Vladimír Menšík: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:23, 7 aŭg. 2007

Vladimír MENŠÍK (* 9an de oktobro 1929 en Ivančice, Ĉeĥio; † 29an de majo 1988 en Brno) estis ĉeĥa aktoro de filmoj, teatro kaj televido.


Biografio

Pri naskiĝ- kaj mortodatoj estas malkongruaj indikoj en la diversaj publikigaĵoj. La nakiĝjaron verŝajne MENŠÍK mem iomete variigis. Per lernejaj samklasanoj oni scias ke li ne 1924 sed 1929 naskiĝis. Pri la mortojaro 1988 plej verŝajnas, ĉar ankoraŭ 27an de majo 1988 li aktoris en teatro.

Vladimír MENŠÍK aktoris en seriosbranĉaj filmroloj, ekz. en »La amo de flavharulino« (»Lásky jedné plavovlásky«, 1965) de Miloš Forman. Sed pli kaj plej li famiĝis per bonhumuraj karakteroj kaj per aktorado en televidserioj. La unua filmo en kiu li aktoris estis »Zářijové noci«, 1957.

La internacie plej konataj kinejaj filmoj liaj estas inter alie »Sur la kometo« (»Na kometě«, 1970) de Karel ZEMAN, »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«, 1972), »Kiel dronigi d-ron MRÁCEK aŭ La fino de la akvuloj en Bohemio« (»Jak utopit doktora Mráčka aneb Konec vodníků v Čechách«, 1974), »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«, 1973) kaj »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«, 1977).

Krome li kunaktoris en multaj televidserioj; ĉu oriento, ĉu okcidento, oni lin ŝatas. Kelkaj ekzemploj: »Pan Taŭ« (1974, rolo: Josef URBAN), »Malsanulejo ĉe urborando« (»Nemocnice na kraji mesta«, 1978 – 1981), kaj speciale »La vizitantoj« (»Návštěvníci«, 1981 – 1983), »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, 1983) kaj la s-ro MAJER en »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981).

En lia naskiĝurbo Ivančice (apud Brno) ekzistas muzeo pri Vladimír MENŠÍK, ĝi ekspoziciigas vestaĵojn, skribaĵojn kaj fotojn de li. Krome estas skulptaĵo de la ŝatata aktoro. La muzeo ĉiutage viziteblas.


Retpaĝoj