Gandalf: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:간달프
Neniu resumo de redakto
Linio 44: Linio 44:
[[fi:Gandalf]]
[[fi:Gandalf]]
[[fr:Gandalf]]
[[fr:Gandalf]]
[[gl:Gandalf]]
[[he:גנדאלף]]
[[he:גנדאלף]]
[[hr:Gandalf]]
[[hr:Gandalf]]

Kiel registrite je 01:51, 3 sep. 2007

Literaturo > Famaj fikciuloj > Gandalf < Tolkien


Gandalf (laŭ esperantigo de William Auld: Gandalfo) estas unu el la ĉefrolantoj de la Tolkienaj libroj La Hobito kaj La Mastro de la Ringoj. Li tie estas unu el kvin Istariosorĉistoj, depratempaj spiritoj senditaj de la gedioj al Mez-Tero, alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ Saurono, la ĉef-servanto de Morgoth. Antaŭ sia sendiĝo, Gandalf nomiĝis Olórin. En Mez-Tero Gandalf konatiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferante la kuneston de politike negravaj hobitoj. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia ligna bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon Mithrandir kiu signifas "Grizvagulo".

En La Hobito Gandalf iniciatis la ekspedicion de Bilbo kaj la gnomoj. En la posta libro, la unua volumo de La Mastro de la Ringoj, li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis Frodon, mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de Khazad-dûm, kie li fatale pereis abismen batalanta balrogon. Tamen, en la sekva volumo, Gandalf revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de ĉefsorĉisto Sarumano kaj la ĉefa kontraŭulo al Sauron.

Lia favorata ĉevalo dum la okazintaĵoj de La Mastro de la Ringoj estis Shadowfax.

La nomo estas moderna versio de Gandalfr, gnomo menciita en antikva poemego islanda Voluspá, kaj trafe signifanta "baston-elfon".

Gandalf, en la 20-a jarcento, post la populariĝo de Tolkien, fariĝis la nomo de plej diversaj aferoj, kiel katamaranoj, komputilfirmaoj, hundoj, muzik-grupoj, organizoj ktp.

Gandalf estas kutime prononcata GAN-dalf, sed de iuj ankaŭ GAN-dalv (vidu la diskuton).


Kp. Odin, infero


Eksteraj ligiloj

greke http://www.funfilm.net/upload/imgwsf/200401113782536.jpg greke http://search.sothebys.com/jsps/live/lot/LotDetail.jsp?&lot_id=4GHDR greke http://www.tolkiensociety.org/news/gandalf-painting.html greke http://www.telegrafodelsur.com.ar Ŝablono:Aldonaj bildoj Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj