Kombajno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Kombajn
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bat-smg:Kuombains
Linio 68: Linio 68:
[[Kategorio:Agrikulturo]]
[[Kategorio:Agrikulturo]]


[[bat-smg:Kuombains]]
[[cs:Sklízecí mlátička]]
[[cs:Sklízecí mlátička]]
[[da:Mejetærsker]]
[[da:Mejetærsker]]

Kiel registrite je 20:32, 12 aŭg. 2007

Claas-kombajno rikoltas

Kombajno aŭ (gren)rikolta dreŝmaŝino estas kombinita agrikultura maŝino, kiu aŭtomate kaj sinsekve rikoltas, draŝas kaj purigas la grenon kaj aliajn grajnogravajn plantojn (ekz. sunfloro).

Oni povas nomi eĉ terpoma, sukerbeta ktp. kombajno, rikolta maŝino tiujn maŝinojn kiuj kolektas ne la grajnajn produktojn de la plantoj.

Oni prezentis la unuan ĉevaltirita antaŭulon en 1836, en la usona federacia ŝtato Michigan. La unuaj traktor-tiritaj kombajnoj aperis en la 1930-aj jaroj, sed ili fakte disvastiĝis ekde fino de la 1940-aj jaroj kiel memmovaj kombajnoj. Tiuj kombajnoj povis jam rikolti en larĝo de 2,5–5,5 m. Oni komence planis, evoluigis la kombajnon por rikolti la tritikon, sed pli ĝi estis akomodita eĉ al ĉiu greno.

Partoj de kombajno

Sekco de kombajno
Sekco de kombajno
Sekco
1 Haspelo 11 Supra kribrilo
2 Tranĉ-meĥanismo 12 Suba kribrilo
3 Spik-entirilo 13 Retransporta ŝraŭbo
4 Spik-movilo 14 Retransportejo
5 Ŝton-kaptujo 15 Grajnotransporta ŝraŭbo
6 Draŝ-tamburo 16 Grenkolektujo
7 Draŝ-korbo 17 Pajlo-elĵetilo
8 Pajlo-skuilo 18 Stirkabino
9 Antaŭprepara tabulo 19 Motoro
10 Blovilo


Laŭ Esperanta Bildvortaro

  • kulm-apartigilo, tig-apartigilo
  • almet-haspelo
  • almetilo
  • tranĉ-mekanismo kaj spiklevilo (infloresko-levilo)
  • spik-entirilo
  • stir-mekanismo
  • spik-movilo
  • motoro
  • draŝ-tamburo
  • draŝ-trabeto
  • draŝ-korbo
  • korb-krado
  • pajlo-movilo
  • pajlo-skuilo
  • gren-barilo
  • transport-tabulo (movas grenerojn retroen)
  • pajleret-kribrilo
  • grener-kolektilo
  • suĉ-rostro (unua purigo)
  • transport-ŝraŭbo al la sen-aristigilo (dua purigo)
  • transport-ŝraŭbo por repreno de spikoj
  • pajlo-elĵetilo
  • pajlo-premilo
  • stirebla radakso
  • transmisiilo

La grajnoj estas kolektitaj grenkolektujo. La pajlo elfalas disŝute aŭ kiel pajlopremaĵo en cilindro- aŭ kvadroformo.

Oni adaptis la kombajnojn por rikolti rizon (raŭpa kombajno aŭ kun larĝaj pneŭoj) aŭ sur dekliva surfaco (per hidraŭlika sistemo).