Germana Nacia Biblioteko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|200px|right|Deutsche Bücherei Leipzig '''Germana Nacia Biblioteko''' ('''Deutsche Nationalbibliothek''', mallongigit...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:41, 8 aŭg. 2007

Deutsche Bücherei Leipzig

Germana Nacia Biblioteko (Deutsche Nationalbibliothek, mallongigita DNB) estis fondita en 1990 dum Germana reunigado per kunigo de Deutsche Bücherei Leipzig (fondita en 1912, poste nacia biblioteko de Orienta Germanio) kaj Deutsche Bibliothek Frankfurt (fondita en 1947, poste nacia biblioteko de Okcidenta Germanio). Komence funkcianta sub la nomo "Die Deutsche Bibliothek", ĝi ricevis sian aktualan nomon en 2006.

Germana Nacia Biblioteko respondecas pri kolektado kaj katalogigo de ĉiuj germanaj kaj germanlingvaj publikaĵoj eldonitaj depost 1913. La kunlaboro kun eldonejoj estas regulita per leĝo de 1935 por Deutsche Bücherei Leipzig, de 1969 por Deutsche Bibliothek Frankfurt kaj de 1990 por la sekva institucio, la Germana Nacia Biblioteko.

Taskoj estas dividitaj inter la bibliotekoj en Leipzig kaj Frankfurt am Main, ĉiu fokusiĝanta al apartaj specialaĵoj. Tria institucio kunlaboranta, la Deutsches Musikarchiv Berlin (fondita en 1970), okupiĝas pri ĉiuj muzik-rilataj arkivaĵoj (kaj presitaj kaj sonregistritaj).

Inventaro

22,2 milionoj da registraĵoj

  • Leipzig: 13,2 milionoj da registraĵoj
  • Frankfurt am Main: 7,8 milionoj da registraĵoj
  • Berlin: 1,2 milionoj da registraĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke d-nb.de - Germana Nacia Biblioteko, interreta katalogo greke theeuropeanlibrary.org - Kombinita aliro al 43 naciaj bibliotekoj en Eŭropo Pri kunlaboro inter DNB kaj Vikipedio, vidu Wikipedia:PND.

En la germana