Piloto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:44, 9 aŭg. 2007

Piloto en sia laborejo

Piloto estas persono, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidi kompleksan veturilon, ekzemple aerveturilon.

Sama funkcio por aliaj veturiloj: dum piloto stiras aviadilontrajnon, kapitano gvidas ŝipon kaj ŝoforo aŭtomobilon.

Taskoj

Stirado de aviadilo: turniĝo dekstren/maldekstren
Stirado de aviadilo: leviĝo/malleviĝo

Komandanta piloto (angle: pilot in command, PIC), aŭ komandanto, estas kiu gvidas aviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kaj vicpiloto (kopiloto).

Taskoj de la piloto(j) estas: la aktiva stirado, la radiokomunikado, la legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la komandanto devas certigi la observadon de la regularo, kaj sekurecon por aviadilo kaj pasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.

En grandaj aviadiloj povas esti pliaj personoj: fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn kaj - historie - radiotelegrafisto kaj navigatoro.

Vidu ankaŭ

  • Flug-aso
  • Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per aparte streĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn. Testfluga pilotado estas rigardata la "kulmino" de aviado.
  • Batalpiloto (aŭ militpiloto) estas piloto de militaviadilo, soldato de aerarmeo.



Eksteraj ligiloj