Uzanto-Diskuto:Lvh: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
Ĝeto
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Linio 235: Linio 235:
Saluton,
Saluton,
vi kreis viki-terminon '''ĝeto''', dankon.
vi kreis viki-terminon '''ĝeto''', dankon.
Mi iom konfuziĝis, ĉar estas multaj similaj esprimoj kaj mi miras, ĉu vere estas iu diferenco inter ''digo, ĝeto, kajo (ŝipado), moleo, piero'' aŭ ĉu ni simple duobligis pro niaj naciaj vortoj.
Mi iom konfuziĝis, ĉar estas multaj similaj esprimoj kaj mi miras, ĉu vere estas iu diferenco inter ''[[digo]], [[ĝeto]], [[kajo (ŝipado)]], [[moleo]], [[piero]]'' aŭ ĉu ni simple duobligis pro niaj naciaj vortoj.


Ĉiukaze, la dua bildo pri ''ĝeto'' laŭ mia kompreno ne estas ''ĝeto (=ondorompaĵo)'' sed ''[[piero]]'', ĉu ne?
Ĉiukaze, la dua bildo pri ''ĝeto'' laŭ mia kompreno ne estas ''ĝeto (=ondorompaĵo)'' sed ''[[piero]]'', ĉu ne?
Amike, [[Vikipediisto:Pawla|Pawla]] 17:15, 9. Aŭg 2007 (UTC)
Amike, [[Vikipediisto:Pawla|Pawla]] 17:15, 9. Aŭg 2007 (UTC)

:Aldoneblas [[varfo]]. ''Sen kontroli en PIV'' mi dirus ke la ĉefa (originala) '''funkcio''' de kajo, piero, kaj varfo estas servi kiel perono por ŝarĝi kaj malŝarĝi ŝipojn kaj boatojn. Ili devas havi ŝnurtenilojn kiaj bolardoj, kaj eble ŝarĝilojn kiaj gruoj. La apuda akvo devas esti sufiĉe profunda por la koncernaj ŝipoj aŭ boatoj. Digo kaj ĝeto ne havas tiun ĉefan funkcion; ilia ĉefa funkcio estas servi kiel muro. La diferenco de funkcio grande influas la formon kaj necesan konsiston de la afero. Digo kaj ĝeto aparte bezonas esti solidaj. Ili ĝenerale pli longas kaj malhavas bolardojn kaj gruojn, ktp. Piero ofte staras sur lignaj kruroj kaj ne povas servi kiel ĝeto; fakte, oni ne volus tion, ĉar la ĝeto devas ŝirmi la pieron kaj ŝipejojn disde la ondegoj.
:'''Situacie''' kuŝantaj laŭlonge de akvobordo, kajo kaj ofte digo havas akvon nur unuflanke; digo protektas malaltan terenon, aŭ malsamaltan akvejon.
:Parto de digo povas servi kiel kajo, kaj nur tiu parto nomiĝus kajo (neĉesinte esti digo).
:Svage mi pensas ke varfo estas piero sufiĉe granda por surhavi konstruaĵojn. "Moleon" mi ne konas.
:Bev, mi scivolas, cu nekontrolinte en PIV, vi havas la saman senton pri la diferencoj?
:Poste mi rigardos en PIV, ĉar mi facie povus havi fuŝan ideon.
:Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 21:23, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Kiel registrite je 21:23, 9 aŭg. 2007

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lvh!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 11:10, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Bone, sed mi tute ne trovis ĝis nun kiel aldoni mesaĝon al via diskuto aŭ kiel sendi mesaĝon al vi. Bonvolu klarigi tion al mi! koran dankon--Bea 12:57, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton! Por respondi mesanĝon nur bezonas enklaki la blua nomo de sendanto en la subskribo kaj vi iros al ties diskutpaĝo. Kara Beatrice, antaŭ kelkaj monatoj estis diskuto en vikipedio pri la formo "esperantistino", mi sentis ke latinidparolantaj ne sentas ĝin malsame al "germanino", sed ĝermanparolantoj forte kontraŭis ĝin. Mi vidas tion ankaŭ rilate al "prezidantino", ĝenerale ĝermanidparolantoj preferas diri "ŝi estis prezidanto". Mi sentas tion problemo pri influo de patrina lingvo, ne ideologia. Vi, kiel germanino loĝanta en francio kaj kiel bona esperantist(in)o, kion vi opinias? Tio estas persona demando kaj vera dubo. Dankon Roberto 10:34, 11. Dec 2005 (UTC)

Beatrice, mi ricevis vian mesaĝon bone. Dankon. Vi nur forgesis ensaluti, kaj via eletronika subskribo ne aperis en ĝi. Vi devas ensaluti, se ne markis aŭtomatan ensalutadon. Estas tre bone havi ina opinio en Vikipedio, ni, oftaj redaktantoj, estas ĉiuj viroj. Roberto 17:35, 13. Dec 2005 (UTC)

Bea, mi respondis al vi - vidu mian diskutopaĝon. Le Hibou 10:52, 16. Dec 2005 (UTC)

