Deurganckdoko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nocat
Linio 25: Linio 25:


[[nl:Deurganckdok]]
[[nl:Deurganckdok]]

{{nocat}}

Kiel registrite je 09:11, 3 sep. 2007

Konteneraj kajoj de la Deurganckdoko, konekto kun la Skeldo, rigardate de la skelda ponto Lillo-Doel-Doel

La Deurganckdoko estas doko en la antverpena haveno. Ĝi situas en la antverpena haveno, je la maldekstra riverbordo de la Skeldo, ĵus sude de la poldera vilaĝo Doel.

La doko estas sen kluzo rekte konektita kun la Norda Maro, pro kio la ŝipoj multe pli rapide povas ĝin atingi. Tio ja ankaŭ signigas ke la akvo en la doko estas sub influo de la tajdoj.

La Deurganckdoko povas facile akcepti pli ol 6.000.000 kontenerojn jare, kaj entute havas kajajn murojn de pli ol 5km. Estas la plej granda tajda doko en la tuta mondo. Ĉiu tria minuto kamiono devus forlasi la dokon kiam ĝi estos tute funkcianta.

La projekto kostis 634 milionoj da eŭroj; la duono pli ol oni origine planis. La doko estas nomita laŭ Deurganck, granda ŝanelo de la Skeldo kiu dividis Doel de Liefkenshoek kaj kuŝis en loko kie nun troviĝas la doko.

Intertempe jam ekzistas planoj por alia doko pli laŭflue ĉe la Skeldo: la Saeftingedoko.

Planoj kaj konstruo

Konstruataj kajaj muroj de la Deurganckdoko. La kaja muro estas ĉirkaŭ 21m alta. La restanta grundo (maldekstre je la foto) post estos forigita de dragaĵo ŝipo.

La Deurganckdoko unuafoje aperis en planoj de la Administrado de Akvovojoj kaj Maro de la Flandra Regiono en 1995. Je la 20a de januaro 1998 la flandra registaro aprobis la konstruon de la doko kaj la laboroj ekis oktobre 1999. iom poste ekesti jura batalo inter la flandra registaro kaj la Agokomitato Doel 2020 kaj aliaj agogrupoj. Ĝis dufoje la planoj estis nuligitaj, ĉar la registaro faris procedurajn erarojn. Dum pluraj monatoj la projekto estis haltigita.

Por eviti novajn kondamnojn la flandra parlamento je la 14a de decembro 2001 aprobis la tiel nomatan "pronecesan dekreton": por la laboroj de la Deurganckdoko ne estas bezonata ŝanĝo je la lokaj reguloj kaj la permsilojn estas ratifitaj de la ministro por Publikaj Laboroj. Tiel ne plu eblis protesti ĉe la Ŝtata Konsilio. Post kiam ĉio laŭleĝe "enordiĝis", la laboroj estis pluigitaj je la 13a de aprilo 2002.

Je la 18a de februaro 2005 la unua akvo de la Skeldo enfluis la dokon. La solena malfermo okazis je la 6a de julio 2005. Je la 14a de septembro 2005 la unua parto de la doko estis malfermita por ciu ŝipa navigado kaj je la 19a de septembro la unua kontenera ŝipo tie elŝipigis siajn varojn. La dekstraj konteneraj kajoj estos ekspluatataj de Hessenatie, filialo de PSA (Port of Singapore Authority), la orienta de P&O Ports Consortium.

Por ke la Deurganckdoko estu tute operacia, estas bezonata kromaj ankoraŭ kelkaj infrastrukturaj laboroj.

Ekstera ligilo