Hiismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
En hiisma Esperanto:
En hiisma Esperanto:


* La pronomo ''hi'' estas uzata simetrie kun ''[[ŝi]]'' por emfazi virsekson. La uzado de la seksneŭtra pronomo ''[[liismo|li]]'' por emfazi virsekson estas [[arĥaismo|arkaika]]. (''[[liismo|li]]'' havas aŭ viran aŭ inan sekson.)
* La virgenra pronomo ''hi'' estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ''[[ŝi]]''. La uzado de la ulgenra pronomo ''[[liismo|li]]'' por emfazi virsekson estas [[arĥaismo|arkaika]]. (''[[liismo|li]]'' havas aŭ viran aŭ inan sekson.)


* La sufikso ''[[-iĉ-]]'' estas uzata simetrie kun ''[[-in-]]'' por emfazi virsekson. La uzado de seksneŭtraj vortoj, do sen ''[[-iĉ-]]'' aŭ ''[[-in-]]'', por emfazi virsekson estas arkaika. (''Studento'' estas aŭ ''studentino'' aŭ ''studentiĉo''.)
* La virgenra sufikso ''[[-iĉ-]]'' estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso ''[[-in-]]''. La uzado de ulgenraj vortoj, do sen ''[[-iĉ-]]'' aŭ ''[[-in-]]'', por emfazi virsekson estas arkaika. (''Studento'' estas aŭ ''studentino'' aŭ ''studentiĉo''.)


* La sufikso ''-j-'' povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud ''pa[[-nj-|nj]]o'' kaj ''pa[[-ĉj-|ĉj]]o'' eblas ankaŭ ''patrinjo'' kaj ''patriĉjo'', sed ankaŭ ''hejmjo'', ''litjo'' kaj tiel plu.)
* La sufikso ''-j-'' povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud ''pa[[-nj-|nj]]o'' kaj ''pa[[-ĉj-|ĉj]]o'' eblas ankaŭ ''patrinjo'' kaj ''patriĉjo'', sed ankaŭ ''hejmjo'', ''litjo'' kaj tiel plu.)

Kiel registrite je 14:21, 14 mar. 2005

Hiismo estas proponita alternativo de la riismo. Laŭ ambaŭ proponoj la triapersona pronomo li estas ulgenra, sed dum riisto konsideras li kiel virgenran, hiisto konsideras li kiel ulgenran (seksgenre neŭtran). Tial hiisto uzas virgenran pronomon hi, dum riisto uzas ulgenran (seksgenre neŭtran) pronomon ri.

Priskribo

En hiisma Esperanto:

  • La virgenra pronomo hi estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ŝi. La uzado de la ulgenra pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (li havas aŭ viran aŭ inan sekson.)
  • La virgenra sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso -in-. La uzado de ulgenraj vortoj, do sen -iĉ--in-, por emfazi virsekson estas arkaika. (Studento estas aŭ studentinostudentiĉo.)
  • La sufikso -j- povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud panjo kaj paĉjo eblas ankaŭ patrinjo kaj patriĉjo, sed ankaŭ hejmjo, litjo kaj tiel plu.)

Argumentoj por hiismo

  • Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne. (patro = patrino (de iu ajn) aŭ patriĉo (de iu ajn) kontraste al gepatro = unu el la gepatroj)
  • Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-ne-vole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron.
  • La pronomo li origine tradukitas per he, er kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she, sie kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas iĉseksa. En la 21-a jarcento kreiĝis en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj iĉoj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga.
  • li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
  • Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman viran sencon. Ankaŭ amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme ¡virecaj. Do diri patro kaj frato sen indiki la sekson ne estas tiel nova ideo.
  • Komence kara uziĝis kaj por diri korproksima kaj por diri multekosta. Ĉar ne ĉio kara estas multekosta, ekuziĝis altpreza kaj multekosta por sinonimi kun kara je la arkaikiĝinta mon-senco. Analoge, li signifis kaj tiu persono kaj tiu viro. Ĉar ne ĉiu persono estas viro, oni ne timu ekuzi novan vorton, kiu sinonimas je la vira senco kun li, nome hi.
  • La konstanteco postulita en la Fundamento estas neplenumebla, ĉar la lingvo evoluas. Ĉu estas kontraŭfundamente ne plu uzi ci?

Argumentoj kontraŭ hiismo

  • La specifigo de virsekso de firme viraj radikoj kaj la seksneŭtreco de sensufiksa firme vira radiko estas tro stranga ŝanĝo al la lingvo.
  • hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.
  • "Hi" estas absolute kontraŭfundamenta pro diversaj kialoj. La plej facile komprenebla kialo logike sekvas el la fakto, ke krom "li" ne rajtas ekzisti alia vira triapersona singulara pronomo. "Li" tute ne estas "baze seksneŭtra", ĉar laŭ la klara regulo de la Fundamenta Gramatiko ĝi estas baze virseksa, kvankam ĝi havas seksneŭtran kromsignifon. Vd. ankaŭ jenan klarigon de Zamenhof (LR 59): "Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro, estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ 'ŝipo' iu uzas la vorton 'navo', ĉar la vorto 'ŝipo' al li 'ne plaĉas' - tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus)."