Ŝablonoj

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:08, 3. Jan 2006 (UTC)


Saluton bea

Pardonu la tempo entre la vian mesaĝon en mi diskuta paĝo sed mi estis (kaj estas) multe en la francan lingvon. Do, jes mi konas la amiko Alain mi vidos lin en tiun posttagmezon. Neniu problemo por la korekto de miajn erarojn, komo mi ne estas tre bone en esperanto mi akceptas la tute helpo. Kaj pri vian filmeton, se vi volas plu informoj...vi povas kontakti min sin problemo. 8-) Ankaŭ pardonu la tempon por respondi vin. jonathaneo

Saluton Bea, jes mi prenas kursoj de Esperanto kun la KDon Lernu. Mi konas la kursoj de Manjo sed mi por la momento, mi uzas la KDon...Sed ĉu mi iros en la kursoj...Atendi kaj vidi.

mi petas legi glacihomo, sed vi povas nomi ĝin glacihomo (Ötzi) aŭ simila. Narvalo 16:59, 24. Feb 2006 (UTC)

En la teksto devas resti - artikolkomence - la sinonimoj, eblaj aliaj nomoj. Kiel mi skribis, ĝi aperis en Kontakto kiel glaĉerhomo. Narvalo 17:26, 24. Feb 2006 (UTC)


ne, mi ne havas skype aŭ msn. Vi povas eĉ mem movi paĝojn. (sube movu la paxgon) Narvalo 20:38, 4. Mar 2006 (UTC)

Dankegon, mi tute ne atentis pri "movu"... --Bea 20:42, 4. Mar 2006 (UTC)


bonvolu laŭeble aldioni alilingvajn versiojn per ekz. [de:Volkwagen AG] kiel ekz. ĉe lakto.


Entento estas PIV-a vorto, bv. kontroli. Narvalo 14:48, 11. Jul 2006 (UTC)
Dankon pro la atentigo, mi rigardos ĉi-vespere. Bea 14:56, 11. Jul 2006 (UTC)


Se vi analizas aliajn lingvojn, ĉiu uzas - krom la slovena- iun formon de entente. Entento havas pli mallarĝan signifon ol akrodo, interkonsento kaj historie estas alligita al grupo de landoj. Narvalo 15:04, 11. Jul 2006 (UTC)


Triopa ŝajnas ankaŭ por mi pli ĝusta ol triobla. Revizado, ampleksigo necesas. Narvalo 08:19, 12. Jul 2006 (UTC)

Estimata ! vi eventuale povas anstataŭi la ŝablonon {{BabelLando}} per {{BabelDevenLoĝLoko}} kiun mi ĵus kreis kaj kiu ebligas al vi precizigi kaj devenlokon kaj nunan loĝlokon. Arno Lagrange  12:52, 18. Jul 2006 (UTC)

Dankon al vi, Arno! Bea 13:41, 18. Jul 2006 (UTC)


Talanto aŭ obolo

Kial vi pensas, ke obolo estas pli preciza vorto ol talanto? Mi tradukis la tekston el la ĉeĥa (origina lingvo, en kiu mi la artikolon skribis) kaj en ĉiuj vortaroj estas menciita talantotalento kiel traduko de la ĉeĥa vorto hřivna. Obolo estas tute alia mezuro, certe ne samsignifa kun talanto (laŭ la artikolo Obolo estas tiu ĉi pezo 1/3600 de talanto). Dek oboloj estas vere tro malalta prezo por vilaĝestrejo.--PAD 17:52, 5. Sep 2006 (UTC)

Saluton PAD, mi legis la germanan tekston, kaj en ĝi "Scherflein" signifas vere malaltvaloran moneron. Kaj ŝajnis al mi ke la teksto ĝuste signifis ke temas pri malalta monsumo. Sed se vi ja trovis tiun esprimon en la origina lingvo, kaj se vi certas, ke temas pri alta valoro, tiam mi pardonpetas pro la ŝanĝo, bonvolu restarigi talanton. Amike, Bea 20:15, 5. Sep 2006 (UTC)
PS: Ĉu vi konsentas pri la ŝanĝo de "monaĥeja galerio" al "klostro"?

Saluton. Verdire, mi ne tute certas, sed la ĉeĥa termino estas ĝusta kaj mi pensas, ke estus nenormale vendi domon por kelkaj malaltvaloraj moneroj. Kiel traduko de la ĉeĥa hřivna en la germanan staras en miaj vortaroj tri variantoj: "Scherflein", "Pfund" kaj "Talent". Vi estas germanino, tial petas vin pri konsilo: kiu el tiuj ĉi terminoj estas la plej ĝusta germane (mi korektigos la vorton en la germana Vikipedio)? Al "klostro", mi konsentas. Unuafoje mi pensis, ke la vorto "klostro" samas kun "monaĥejo" (kiel germane), sed ReVo konvinkis min, ke ĝi ĝustas por tiu arĥitektura elemento. Nur mi nun hezitas, ĉu lasi en la teksto du nomojn de la sama aĵo (klostro paralele kun monaĥeja galerio), aŭ anstataŭi ĉiujn per "klostro". (Vi povus kontroli ankaŭ uzadon de la difina artikolo en la teksto, ni slavoj iom malbone sentas, kie ĝin uzi). --PAD 21:02, 5. Sep 2006 (UTC)

Verdire, malfacila afero... Scherflein = obolo (1/36000 talanto); Pfund = pundo (20 ŝilingoj aŭ 240 pfenigoj); Talent = talanto (36000 oboloj). Laŭ mi la vortaro ne estas sufiĉe detale, ĝi indikas nur ke temas pri monunuo, kaj ankaŭ monunuoj estis diverse uzitaj kaj ne havis la samajn valorojn en ĉiuj regionoj kaj epokoj. Do, se ne eblas scii ĉu la vilaĝestrejo vendiĝis kontraŭ malgranda, granda aŭ grandega sumo, ne eblos elekti inter ili. Ĉu ne ekzistas iu fakulo pri malnovaj moneroj en Ĉeĥio kiu povus helpi? aŭ eble iu Esperanta-fakorganizo?
Pri klostro, mi forprenus entute monaĥeja galerio; mi korektis la artikolon pri klostro, do nun estas sufiĉe klara ene de Vikipedio.
Mi tralegos denove kaj rigardos la difinan artikolon, sed pri ĝia uzo ofte opinioj malsamas...
Bea 21:35, 5. Sep 2006 (UTC)

Jes, traduki malnovajn masunuojn vere malfacilas, ĉiu lando, eĉ ĉiu regiono, havis proprajn. Mi trovis, ke "hřivna" estas 0,253 kg, "Pfund" 0,5 kg (tamen hodiaŭ, ĉu ankaŭ tiam?), "roma talento" 40,8 kg, "Mark" 0,281 kg. Mi ne scias, ĉu la "Mark" estis uzata en la 13-a jc., sed estas la plej simila al "hřivna", do mi pensas ke oni povus doni la vorton en la germanan tekston. Sed esperante? Talento estas vere multoble pli granda kaj miaopinie EO ne havas multajn terminojn por malnovaj masunuoj. En mia vortaro staras "marko" kiel traduko de estinta germana mono, mi verŝajne do anstataŭos talenton per marko.--PAD 09:53, 6. Sep 2006 (UTC)


Nu, oni devas tamen atenti ke monunuo ofte evoluis el pezunuo, sed ke tamen necesas scii ĉu temas pri pezo de arĝento, oro, kupro, ... Kiam mi serĉis en la reto pri hřivna, mi trovis tiun retpaĝon http://www.websters-online-dictionary.org/translation/h%25C5%2599ivna kiu proponas tradukon al la angla kun la signifo de malgranda valoro. Pri Mark en la germana vikipedio unuaj rimarkoj temas pri 1550, la esperanta vikipedio estas malpli klariga Marko (monunuo), sed tiun artikolon vi eble jam vidis. Mi rigardos en la UEA-jarlibro, ĉu ekzistas iu asocio kiu povos helpi. Bea 10:08, 6. Sep 2006 (UTC)

Saluton Bea! Vi pravas. Dankon. 16:49, 14. Sep. 2006. (UTC) Dénes

La koloro de la portalo

Saluton Bea, mi ŝanĝis la koloron de la portalo pri Dua mondmilito. Ĉu ĝi estas nun pli legebla? Unue mi elektis tian brunan koloron laŭ uniformoj, sed mi ne estis certa, ĉu ĝi estas tute ĝusta (tiu koloro). Sed miaopinie, pli plaĉis al mi la devena koloro, almenaŭ mi povis legi ĝin bone, alie mi ne donus ĝin tien. Salutas --Petr Tomasovsky 13:57, 18. Sep 2006 (UTC)

Saluton Petr, jes, nun la teksto estas multe pli legebla, kaj la kelkaj ruĝaj ligiloj eble baldaŭ ne plu estos ruĝaj... En kelkaj lokoj aperas ankoraŭ pli malhela fono, sed eble tion vi jam vidis kaj korektos. Amike, -- Bea 16:45, 18. Sep 2006 (UTC)

