Dana Vávrová: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:04, 7 aŭg. 2007

Dana VÁVROVÁ (* 9an de aŭgusto 1967 en Prago, Ĉeĥio) estas ĉeĥa/germana filmaktorino kaj reĝisorino.

Jam en aĝo de 6 jaroj ŝi en siatempa Ĉeĥoslovakio estis ege fama. Ankaŭ internacie ŝi famiĝis, en germanio tuj per sia korpigo de Janina DAVID en la televidfilmaro »Peco de ĉielo« (»Ein Stück Himmel«). Ŝi ricevis diversajn premiojn: Oran Kameraon, Oran Gongon, Adolf-GRIMME-Premion.

1988 ŝi en la filmo »Aŭtuna lakto« (»Herbstmilch«) korpigis la ĉefrolon (kamparanino Anna WIMSCHNEIDER), reĝisoris Joseph VILSMAIER. Komune kun la kunaktoro Werner STOCKER ŝi 1989 ricevis la Bavaran Filmpremion kaj la Germanan Filmpremion.

1986 ŝi geedziĝis kun la preskaŭ 30 jaroj pliaĝan reĝisoron, kameraiston kaj produktiston Joseph VILSMAIER; ili komune havas tri infanojn – Janina VILSMAIER, Theresa VILSMAIER, Josefina VILSMAIER –, ĉiuj aktorinoj.


Filmografio


Pliaj Premiiĝoj

  • Germana aktora premio »CHAPLIN-ŝuo« de la federa asocio de germanaj film- kaj televidreĝisoroj r. a., kiel plej bona nova aktorino, 1989


Retpaĝoj