Distriktoj de Slovakio laŭ alfabeto Kategorio:Ekspresstrato Kategorio:Eŭforbialoj Kategorio:Famaj personoj Kategorio:Famaj stratoj de Parizo Kategorio:Familinomoj Kategorio:Flago Kategorio:Geografio (Francio) Kategorio:Grandaj urboj de Francio Kategorio:Gravaj urboj de Francio Kategorio:Herpatikoj Kategorio:Hindaj literaturoj Kategorio:Historio en Japanio Kategorio:Homoj laŭ landoj Kategorio:Kanadaj universitatoj Kategorio:Kategorioj laŭ lando Kategorio:Komputilludoj Kategorio:Komunumo de Francio Kategorio:Komunumoj de Franca Gviano Kategorio:Lagoj de Belarusio Kategorio:Lagoj de Belorusio Kategorio:Lagoj de Eŭropo Kategorio:Lagoj de Germanio Kategorio:Lagoj de Litovio Kategorio:Lagoj de Pollando Kategorio:Literaturo laŭ landoj Kategorio:Logoj Kategorio:Loĝejoj de Rusio Kategorio:Makedonio Kategorio:Makzeluloj Kategorio:Medioprotekto Kategorio:Mondcentro Bahaa Kategorio:Montoj de Ĉeĥio Kategorio:Mortintaj en 1680 Kategorio:Naskiĝinoj en 1586 Kategorio:Negoca inteligenteco Kategorio:Oceano Kategorio:Paseroformaj birdoj Kategorio:Pereinta ŝtatoj de Afriko Kategorio:Pilgrimado Bahaa Kategorio:Pleuronektoformaj Kategorio:Polyhedral image Kategorio:Pornoaktorinoj Kategorio:Regiono Hlučín Kategorio:Registaroj de Egiptio Kategorio:Rusiaj ĵurnalistoj Kategorio:Slovakaj montoj Kategorio:Spacaj Agentejoj Kategorio:Subdistriktoj de Hesio Kategorio:Subdistriktoj de Malsupra Saksio Kategorio:Tenri urbo Kategorio:Universitatoj kaj kolegioj en Ontario Kategorio:Urboj en Kameruno Kategorio:Usonaj Universitatoj Kategorio:Uzanto Ekonomika malkresko Kategorio:Video kaj komputilludo Kategorio:Video- kaj komputilludaj serioj Kategorio:Vikipedio:forbaritaj Kategorio:Woodstrock-festivalo Kategorio:Zh 使用者 Kategorio:Zh 母語使用者 Kategorio:Ĉapoj Kategorio:Ŝintoa Sanktejo

Maksim 04:14, 18. Jun 2007 (UTC)
Eble vi povus krei roboton por la forigo de ĉiuj ĉi kategorioj. Aŭ ĉu tio estus pli da laboro ol permane forigi ilin ĉiujn? Marcos 16:24, 19. Jun 2007 (UTC)
La roboto por ĉi tiu celo jam ekzistas. Tamen por forigo necesas havi adrministrantan rajton, kiun mi ne havas. (Maksim skribante de fremda komputilo)
Mi subtenas ke vi ricevu administran rajton por ĉi tiu celo. Tamen nur Arno povas doni al vi administran rajton, do petu tion ĉe li. Marcos 12:35, 2. Jul 2007 (UTC)
Kvankam ankaŭ mi forte subtenas enpostenigon de Maksim, mi volas memorigi, ke oni ne povas "peti" administrajn rajtojn, sed devas anonci sin sur la respektiva paĝo kaj pasi tra certa proceduro. Almenaŭ tiel statas la aktualaj reguloj de nia vikipedio :) Alaŭdo ۩ 14:15, 4. Jul 2007 (UTC)
Jes, vi pravas ke oni anoncu sin sur Vikipedia diskuto:Administrantoj. Mi do proponas al Maksim kaj al Bill proponi sin tiel.
Laŭ mi kiel motivo por iĝi administranto sufiĉas ke oni bezonas forigi multajn aŭtomate kreitajn paĝojn. Tion bezonas Maksim (por forigi la kategoriojn) kaj Bill (por forigi la paĝojn el la lingvo-projekto). Laŭ mi ne necesas, ke estonta administranto devigu sin fari ĉiaspecajn administrajn taskojn (kion almenaŭ Bill ne volas fari).
Kompreneble ankaŭ gravas, ke la komunumo fidas al kandidato ke li ne misuzos siajn administrantajn rajtojn. Sed laŭ mi tia fido certe ĉeestos en la kazo de Bill kaj Maksim. Marcos 14:45, 4. Jul 2007 (UTC)