Bea, mi vidas neniajn malhelajn fonojn. Ĉe mi ĉio estas ĉie same hele bruna. Ĉu vi povus skribi al mi, kie vi vidas tion? --Petr Tomasovsky 17:00, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por via mesaĝo. Estas por mi mirinde, ke vi vidas la portalon tiel strange. Vi povas kredi al mi, ke se mi vidus la kolorojn iel strange, mi jam antaŭ longe korektus ilin kaj ne lasus ilin tiel, kiel vi priskribas ilin. Mi fakte ne scias, kion mi faru kun la koloroj aŭ kun io alia. Bonvolu informi min, se la koloroj ŝanĝiĝos ĉe via komputilo. Mi vidas la kolorojn ĉie kun la sama koloro, nenie estas helaj kaj malhelaj linioj. --Petr Tomasovsky 18:01, 18. Sep 2006 (UTC)
Ĉu ĉe aliaj portaloj vi havas la samajn problemojn kun la koloroj? --Petr Tomasovsky 18:03, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por la alŝuto de via dosiero pri la portalo. Mi rigardis ĝin kaj mi ne vidas ĝin tiel. Mi vidas ĉiujn liniojn en la sekcioj hele brunaj tiel, kiel estas kolorigitaj en via dosiero nur tiuj du linioj. Nenie estas en la teksto ruĝa koloro. Vere stranga. --Petr Tomasovsky 18:42, 18. Sep 2006 (UTC)
Petr, mi nun provis en IE kaj la paĝo bonas aperas, do ŝajne estas iu problemo de Fajrovulpo. Ĉu vi scias kiel eblas forviŝi la dosieron? Dankeme pro via atento, -- Bea 18:49, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, mi ĝojas, ke vi vidas la portalon bone. Se vi deziras forigi la dosieron alŝutita de vi pri la portalo, sufiĉas alskribi tien ŝablonon {{forigu}} kaj eventuale kaŭzon por la forigo, sed forigi ĝin - tion ne plu povas fari mi. Tion povas kaj devas fari iu el la administrantoj. Salutas --Petr Tomasovsky 18:57, 18. Sep 2006 (UTC)

Bonvolu ne aldoni "supran navigado-linion" en artikoloj

Lvh, bonvolu ne aldoni "suprajn navigado-liniojn" en artikoloj. (Ekzemplo: Geografio > Eŭropo > Francio > Plélan-le-Petit < Urboj | Francaj departementoj) Anstataŭ uzu kategoriojn aŭ inkluzivu tian informon en la korpo de la artikolo. Eble, ni povas modifiki la {{urbokadro}} por montri tian informon. Dankon! -- Yekrats 13:37, 20. Sep 2006 (UTC)

Kara Béa,

Dankon pro la artikolo pri Henriko la 2-a : mi bezonis ĝin por redakti la artikolon pri Filipo la 2-a. Se vi volas krei aliajn artikolojn rilate al anglaj reĝoj, bonvolu unue tralegi Listo de britaj reĝoj, kie jam troviĝas la esperantigitaj nomoj de la monarkoj (t.e ekzemple "Henriko la 2-a" kaj ne "Henri la 2-a"). Ĉar la ligo "Henriko la 2-a" estis ankoraŭ ruĝa, mi denkis ke la artikolo ne ekzistis kaj do kreis ĝin denove !

Amike,

Thomas Guibal 08:21, 25. Sep 2006 (UTC)

Kalifejo

Saluton Bea! Laŭ PIV kalifejo estas lando regata de kalifo. Kalifujo ne ekzistas (en PIV). Mi movis vian artikolon ne laŭ persona plaĉo, se mi agus tiel, mi eĉ ankaŭ preferus kalifujo-n. Amike--Diddi 17:41, 5. Okt 2006 (UTC)

Saluton Bea, pri kalifujo en signifo lando (aŭ teritorio) regata de kalifo vi pravis. PIV ne povas enhavi vortojn kun ĉiuj sufiksoj, prefiksoj ks. Salutas --Petr Tomasovsky 17:48, 5. Okt 2006 (UTC)

Kalifejo/-ujo

Pardonon Bea, mi fakte agis nur laŭ mia PIV (eldono 2002) kaj tie oni indikas kalifejo. Interese, ke ili intertempe mem rimarkis, ke kalifujo estas pli trafa!

Cetere mi tre ŝatas vian valoran laboron por Vikipedio! Amike--Diddi 07:42, 8. Okt 2006 (UTC)


Dankon Bea, por la korekto de ruĝaj ligiloj, kiujn mi ne trovis en eo vikipedio (precipe de personaj nomoj) en Historio de kristanismo. --Petr Tomasovsky 09:39, 24. Okt 2006 (UTC)


Saluton Bea, mi finis la redaktadon de la urboj kaj vilaĝoj de Transilvanio. En la jenaj distriktoj ili ne estas konservitaj en la alfabetorda paĝo: Distrikto Alba, Distrikto Braşov, Distrikto Caraş-Severin, Distrikto Covasna, Distrikto Hunedoara, Distrikto Maramureş, Distrikto Sălaj kaj Distrikto Satu Mare. Bonvolu fari tion, se vi volas. Dankon Vikipediisto:Zetey 11:10, 24. Okt. 2006(UTC)

Ne ne ne

Sal, Beatrix. Mi legis vian mesaĝon sur mian paĝon, sed mi ne estas de vian opinion.Do, mi kredas post la legado de la aliaj paĝoj sur la anglan, francan, germanan artikolojn kaj ĝi estas en du artikoloj. Mi pensas ke fari du artikoloj estas pli bone por la popola legado ke legos la paĝon (vikipediistoj aŭ ne). Do, sciu ke se vi faros unu artikolo, mi refaros du.--Jonathaneo 17:21, 3. Nov 2006 (UTC)

