Ĉeĥaj serioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi mem kreis
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:05, 7 aŭg. 2007

Televidserioj kaj filmoj el Ĉeĥio kaj eksa Ĉeĥoslovakio estas grava parto de tutmonda filmarto.

Speciale de la 1950aj ĝis la 1980aj jaroj ili superis la internacian nivelon, difinis kvaliton, kaj nur per la politikaj malfacilaĵoj de tiu epoko estas klarigebla ke ĝis hodiaŭ oni opinias ke Holivudo estus la plej kapabla filmkreadaro.

Reĝisoroj kiel ekz. Karel ZEMAN eĉ tutan artstilon unikan novkreis.

La ĉeĥaj porinfanaj televidserioj preskaŭ estas aparta branĉo en kineja arto, kvazaŭ marko pri bonkvalito kaj altnivelo. La serioj abundas pri fantazio, kuraĝigas la infanojn kaj instigas al la »plenkreskuloj« reveni al sia infanaĝa idearo.

La serioj kaj filmoj el Ĉeĥio kaj teknike kaj enhave brilas. Oni havis kapablajn kreantojn de ĉiuj necesaj partoj: scenaristoj, aktoroj, reĝisoroj, komponistoj ktp., kaj ili fruktodone kunlaboris, kreis klasikaĵojn kiuj ofte ricevis altrangajn internaciajn premiojn. Multaj filmigaĵoj estis komunaj produktaĵoj kun internaciaj televidstacioj kaj filmentreprenoj.

Ne mirigas ke tutmonde estas multaj ŝatantoj de ĉeĥaj filmoj kaj serioj.

Liston de filmoj, serioj, aktoroj, reĝisoroj, scenaristoj, komponistoj ktp. vi laŭeble trovas en la artikolo Ĉeĥa filmo.