Uzanto-Diskuto:Oryanw: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
New section: [[Vikipediista diskuto:Oryanw#Ŝablono:Dato-tab|Ŝablono:Dato-tab]]
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Linio 408: Linio 408:


Kion signifas kaj al kio utilas 'pagŭimjen' en {{ŝ|Dato-tab}} ? [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 10:11, 6. Sep 2007 (UTC)
Kion signifas kaj al kio utilas 'pagŭimjen' en {{ŝ|Dato-tab}} ? [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 10:11, 6. Sep 2007 (UTC)

:En la koncerna ŝablono ĝi al nenio vere utilas. Mi ĝin forigis.
:La kopta (egipta kaj etiopia) kalendaro konsistas el dek tri "monatoj" -- dek du 30-tagaj monatoj kaj 5 aŭ 6 taga periodo, kiun oni fojfoje nomas la 13-a monato. ([[fr:Calendrier copte]]) Tiu mallonga periodo diverse nomiĝas: ''Pi Kogi Enavot, al-nasi, Pikouji `n`abot, Pagume, Paguemen, Quaggimi'', ktp. Laŭ mia memoro de kiam mi antaŭ longe loĝis en Eritreo (tiam provinco de Etiopio) oni uzis la Eŭropann kalendaron komerce, sed surmuraj kalendaroj ofte estis koptaj. Oni sekve po du fojoj je jaro festadis Kristnaskon, Novjaron, .... Mi transliteris laŭ mia memoro de tio kion mi vidis en la etiopia [[abugido]].
:* http://ethiopica.sourceforge.net/
:* http://www.ortelius.de/kalender/coptic_en.php
:Mi celis nur vidi ĉu kaj kiu rimarkus. Kompreneble, validaj eŭropaj datoj neniam aperigus ĝin.
:''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 23:47, 6. Sep 2007 (UTC)

== Viruso ==

Lastatempe atakis mian komputilon viruso ''Looksky'' (ruĝa ekrano kun rugega signego pri radioaktivo. Ĝi deklaras sian identon kaj fiprovas fivendaĉi sin kiel "kontraŭvirusan programon". Samtempe ĝi malfermas la pordon al aliaj atakoj.). Mi opinias ke mi ĝin venkis. Damaĝiĝis nur kelkaj programoj dum la milito. Nun mi okupiĝas ordi kaj renovigi la kompaktdiskajn konservojn de ĉio grava. Mi esperas baldaŭ reaktiviĝi ĉi tie.
''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 23:47, 6. Sep 2007 (UTC)

Kiel registrite je 23:47, 6 sep. 2007

Nuntempe batalas viruson.
Esperas baldaŭ reaktiviĝi. --wor








Ligilejo

Vikipedio:Lando de la monatoVikipediisto:Maksim Ŝablono:Marko_sur_bildo


Arĥivoj

  • Generalaĵoj: Vikipediista diskuto:Oryanw/arĥivo-ĝen1
    Bonveniga mesaĝo de Biciklanto — Kopirajto pri foto — Kartografio de la vikipediistoj — Klement Gottwald — Emil Hácha — Foresto — Mary Wollstonecraft — Redakto de matematikaj artikoloj — Hunda Koro — Finpolurado — Datoŝablono — Matematika notado — Dankon pro rearanĝo de "forigendaj artikoloj" — Biblioteko de Aleksandrio — Mi lernis... — Koran dankon
  • Pri gramatiko: Vikipediista diskuto:Oryanw/arĥivo-grm1
    Ĉu vere, ke esti por estas "lingva eraro"? — Tro mankas informoj — Emfazaj pozicioj — Uzulo, uzantulo, uzanto — Ĝis du metroj — n? — Epinal kaj ties bildoj... — Denove pri je por datoj
  • Pri vortoj: Vikipediista diskuto:Oryanw/arĥivo-lex1
    Burgo aŭ kastelo — Esperante titoli la romanon (kaj artikolon) per Hindujo, Hindio, aŭ Barato — Saktolo -skatolen? — Loka kaj lokala — Ekzemplo kaj ekzemplero — es:Naísmo — Besto-Bienaĵoj (rolulo/rolisto) — Pri basketbalo kaj korbopilk(ad)o — Logiko estas samgrade rezonado kiel indukcio.