Kara Baba, jes, ne ekzistas artikolojn en la aliaj vikipedioj, sed ĉu estas pli bone? Ĉu estas kialo? laŭ mi, la plej bona maniero legi artikolon kaj la plej agrabla estas havi plurajn ligilojn sur la reto aŭ vikipedio. Nature, se ve ne ŝatas mian manieron, "Kiom da homo, tiom da gusta". Sed sciu ke kiam mi skribas artikioln, mi ne ŝatas ke tiun artikolon fariĝos redirekto. --Jonathaneo 17:46, 4. Nov 2006 (UTC)

Pri vian ĉampinon. Pardonu la prentezo, sed kiam hieraŭ oni mlafermis la ĉampanio en la malma hejma babilabo ĉe Manjo, la botelo eksplodis al niajn visaĝojn sed oni povis trinki kelkajn glasojn.Amike --Jonathaneo 13:45, 8. Nov 2006 (UTC)

Bild Kreuzberg

Hallo Lvh, Du hast im Artikel Kreuzberg ein Bild von mir eingebunden, was mich auf der einen Seite freut. Auf der anderen Seite bitte ich Dich, die Urheberschaft nachzutragen, weil auch innerhalb der Wikipedias die Herkunfstangabe zu den höchsten Gütern zählt. Gruß und Danke de:Lienhard Schulz 18:20, 7. Nov 2006 (UTC)

Vielen Dank, dass Du mich darauf aufmerksam gemacht hast. Ich hoffe, ich habe es jetzt richtig gemacht, sonst gib mir doch bitte noch mal kurz bescheid. Amike, Bea 08:37, 8. Nov 2006 (UTC)

Der Schatz im Silbersee

Saluton Bea, memkompreneble, ke jes. Mi ne verkontrolis la vorton en PIV kaj uzi vorton produktanto ŝajnis al mi ne tro ĝusta. Tial mi uzis producento, sed nun mi vidas, ke ankaŭ ĝi ne estas tro ĝusta. Se vi havos iomete da tempo, vi ŝparus al mi laboron, ĉar mi redaktas nun portalon pri homoj. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:41, 9. Nov 2006 (UTC)

Se vi trovos ankoraŭ pluan iometon da tempo, ĉu vi estus tiel afabla kaj korektus la vorton en ceteraj paĝoj pri Winnetou kaj Old Shatterhand? Ankoraŭ milfojan dankon. Amike --Petr Tomasovsky 16:48, 9. Nov 2006 (UTC)

Komunumoj de Francio

Kara Béa,

Gratulon pro via rapida laboro pri Henri Grouès. Mi nur volas atentigi vin pri la enkategoriigo de la komunumoj de Francio : se vi kreas novan artikolon, bonvolu elekti la kategorion "Komunumoj de iudepartemento". Vi povas kompreneble aldoni la kategorion "Urboj de Francio", sed nur se la urbo estas sufiĉe grava (t.e se ĝi estas trovebla en tiu ĉi listo).

Amike, Thomas Guibal 17:38, 26. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro via atentigo, Thomas. Eble vi eĉ jam diris tion al mi, sed kiam mi dum kelka tempo ne laboras pri ia afero, mi ne plu memoras. Mi provos ne forgesi venontan fojon. Amike, -Bea 18:33, 26. Jan 2007 (UTC)

Henri Grouès

Saluton Bea, mian respondon pri la forpreno de la kategorioj el la alidirekatanta paĝo vi trovos en Diskuto:Henri Grouès. --Petr Tomasovsky 18:05, 30. Jan 2007 (UTC)

Manĝobastonetoj

Saluton Bea, mi legis la nunan diskutpaĝon pri manĝobastonetoj. PIV 2005 indikas nomojn Manĝobastonetohaŝio. La vorto haŝio eble devenas el la japana, tion mi ne scias. Rilate al mi, mi uzus la unuan vorton, do manĝobastoneto (bastonetoj por manĝi), simile kiel "libroŝranko" (ŝranko ne estas el libroj, sed por libroj) aŭ "paperkorbo" (korbo ne estas el papero, sed por forĵetitaĵoj el papero - ekz.: en kancelario), sed nun mi eksciis, ke necesas koni ankaŭ la alian vorton, do haŝion. Mi do konsentas kun via propono en la diskutpaĝo de manĝobastonetoj. --Petr Tomasovsky 07:41, 11. Feb 2007 (UTC)

Saluton Petr, mi jam aŭdis pri haŝioj, sed eble nur unufojon. Tamen, laŭ Bab, tiu vorto estas vaste uzata en Azio. Kvankam miaj serĉoj en google, ne konvinkis min, mi ne kontraŭis la nomŝanĝon de la artikolo. Kiam mi iros Japanion, mi scios eble pli pri la afero... Amike, Bea 19:04, 11. Feb 2007 (UTC)

Korekteto

Saluton Bea, mi vidis ke en la artikolo pri Leonardo da Vinci vi ŝanĝis la vorton triafoje al triafojon. Eblaj estas triafoje = trian fojon, sed miascie lingve ne ebla estas triafojon. Amike, --Lotic 20:40, 6. Mar 2007 (UTC)