Volodimir Hordijenko

Aŭtoro skribis artikolon de si mem. Neenciklopedia formo. Krzeslav 04:35, 17. Jun 2007 (UTC)

  • Mi movis la artikolon al Vikipediisto:Volodimir Hordijenko kaj forigis la noton "forigu", ĉar ŝajnas al mi ke, kvankam la artikolo estis tute malutila en enciklopedio, kaj forme kaj enhave, estus malĝentile forigi ĝin kiam ĝi tute konvenas kiel vikipediista paĝo. Eble s-ano V. H. ne scias, kio estas vikipediista paĝo. Ni aparte ĝentilu al la novuloj kaj la ne centprocente kompetentaj. --Haruo 19:35, 17. Jun 2007 (UTC)
Aliaj Vikipedioj evitas alidirektilojn el la artikola nomspaco al aliaj nomspacoj (kiel la Vikipediista nomspaco). Ĉu ni ankaŭ evitu ilin, aŭ ĉu ni ĉi-rilate agu malsame al aliaj Vikipedioj? Marcos 12:48, 2. Jul 2007 (UTC)
Nun ne estas klare al mi ĉu kolego Hordijenko estas registrita vikipediisto kiel ŝajnigas vikipediista paĝo.
Mi konsentas kun Marcos ke tiaj plusendiloj estas evitindaj. Sed forigon nepre antaŭiru ĝentila kaj sukcesa klarigo de la afero al kolego Hordijenko. Minimume li scipovu kiel trovi sian novan prezento-paĝon. Bill O'Ryan 17:30, 2. Jul 2007 (UTC)
Unue, ankaŭ mi konsentas, ke tiaj alidirektiloj estas evitindaj. Due, mi vidas nenion malbonan en tio, ke la homo verkis artikolon pri si mem (ankaŭ mi faris tion, ĉu tio estas punenda?). Se la aŭtoro vere ne tre bone komprenas la vikipediajn principojn, la aliaj vikipediistoj simple helpu al li pri la redaktado de la artikolo - kial do tuj forigi ion, kio ne plaĉas? La formo de la artikolo estas ja sekundara afero, dum la primara estas ĝia enhavo. Laŭ mia pritakso la priparolata artikolo tute rajtas ekzisti (mi vidis dekojn da kelk-frazaj "artikoloj", kiujn oni ne mencias ĉi tie, eble nur pro tio, ke ili estas ege multnombraj). Oni zorge gardu ĉiun artikoleton, kiu donas almenaŭ iom da ĝustaj informoj - pri la formo oni plu laboru. Mevo 19:21, 16. Jul 2007 (UTC)

kantotekstoj

sur paĝo Sendependa kaj aliloke

Kantotekstoj estu en la Kantaro-Vikio, ne en la Vikipedio. Ni ne volas havi kopirajtitan material ĉi tie, eĉ se la posedanto de la kopirajto ne kontraŭas.
Tamen ni povus konservi artikolojn pri iuj kantoj, kun ligiloj al la Kantaro-Vikio. Vidu ekzemple kiel nun aspekatas la paĝo Roĝer Borĝes - Saluton (eble alinominda al Saluton (Roĝer Borĝes). Ĉu laŭ aliaj tiaj artikoloj estas konservindaj aŭ ne? Marcos 18:01, 14. Jun 2007 (UTC)

