Mesina Markolo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
'''Mesina markolo''' laŭ PIV
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Messina Boğazı
Linio 37: Linio 37:
[[Kategorio:Mediteraneo|Markolo de Messina]]
[[Kategorio:Mediteraneo|Markolo de Messina]]
[[Kategorio:Sicilio]]
[[Kategorio:Sicilio]]



[[ar:مضيق ميسينا]]
[[ar:مضيق ميسينا]]
Linio 67: Linio 66:
[[sl:Mesinska ožina]]
[[sl:Mesinska ožina]]
[[sv:Messinasundet]]
[[sv:Messinasundet]]
[[tr:Messina Boğazı]]
[[uk:Мессинська протока]]
[[uk:Мессинська протока]]
[[zh:墨西拿海峡]]
[[zh:墨西拿海峡]]

Kiel registrite je 23:54, 5 sep. 2007

Situo de la Strato de Messina

La markolo de MessinaMesina markolo (PIV1) estas markolo en Italio inter Kalabrio kaj insulo Sicilio, kiu ligas la Tirenan Maron kaj la Ionan Maron. Ĝi longas 32 km kaj larĝas inter 3 kaj 8 km. Plej grava haveno estas Messina (Mesino) en nordorienta Sicilio. Skilo kaj Karibdo, la monstroj el la klasika sagao pri Odiseo, supozeble estu lokigataj ĉi tie.

Situo: 14′ 45" norde, 15° 37′ 57" oriente 38° 14′ N 15° 37′ O / 38.233 °N, 15.617 °O / 38.233; 15.617 (mapo)Koordinatoj: 14′ 45" norde, 15° 37′ 57" oriente 38° 14′ N 15° 37′ O / 38.233 °N, 15.617 °O / 38.233; 15.617 (mapo)Invalid arguments have been passed to the {{#coordinates:}} function


Konduktilo trans la markolo de Messina

Pilono de Torre Faro, 232 m alta
Satelita foto
Strato de Messina
Historia mapo

En 1957 oni konstruis konduktilon trans la markolon de Messina. La elektra tensio estas 220 kV. Post finkonstruo oni testis la daŭron de propra oscilado kaj la amplitudon per lanĉo de tri raketoj (9.000 kiloNewton) de la pilonopintoj[1].

Pro teknikaj malfacilaĵoj (la konduktiloj pro la granda distanco devis esti el ŝtalo, kio kaŭzas malpli altan konduktancon ol en la aliaj partoj de la elektra reto) la konduktilo baldaŭ ne plu taŭgis por la pligrandiĝanta bezono kaj estis anstataŭita per markablo de 6,5 km longeco. La pilonoj estis konservitaj (tiu de Messina nokte eĉ estas lumigata), kvankam ili ne plu havas teknikan funkcion.


Ponto trans la markolo de Messina

Je la 13-a de oktobro 2005 la itala parlamento dum regado de Silvio Berlusconi decidis pri konstruado de 3,3 km longa ponto trans la markolo far la konstrukompanio Impregilo. La projekto devus esti realigata de 2006 ĝis 2012 je kostoj de 4 miliardoj da Eŭroj. En oktobro 2006 la itala registaro (Romano Prodi) haltigis la projekton.


Birdomigrado

En la monatoj aprilo kaj majo multaj birdoj flugas trans la markolo de Messina al siaj kovareoj en norda Eŭropo, inter ili cikonioj kaj 30.000 rabobirdoj (ĉefe vespobuteo, marĉa cirkuo, nigra milvo kaj 25 pliaj specioj). Ĝis la 1990-aj jaroj oni multe, kvankam kontraŭleĝe ĉasis la birdojn ambaŭflanke de la markolo. Dank al la aktivado de naturprotektantoj kaj forstpolico tia ŝtelĉasado preskaŭ ne plu ekzistas.

Fontoj

  1. Turmbauwerke, Bauverlag GmbH, Wiesbaden, 1966 (de)

Eksteraj ligiloj