Saluton denove, Bea! Jen mi provas respondi al via demando laŭ mia kompreno: La “e”-finaĵo kompreneble ne nepre indikas kutiman aferon (ekzemple unufoje (einmal) = unu fojon; kaj unuafoje (zum ersten Mal) = (la) unuan fojon; aŭ foje = fojfoje = en kelkaj, sporadaj okazoj). La “on”-finaĵo ankaŭ ne nepre indikas unufojan okazon (ekzemple: "Ili ŝatis tiun kutimon.""Por parkerigado oni plej ofte uzas ripetadon."). Ĉe “triafojon” temas pri A-vorto (adjektivo) kaj O-vorto (substantivo), t.e. tiaj vortoj normale devas finaĵe kongrui kaj ne esti skribitaj kunmetite: (la) trian fojon (ein drittes Mal bzw. das dritte Mal, zum dritten Mal). (Do ankaŭ "je triafojo" devus esti "je tria fojo".) Komparu tamen ankoraŭ en la PMEG: [1] (37.3. Precizigaj antaŭelementoj ---> Eca radiko kiel antaŭelemento). Oni povas trovi la formojn unufoje, unuafoje (zum ersten Mal), unuafoja ktp. en la PIV (eldono 2002, p.349) kaj en la Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Krause (eldono 1999, p.218). Amike, --Lotic 00:24, 8. Mar 2007 (UTC)
Mi havas nenian specialan preferon por iu ajn el ambaŭ formoj. Salutojn! --Lotic 00:12, 9. Mar 2007 (UTC)

Mannerheim

Saluton Bea, la komenco de la paĝo pri marŝalo Mannerheim estas korektita. --Petr Tomasovsky 11:48, 9. Mar 2007 (UTC) Ŝablono:NovajMesaĝoj Bea, memkompreneble, trankvile korektu aŭ ŝanĝu, plibonigu, aldonu informojn... Amikaj salutoj de --Petr Tomasovsky 14:01, 9. Mar 2007 (UTC)

Ankoraŭ unu afero estas en la paĝo. Kiam oni parolas pri Ruĝa gvardio kaj Blanka gvardio. Poste oni parolas pri ili nur kiel pri ruĝajblankaj. Mi ne volis uzi "ruĝuloj" kaj "blankuloj", ĉar tiuj esprimoj havas iom alian signifon, kvankam tiuj vortoj eble estus pli bonaj anstataŭ nur "ruĝaj" aŭ "blankaj". Se vi trovos solvon aŭ se vi opinias, ke sufiĉas nur tiel skribi pri anoj de Ruĝaj aŭ Blankaj gvardioj, lasu la vortojn tiel. Dankas --Petr Tomasovsky 14:08, 9. Mar 2007 (UTC)

Nun mi venis al ideo - kiel plaĉus al vi esprimoj ruĝgvardianoj kaj blankgvardianoj? Se vi deziras, bv ŝanĝi. Dankas --Petr Tomasovsky 14:26, 9. Mar 2007 (UTC)

Pilgrimejo

Dankon pro la korektoj sur la lastaj ŝanĵoj en la paĝo pri la prilgrimado. La problemo estas ke mi tradukis tiun el la angla kaj ili ne metis fontojn pri tiun...--Jonathaneo 09:25, 22. Mar 2007 (UTC)

Nedankinde, la afero interesas min! Havu bonan tagon, Bea 09:27, 22. Mar 2007 (UTC)

Tutmonda ŝablono

Saluton, Bea. Teorie tio certe eblus, sed dume ne estas efektivigita. Pro tio ĉiuj bildoj en vikipedio, eĉ tiuj, kiujn oni ja aŭtomate povus generi, estas mane faritaj kaj alŝutitaj. Mi povas fari ŝablonon "Geografia loko" (ekzemple), simile al la ŝablonoj por diversaj komunumoj, kiujn ni havas en Vikipedio. Ĉu tio helpus? Alaŭdo ۩ 09:25, 28. Mar 2007 (UTC)

Kara Bea, ĉefe eblas elekti landon el la certa listo (ekzemple vi povas vidi jenan ŝablonon Ŝablono:LokoDeFlago), kaj oni povas elekti ĉu blazonojn, ĉu flagojn, ĉu landokartojn -- tute ne gravas, sed la listo devas esti preta (simile al tiu listo Kategorio:Flagoj_de_ŝtatoj). Aldoni kruceton kun koordonatoj kaj nomon, laŭ miaj scioj (sed mi ne havas sperton pri tio!!) ankaŭ estas ebla, ekzemple vi povas vidi aldonon de punktoj al la mapo laŭ koordinatoj sur tiu paĝo Vikipedio:Kartografio_de_la_vikipediistoj. La titolo devas ja ankaŭ esti senproblema. Do, kion ni momente bezonas, estas tiu aro da mapoj, krome, mi ne certas, se oni ja devas iel rekalkuli koordinatojn (eble oni devas kromindiki koordinatojn por bildoj, ĉar ĉiu bildo ja devas havi iujn referencojn). Sed certe Maksim estas multe pli sperta pri tio -- eble ni demandu lin? Amike, Alaŭdo ۩ 10:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Bone, mi faros. Alaŭdo ۩ 12:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Estas ĉi tia ŝablono ŝablono:situo sur mapo. Por la ŝablono bezonatas subŝablonoj por apartaj landoj kaj regionoj, kelkaj jam estas (pri Germanio, Svislando kaj Bosnio), la aliajn necesas krei. Maksim 18:05, 30. Mar 2007 (UTC)