Malnoviĝantaj mesaĝoj

Kontroli kaj regi

Noto por aliaj - jen mesaĝo por Oryanw en la angla; ĝi neniel estas privata sed mi aktuale ne havas tempon por skribi ĝin Esperante.

Se mi sciintus, ke aliaj interesiĝos, mi eble estus pli peninta skribi ĝin E-e. Ĉu iu nun bezonas tradukon? Sok Na Men Sui Lui 23:21, 1. Dec 2006 (UTC)
Jes estus ĝentile provizi ĝin - ne por mi mem sed por eventualaj esperantovikipediistoj ne komprenantaj la anglan lingvon. AL @ 07:37, 5. Dec 2006 (UTC)
La Traduko:Nu, ĉar ni ambaŭ estas denaskaj parolantoj de la angla mi eble simple skribu al vi angle. Mi rimarkas ke vi ŝanĝis kontrol/ al reg/ en granda nombro da artikoloj kie la vorto estis malĝuste uzata pro la falsa amiko en la angla (mi ne detale kontrolis viajn redaktojn - mi nur kalkulas je la resumoj). Mi konjektas ke tion eble instigis tio ke mi faris la samon en unu artikolo. Mia demando estas: ĉu vi uzis ian aŭtomatan serĉ-metodon por trovi la koncernatajn artikolojn, kaj se jes, ĉu ni povas nun memfidi ke vi identigis ilin ĉiujn, aŭ ĉu eble ankoraŭ ekzistas iuj okazaĵoj ie kaŭrantaj? Specife, mi supozas ke vi devis serĉi tutajn vortojn anstataŭ la nuran stamon -- ĉu vi provis ĉiujn verŝajnajn gramatikajn finaĵojn uzeblajn? --Traduko far WOR

Well as we're both native English speakers I may as well just write to you in English. I see that you've changed kontrol/ to reg/ in a large number of articles where the word had been wrongly used because of the false friend from English (not that I've looked at your edits in detail - I'm just going by the summaries). I guess this may have been prompted by me doing the same for one article. My question is: did you use some kind of automated search to locate the articles in question, and if so, can we now be confident that you've identified them all, or might there still be some other occurrences lurking somewhere? In particular, I assume you've had to search for a whole word rather than just the stem -- did you try all the likely grammatical endings that might have been used? Sok Na Men Sui Lui 09:09, 1. Dec 2006 (UTC)

