Ludwig Erhard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Ludovicus Erhard
Linio 53: Linio 53:
[[ja:ルートヴィヒ・エアハルト]]
[[ja:ルートヴィヒ・エアハルト]]
[[ka:ლუდვიგ ერჰარდი]]
[[ka:ლუდვიგ ერჰარდი]]
[[la:Ludovicus Erhard]]
[[nds:Ludwig Erhard]]
[[nds:Ludwig Erhard]]
[[nl:Ludwig Erhard]]
[[nl:Ludwig Erhard]]

Kiel registrite je 13:14, 21 aŭg. 2007

Dosiero:LErhard.jpg

Ludwig ERHARD (naskiĝis la 4-an de februaro, 1897, mortis la 5-an de majo, 1977) estis la dua kanceliero (ĉefministro) en la historio de Federacia Respubliko Germanio.

Naskita en Fürth (Frankonio), Erhard unue lernis la komercan fakon, sed poste studis kaj longan tempon kunestris privatan instituton pri esplorado de merkatoj.

Dum la dua mondmilito, en 1944, li verkis memorandon pri siaj ideoj por la rekonstruo de Germanio post la milito. La papero, kiun Erhard proprainiciate verkis kaj iom facilanime disdonis, povis kosti la vivon de la aŭtoro kaj ĉiuj posedanto de kopio, ĉar ĝi estis punebla kiel "defetismo". Sed ĝi estis favore prijuĝata de la rezistanto Carl Friedrich Goerdeler kaj post la milito de la usonaj okupantoj kaj novaj germanaj respondeculoj.

Profesoro (ekde 1947), Erhard en 1948 fariĝis Direktoro pri ekonomio en Germana Konsilio en Frankfurt am Main, kiu estis ia frutempa germana organo transprenanta administrajn taskojn. La okcidentaj okupantoj spertis la memstarecon de Erhard, kiam tiu - paralele al la valuta reformo - en junio 1948 simple nuligis la ordonitajn prezojn por multaj varoj. La efiko, komune kun la valuta reformo: rapide la butikoj repleniĝis.

En 1949 Konrad Adenauer kunprenis Erhard-on en la unuan federacian registaron. Tie Erhard restis, kiel ministro pri ekonomio kaj ekde 1957 kiel vickanceliero (vicĉefministro), ĝis 1963. Tiam Erhard transprenis la ĉefministrecon, kontraŭ la firma volo de Adenauer: Erhard laŭ li ne havis la necesan politikan instinkton kaj venkemon.

Komence la ĉefministreco de Erhard ŝajnis malpravigi la skeptikantojn, kaj en 1965 la balotoj montris lian popularecon. Dum krizo inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj Erhard fine aranĝis diplomatajn rilatojn inter Germanio kaj Israelo, sekve pluraj arabaj ŝtatoj rompis la rilatojn al Germanio.

Sed jam en aŭtuno 1966 lia koalicio kun la liberala partio FDP rompiĝis. Ankaŭ en la propra partio estis opozicio. La tiama (relative malgranda) ekonomia krizo estis uzata de aliaj kristandemokratoj por mem strebi al la ĉefministreco. Sukcese eliris tiun lukton la antaŭa ĉefministro de Badeno-Vurtembergo, Kurt Georg Kiesinger.

Erhard restos en memoro precipe pro sia tempo kiel ministro pri ekonomio, kiel "patro de la ekonomia miraklo" de la postmilita (okcidenta) Germanio kaj la koncepto "sociala merkatekonomio". En sia verko "Bonfarto por ĉiuj" ('Wohlstand für alle') el 1957 li popularigis siajn ideojn. Ekzemple, protekto kontraŭ inflacio laŭ li estis rajto de la civitanoj. Erhard estis partie libera kaj konsiderata de la liberala partio kiel samideano, nur kiel ĉefministro eniris la Kristandemokratan Union.

Antaŭe:federacia kancelieroPoste:
Konrad Adenauer1963–1966Kurt Georg Kiesinger

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/ErhardLudwig greke http://www.ludwig-erhard-stiftung.de greke http://www.welt.de/data/2002/05/04/416669.html greke http://www.ludwig-erhard-initiative.de