Datoŝablono

Estimata Bea, Reage al via peto en la Diskutejo, mi ĵus faris la ŝablonon: {{dato-jan}} kiu uziĝu ĉi tiel: {{dato-jan|15|1859}} kaj la rezulto estas Ŝablono:Dato-jan en du ligoj. Ĝi utilas nur por januaro. Se ĝi plaĉos, mi faros ankaŭ aliajn ŝablonojn por la aliaj monatoj. Amike, O'RyanW ( ) 17:18, 19. Apr 2007 (UTC)

Saluton Bea, Via propono certe estus la plej eleganta. Bedaŭrinde mi ne sukcesas trovi elegantan manieron plenumi ĝin. La solvoj de la du problemetoj sin similus, sed en html mi estas komencanto, kaj la verŝajne koncernajn html-ajn komandojn kiujn mi trovas serĉinte per Google tutsimple estas ignorataj, ĉu de la vikio, ĉu de Firefox.
Mi faris unu plusendilon 08-a de januaro por la 8-a de januaro, kies funkciadon vi nun povas vidi ĉe de Grekio. Ĝenerala tia solvo postulos la kreadon de entute ĉ. 112 (30*9+6) plusendajn paĝojn.
Alternative, mi ankaŭ faros ŝablonon kiu uzanto-perspekive estus via {{dato-tab|1492|12|31}} Tia ŝablono postulos ĉ. 365 helpajn plusendilojn. Mi ankaŭ faros specimenan tiucelan plusendilon. (Farita! Bv. vidi ĉe ĉelo de Kanado)
Estu laŭ via prefero. Sed mi lasos al vi la faradon de la plusendilaj paĝoj. :-) O'RyanW ( ) 00:46, 21. Apr 2007 (UTC)
Dankegon! Mi ne jam antaŭe renkontis la komandon #if. Ĝi ŝajnis esti vikikodaĵo (troviĝante inter kirlaj krampoj). Mi studos ĝin. (Mi tuj trovis ekzemplojn studeblajn.) Ĉu eble vi konas paĝon kiu listas en vikipedio uzeblajn komandojn kia #if? Kutime "if" en komputilaj lingvoj forkas dudirekte (unu por jes, alia por ne); ni bezonas forki 12-direkte, kaj 9-direkte. Tiajn forkoj oni ĝenerale povas konstui el 2-direktaj "if'-oj, sed tio en la plenumado estas iomete komplika kaj ne eleganta. Preferindas multdirekta forkilo. (Kiu scias? Eble nia #if ja estas multdirekta forkilo. Mi studos.) Konsentite, ke fari 365 plusendilojn ankaŭ estus tre malelegante! Tian metodon programistoj fojfoje nomas la metodo de bruta forto. :-)
Bill O'Ryan 23:38, 21. Apr 2007 (UTC)
Ho! Mi pensas ke mi trovis ĝin ĉe en:m:ParserFunctions#.23switch: Bill O'Ryan 23:53, 21. Apr 2007 (UTC)
Sukceso!!! Verŝajne ŝablono dato-tab nun funkcas por ĉuij validaj datoj. Bill O'Ryan 00:57, 22. Apr 2007 (UTC)
Tute nedankinde! Tamen estas mi kiu dankas vin, ĉar vi stimulis min trovi kaj ekzerci la komandon #switch . Jam de preskaŭ 18 jaroj mi ne programis. Estis plezura tasko. Amike, Bill O'Ryan 07:43, 24. Apr 2007 (UTC)
Jes. Pli bela kaj facile legebla! Dankon! Mi verku klarigon sur la ŝablona paĝo pri tio kiel ĝi uziĝu. Eble ĝi utilos ankaŭ aliartikole.
Mi ankaŭ rigardis la paĝon pri la Antarkta Traktato en la angla. Kaj mi tute ne komprenas kion ili faris por funkciigi sian "1859-12-15"! Eble tio estas unu el la misteroj kiujn la homo ne komprenu! :-) Bill O'Ryan 21:06, 24. Apr 2007 (UTC)

broŝureto pri vikipedio

Saluton, mi ĵuste deziras scii pri la broŝureton (kiu mi vidis ĉe manjo) pri la "vikipediistajn uzojn" kiel vi aĉetis ĝin? Kaj se la mono iras por Vikipedio aŭ persona uzo? Dank' --Jonathaneo 15:50, 24. Apr 2007 (UTC)

