Tři oříšky pro Popelku: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:56, 7 aŭg. 2007

___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
Indikoj pri la filmo

Titolo: »Tri aveloj por cindrulino« Germanaj titoloj: »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel« (kelkfoje: »Drei Nüsse für Aschenbrödel«) Originaj titoloj: »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel« (internacia titolo); »Tři oříšky pro Popelku« (ĉeĥa titolo) Kreiĝlando: ČSSR, GDR Aperjaro: 1973 (ekspektigo en GDR: 1974; ekspektigo en ČSSR: 1973) Longeco (PAL-DVD): 82 min Originaj lingvoj: Kaj ĉeĥa kaj germana (la aktoroj siajn poajn gepatrolingvojn uzis)

Teamo Reĝisoro: Václav VORLÍČEK Scenario: Božena NĚMCOVÁ †, František PAVLIČEK † Muziko: Karel SVOBODA † Kamerao: Josef ILLÍK † Filmtondado: Miroslav HÁJEK, Barbara LEUSCHNER


Aktoroj

kaj multaj aliaj
___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___


»Tri aveloj por cindrulino« estas unu el la plej famaj cheĥ-orientgermanaj fabelfilmoj. Multaj televidstacioj, ekzemple en germanio kaj Norvegio, dum pli ol 30 jaroj kutimas ĝin spektigi ĉiujare je kristnasko.

La filmo apartenas al tiuj kiuj kaj en orienta kaj en okcidenta germanioj estis spektataj. En okcidentgermana televido ĝi spektiĝis la unuan fojon la 26an de decembro 1975.

Bazo de la filmo estas ideoj el la samnoma fabelo de Božena NĚMCOVÁ, fabelo kiu varias la cindrulino-temon per inaŭguro de tri aveloj kiel deziriloj.

La filmon famigis la geaktorojn Libuše ŠAFRÁNKOVÁ kaj Pavel TRÁVNÍČEK. Pliaj geaktoroj konataj en Ĉeĥio kaj/aŭ en germanio estas Rolf HOPPE, Vladimír MENŠÍK kaj Helena RŮŽIČKOVÁ.

Oni filmis en la studioj de orientgermana filmentrepreno DEFA (Potsdamo-Babelsberg ĉe Berlino), ĉirkaŭ la kastelo Moricburgo (Schloß Moritzburg) ĉe Dresdeno, en la studioj de la filmentrepreno Barrandov en Prago, krome en diversaj lokoj de siatempa Ĉeĥoslovakio, ekz. en la akvokastelo Švihov kaj en la bohemia arbaro.

Same famiĝis la filma muziko de la Praga komponisto Karel SVOBODA; la muziko intertempe haveblas aparte sur aŭd-laserdisko.

La filmo internacie multajn filmpremiojn gajnis; inter alie la Oran Alcionon (Ĉeĥio). En Ĉeĥio ĝi estis elektita kiel plej bona fabelfilmo de la 20a jarcento.

Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun ne ekzistas E-versio.


Enhavo

La blankĉevalo Nikolaŭs, la hundo Kasper kaj la valoraĵkesteto (pri ĝi la strigulino Rosalie gardas) estas ĉio kio restis por Cindrulino, post la morto de siaj gepatroj. Ŝi nun vivas ĉe la bopatrino, bienulino kaj patrino de Dora, kiu plejeble multe torturas Cindrulinon, taksas ŝin sklavinon.

En vintro reĝo kun reĝino vizitas la bienon, la bopatrino priservilas por atingi inviton al reĝkortega balo. Ŝia plano: Dora konkeru tie la koron de la reĝido.

La servisto Vincek ricevas ordonon veturi al urbo por alporti diversajn aĵojn, speciale la luksajn vestaĵojn. Li demandis ankaŭ al la aliaj servantoj de la bieno kion por ili kunporti; cindrulino respondis per ŝerca »kio survoje venas antaŭ via nazo«. Dumveture falas tri aveloj sur lin, do li tiuj kunportas por cindrulino.

Tiuj nuksoj estas magia: La unua enhavas ĉasvestaĵaron. Portante ĝin cindrulino renkontas la reĝidon, li en arbaro kun du amikoj maldece ĉasas birdojn. Ili opinias ke cindrulino estus »juna ĉasisto«. Ŝi fortigas tiun opinion per pruvo de elstare bonaj arbalest-pafkapabloj. Sed poste ŝi sen adiaŭo malaperas kaŝe.

Alvenis la tago de la granda balo. La bopatrino havas denovan malicaĵon kontraŭ cindrulino: ŝi miksas lentojn kaj maizon, elverŝas tion sur la plankon kaj ordonas ke cindrulino ĉion reapartigu. Sed cindrulino havas bravajn helpantojn, la kolombojn. Rapide ĉio estas finfarita. Cindrulino do havas eblecon uzi la duan magian avelon, el kiu venas belega dancrobo. Ŝi estas la sensacio de la balo; la reĝido, gis nun obstine neanta pri ĉiuj virinoj de la balo, dancas kun cindrulino kaj ekamiĝas al ŝi.

Sed cindrulino dekomence forkaŝis sian vizaĝon per vualo. Ŝi diras al li enigmon por esti rekonata:

La vangoj plene da cindro, sed ne estas kamenpurigisto.
Ĉapelo kun plumoj, arbalesto sur la ŝultro, sed ne estas ĉasisto.
Arĝentteksita robo kaj trenaĵo dum balo, sed ne estas reĝidino.

Kompreneble ŝi indikas pri la ĝisnunaj renkontoj, sed la reĝido ne sukcesas kompreni. Cindrulino denove forkuras; sur la granda ŝtuparo de la kastelo ŝi perdas ŝuon.

La reĝido ekserĉas kaj serĉas kaj serĉas la belan reĝidinon. Finfine li venas ankaŭ al la bieno de la bopatrino. Sed neniu el la tieaj junaj virinoj sukcesas eniĝi en la ŝuon. Finfine unu el la servistoj havas la penson ke ankoraŭ estas unu, la cindrulino. Sed cindrulino malaperis, eĉ ne ŝpuro troveblas. Dume la bopatrino pluklopodas ke la reĝido prenu Dora-n, sensukcese. Tiam la reĝido trovas cindrulinon, kaj la ŝuo tute ĝustas. Okazas geedziĝo, kaj la fianĉina robo por tiu geedziĝo elsaltis el la tria de la magiaj aveloj.

La fino de la filmo montras cindrulinon kaj la reĝidon, kiuj rajdas tra neĝplenaj kampoj al (hejma) kastelo.


Retpaĝoj