Mi kunsentas movi al kantaro-vikio aŭ vikifontoj. Ĉi tiuj "artikoloj" ne estas enciklopediaj. Mi trovis aliajn kantojn: Roĝer Borĝes - La Distanco, Roĝer Borĝes - Kio Estas Realo?, Roĝer Borĝes - Kaj Sentiĝas Am', Roĝer Borĝes - La Luna Promenado, Roĝer Borĝes - La Sonĝo, Roĝer Borĝes - O Corvo, Roĝer Borĝes - Lastaj Vortoj, Roĝer Borĝes - Amindumi en Internet', Roĝer Borĝes - Deziro, Roĝer Borĝes - Neniam, Roĝer Borĝes - Patrino Atendas. -- Yekrats 20:44, 14. Jun 2007 (UTC)

Malaperis mia lasta kontribuo ! Verŝajne iu datumbaza akcidento ! Vidu http://ikso.net/kantaro/Roĝer_Borĝes aŭ Vikfontoj. Arno Lagrange  08:56, 15. Jun 2007 (UTC)

Tiliacoj

"Tiliaceae sensu Cronquist (1981)." Tio estas ĉio en la paĝo, kiu ne estis dum du jaroj redaktata, krom robotoj. --Petr Tomasovsky 15:15, 11. Jun 2007 (UTC)

  • Forigu ĝin. Krzeslav 04:39, 17. Jun 2007 (UTC)
    • Ne Forigu: mi iomete pliinformigis ĝin hodiaŭ. --Haruo 19:16, 17. Jun 2007 (UTC)

Zieten kaj ZIETEN

Ĉu unu membro el ebla listo? -- Yekrats 10:55, 30. Maj 2007 (UTC)

Mi ne komprenas, pri kiu ebla listo temas, sed fakte ekzistis du konataj prusiaj generaloj kun la nomo Zieten. Mi iom pliampleksigis la artikolon kaj ŝanĝis la nomon al Hans Ernst Karl von Zieten. La artikolon "Zieten" mi farus apartigilo, sed estas iu diskuto malpermesi du-artikolajn apartigilojn, ĉu ne? – Aisano 17:49, 2. Jun 2007 (UTC)
Ne estas malpermeso de du-artikolaj apartigiloj, do ne hezitu krei tian. Nur se unu el la du temoj klare pli gravas ol la alia, oni ne kreu du-artikolan apartigilon. Marcos 18:01, 9. Jun 2007 (UTC)
Zieten nun estas apartigilo. Mi proponas lasi ĝin, sed forigi la artikolon ZIETEN. – Aisano 18:00, 25. Jun 2007 (UTC)
Mi nun forigis ZIETEN. Marcos 12:48, 2. Jul 2007 (UTC)

Ali Reza Doŭlatŝahi

Ne-enciklopedia kaj tro mallonga. Ĉu li estas esperantisto? -- Yekrats 11:00, 14. Maj 2007 (UTC)

alireza dowlatshahi naskiĝis je 1965,aprilo,20.li estas ankaŭ Irana kinematografisto kaj taradukisto.
Neniu aldonis informojn al la artikolo. Ankaŭ la informoj ĉi tie aldonitaj de anonimulo ne sufiŝas por igi la artikolon konservinda. Mi do nun forigis ĝin. Marcos 12:48, 2. Jul 2007 (UTC)

Ialo

Unu-fraza "artikolo" pri senviva neuzata planlingvo. -- Yekrats 14:41, 19. Mar 2007 (UTC)

Kreu ĝermoliston pri planlingvoj! Roberto 14:46, 19. Mar 2007 (UTC)

Snifferanto

Tre mallonga, neenciklopedieca, originala esplorado, nur kolekto de ligiloj al parte eĉ nerilataj aŭ neesperantlingvaj informoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:52, 15. Mar 2007 (UTC)