Biblioteko de Aleksandrio

Mi ĵus rimarkis ke vi rekomencas ĉe ĉi artikolo. Do mi ĉesos ĝi morgaŭ (jam estis ĉesanta). Mi esperas ke miaj aldonoj plaĉas. Bv. ne heziti fari malfarojn. Amike, Bill O'Ryan 07:43, 26. Apr 2007 (UTC)

Traduko de la esprimoj en la dosiero

Saluton Bea, mi tradukis almenaŭ en la dosiero Randoj de tektonaj platoj la esprimojn uzitaj tie. Salutas --Petr Tomasovsky 10:14, 26. Apr 2007 (UTC)

Vorto "temporaba"

En la artikolo censo, sekcio "organizado", en la malavantaĝoj, mi ne komprenis la vorton "temporaba" kaj serĉis ion pri la sufikso "AB"

"Fiksa instalaĵo". Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki -> *trinkabo* = "trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo", ellasi -> *ellasabo* "neceseja seĝo". (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = "lavpelvo fiksita al muro".) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ lavabo sufiĉas ofte lavujo.) (laŭ Plena manlibro esperanto gramatiko)

Mi pensas ke ĉi kaze estas malbone uzita sed mi ne certas, ĉar mi ne certas kion lvh volas diri. Ĉu estas korekta "temporaba"? --¨Liberascio¨ * 09:09, 26. Maj 2007 (UTC)

mi kopiis ĉi tiun tekston en la diskuta paĝo de la artikolo ——sensubskriba aldono de Liberascio
Kaj mi responis tie (en la diskuta paĝo de la artikolo). Bill O'Ryan 15:43, 26. Maj 2007 (UTC)

Dankon Bea. Mi jam legis la klarigo. Ĝi sentigis stultetan min kiam mi vidis ĝin :). --¨Liberascio¨ * 08:05, 30. Maj 2007 (UTC)

Artikolo Eugène Atget

Dankon pro via korektado, Béatrice. Mi trovis ke vi uzis en tiu artikolo kodon, kiu malaperigas parton de la teksto. Ĉu intence ?--Kristof 13:04, 29. Maj 2007 (UTC)

Eble oni tamen iel indiku, ke estas tradukenda parto ? Mi agnoskas ke angllingva teksto makulas la artikolon, sed kiu tradukos ĝin se neniu povas vidi ĝin ? Antaŭ kelkaj monatoj mi petis tiun servon al Nick, sed li ŝajne ankoraŭ ne havis tempon (aŭ emon).--Kristof 15:04, 29. Maj 2007 (UTC)

Bilbiografio

Dankon por eki bibliografion. :-) Fernando Maia Jr. 18:47, 6. Jul 2007 (UTC)

Ĝeto

Saluton, vi kreis viki-terminon ĝeto, dankon. Mi iom konfuziĝis, ĉar estas multaj similaj esprimoj kaj mi miras, ĉu vere estas iu diferenco inter digo, ĝeto, kajo (ŝipado), moleo, piero aŭ ĉu ni simple duobligis pro niaj naciaj vortoj.

Ĉiukaze, la dua bildo pri ĝeto laŭ mia kompreno ne estas ĝeto (=ondorompaĵo) sed piero, ĉu ne? Amike, Pawla 17:15, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Aldoneblas varfo. Sen kontroli en PIV mi dirus ke la ĉefa (originala) funkcio de kajo, piero, kaj varfo estas servi kiel perono por ŝarĝi kaj malŝarĝi ŝipojn kaj boatojn. Ili devas havi ŝnurtenilojn kiaj bolardoj, kaj eble ŝarĝilojn kiaj gruoj. La apuda akvo devas esti sufiĉe profunda por la koncernaj ŝipoj aŭ boatoj. Digo kaj ĝeto ne havas tiun ĉefan funkcion; ilia ĉefa funkcio estas servi kiel muro. La diferenco de funkcio grande influas la formon kaj necesan konsiston de la afero. Digo kaj ĝeto aparte bezonas esti solidaj. Ili ĝenerale pli longas kaj malhavas bolardojn kaj gruojn, ktp. Piero ofte staras sur lignaj kruroj kaj ne povas servi kiel ĝeto; fakte, oni ne volus tion, ĉar la ĝeto devas ŝirmi la pieron kaj ŝipejojn disde la ondegoj.
Situacie kuŝantaj laŭlonge de akvobordo, kajo kaj ofte digo havas akvon nur unuflanke; digo protektas malaltan terenon, aŭ malsamaltan akvejon.
Parto de digo povas servi kiel kajo, kaj nur tiu parto nomiĝus kajo (neĉesinte esti digo).
Svage mi pensas ke varfo estas piero sufiĉe granda por surhavi konstruaĵojn. "Moleon" mi ne konas.
Bev, mi scivolas, cu nekontrolinte en PIV, vi havas la saman senton pri la diferencoj?
Poste mi rigardos en PIV, ĉar mi facie povus havi fuŝan ideon.
Afable, Bill O'Ryan 21:23, 9. Aŭg 2007 (UTC)