Mi subtenas la forigon. La lingvo estas tro freŝa (kreita antaŭ unu jaro) kaj ĉi tiu "artikolo" ŝajnas kiel reklamo por la lingvo. -- Yekrats 11:59, 18. Mar 2007 (UTC)
Nu, ni havas multegajn artikolojn pri lingvoprojektoj, multaj el ili ankaŭ sufiĉe novaj. Mi ĝenerale subtenas la ekziston de tiuj artikoloj en nia Vikipedio, kaj do ne vidas apartan kialon por forigi ĉi tiun artikolon. La artikolo estas facile longigebla per informoj en la eksteraj ligiloj (ekz-e tiu pri gramatiko). Marcos 00:24, 2. Maj 2007 (UTC)
Eble la supre menciita propono de Roberto krei ĝermoliston de planlingvoj estas bona propono. Sed certe ni ne tute forigu la informojn el la Vikipedio. Marcos 00:29, 2. Maj 2007 (UTC)
Mi subtenas la ideon krei ĝermliston. Bill O'Ryan 16:38, 11. Jun 2007 (UTC)

Teknosfero

Lingve tute fuŝa, tre mallonga artikolo. -- Robert Weemeyer 09:48, 4. Mar 2007 (UTC)

La enhavo estas interesa, eble iu povus plibonigi ĝin, la fuŝaĵoj estas facile korekteblaj.Roberto 13:44, 5. Mar 2007 (UTC)
La lingvaĵo jam estas plibonigita. Sed temas pri ĝermeto entenanta difinon. Se ne estas pli da dirindaĵo pri la afero, ĝi transiru al Vikivortaro. Bill O'Ryan 16:45, 11. Jun 2007 (UTC)
Se ni transmetos la artikolon al VikiVortaro ni "frizos" ĝin al la difino de la vorto, sed ne priskribo de teknosfero. La respektivaj paĝoj de hispana kaj portugala vikipedioj ja havas sufiĉe ellaboritajn artikolojn (ne ĝermojn) kaj eble ankaŭ E-versio iam plisukiĝos. Alaŭdo ۩ 14:19, 4. Jul 2007 (UTC)


=========================================================
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
=========================================================


Regularo pri forigoj

La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.
Aŭtora portalo
vdr
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Tamen ili rajtas fari tion nur, se la paĝo estis antaŭe dum difinita tempo (vidu sube) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliaj kunlaborantoj ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi poste tamen daŭre ekzistas. Por tute forigi fuŝe kreitajn artikolojn, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj ĉiuj interesitaj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas la sube listigitaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

Tuj forigindaj artikoloj

Vidu plenan regularon: Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

Tiujn ĉi artikolojn administranto rajtas forigi sen antaŭa diskuto sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. (Ĉiujn aliajn dubajn paĝojn oni devas unue meti tien.)

Post ioma tempo forigindaj artikoloj

Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto rajtas forigi la artikolon nur, se dum tiu periodo neniu ek- aŭ pluredaktis la artikolon kaj se la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.

Unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
  • Artikoloj pri ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo.

Unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
  • komputile tradukitaj tekstoj, se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ilia historio

En ĉiuj tiuj ĉi kazoj la kreinto de la artikolo estu informita en la momento, kiam oni proponas la forigon.

Alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el nur unu aŭ du vortoj (nomoj de personoj) aŭ el pala, netrafa frazo, oni eble devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu alineon. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni eventuale devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

Difino apartenanta al vortaro

Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al VikivortaroReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.

Kiel eviti forigon

Kreu artikolon kun

  • minimume tri frazoj, prefere trafaj,
  • ligiloj al aliaj artikoloj kaj
  • intervikiaj ligiloj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti.

Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta ĝermo de artikolo.

Trafaj frazoj: Kiu, kiam, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp. (Ne metu ĉion en unu frazon, prefere en plurajn mallongajn.)

Ekzemploj pri unufrazaĵoj, kiuj ne sufiĉe prilumigas la temon:

Se vi volas komenci vian artikolon per tiom malmulta teksto, bv. aldoni pliajn informojn prefere dum la posta duonhoro. Aŭ enmetu la ŝablonon Redaktata por eviti, ke dume iu pripensas forigi vian novan paĝon. Kaj ne forgesu fakte plu redakti vian novan artikolon, kreskigi vian ĝermeton.

Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.