1. In my case that was not "false friend from English", but rather from Russian. Does that mean that the usage is international? If yes, why it cannot it be used in Esperanto?
2. Kontroli ne ĉiam vere signifas regi. Foje ĝi signifas, ke ies trupoj kontrolas teritorion, ekzemple per subpremado de lokanoj aŭ per lokigo de sia armeo en la tereno, sed ne vere regas/administras ĝin (ne havas establitan lokan reprezenton de la registaro ktp.). En artikolo Mfekaneo, ekz., la zuluoj eble ne vere regis la teritoriojn, kiujn ili kontrolis (havis en sia influzono). - Slavik IVANOV 09:52, 1. Dec 2006 (UTC)
Interesaj respondoj kaj bonegaj demandoj! Dankon, kaj dankon. Unue mi repondu al est. s-ro Sok Na Men Sui Lui, kaj poste al est. s-ro Slovik Ivanov.
Al SNMSL,
Mi simple uzis la vikipedian serĉilon, serĉante por kontrol. Tiu metodo trovas (hodiaŭ matene) 903 ekzemplojn de kontrol (senkonsidere al finaĵo) ĉu ĝustaj, ĉu ne. La montrado de tiuj 903 ekzemploj ampleksas 24 paĝojn.
Laŭ "miaj kontribuoj" la 13-an de novembro mi faris ne malpli ol 10 tiajn "korektojn", kaj la 7-an ne malpli ol 4 tiajn. (Mi dubas, ke ĉiuj klare notiĝas en la redakto-resumo.) Tiam mi trarigardis la unuajn 4 paĝojn de la listo provizita per la klavo "Serĉu". La lastatempaj redaktoj de hieraŭ rezultis el trarigardo de paĝoj 5 kaj 6. Certe, ne ĉiujn ekzemplojn de kontrol mi opiniis ŝanĝindaj. Kaj ankaŭ troviĝis sufiĉe multaj pri kiuj mi ne certis, ĉar mi ne sufiĉe konas la priparolatan temon. Pri la kvociento mi vere ne certas — eble po unu el 3 ekzemplojn mi ŝanĝis. Mallonge:
  • Mi ne uzis ian specialan serĉilon, nur la klavon "Serĉu" maldekstre.
  • Mi ne trovis ĉiujn. Restas ĉ. 17 paĝoj da listado trakribri.
  • Mi ne serĉis la tutan vorton, sed nur la radikon senfinaĵan.
Al SI,
Via demando estas multe pli malfacila, kaj mia respondo eble ne estos kontentiga. Bonvolu lasi, ke mi unue traktu tri (laŭ mi) subkuŝantajn demandojn antaŭ aliri la bona demando pri internacieco kaj la aplikindo de regulo §15 de la Fundamento. Flanke, mi certe konsentas ke "kontroli ne ĉiam vere signifas regi", ja la nuna diskuto okazas pro tio, ke mi havas la ideon (ĉu ĝustan, ĉu fuŝan) ke en norma Esperanto kontroli neniam signifas regi :-) Do:
  • Kial mi opiniis, ke kontrol estas malkonvena radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
    *kontrol/i (tr)
  1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: ...
  2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: ...
  3. Administracie esplori ion, por scii, ĉu ĝi estas laŭregule farita: ...
Rim. Kontroli neniam havas la anglan sencon: regi, direkti.
  • Kial mi opiniis, ke reg jes estas taŭga radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
    reg/i
  1. (ntr) Kiel plejsupera ĉefo administri la aferojn de ŝtato: ...
  2. (tr) Direkti kun komanda povo: ...
  3. (ntr) Havi la povon trudi sian volon al la aliaj: regno kie iam regis mia gentoZ, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazetoZ, ...
  4. Obeigi, direkti lau sia volo: ..., malfacile regi la situacion, la princo regata de la pasio, sendisZ, ...
  5. (ntr) (pp io abstrakta) ...
  6. (tr) (pp meĥanismo) Ekigi, reguli, kaj haltigi ...
  • En via alineo #1, Vi demandas, ĉu tio (interkonsento inter la rusa kaj la angla lingvoj) signifas, ke la uzaĵo estas internacia? Tre tikla! Mi hezitas diri, ke ne, kaj hezitas diri, ke jes. Se aldoniĝus aliaj (literature, ktp) gravaj lingvoj, kaj precipe se ili estus ankaŭ ekstereŭropaj, mi emus diri, ke jes. Ĉu du lingvoj kune suficas?
  • Samalinee, Vi demandas: Se jes, kial ĝi ne uzeblas en Esperanto? Mia ĝenerala sinteno estas ke "internaciaj" radikoj plejofte uzeblu en Esperanto. Ekzemple, mi pretendas, ke arabaj vortoj kiujn la araba lingvo jam pruntedonis al plimulto de la lingvoj svahila, somala, haŭsa, turka, urdua, hinda, nepala, indonezia, bengala, hispana, malta, ... aŭ kiuj ankaŭ troviĝas en aliaj semidaj lingvoj, kiaj la hebrea kaj la amhara estu nepre akceptendaj en Esperanto. Tiaj vortoj ekzistas. Sed re al via demando. Mi demandas, ĉu, igante amikojn de la rusa kaj angla malfalsa, ni farus amikojn de la franca, ktp falsaj? (Mi konjektas, ke Zamenhof kaj poste Waringhien influiĝis de la franca ĉe tiu vorto.)
  • En mia redakto-resumo mi eble resumis tro mallonge dirante, ke regi estas administri. Ĉar regi ne ĉiam plene signifas administri. Surbaze de PIV #2,3,4 mi devus mallongigi ĉi tiel: regi = havi (aŭ praktiki) direktan, komandan, aŭ obeigan povon.
Do, laŭ mia ĝisnuna kompreno (se mi ĝuste komprenas PIV-on, kaj se PIV malperfide raportis pri Zamenhof, Kalocsay, ktp.), se trupoj kontrolas teritorion, tio diras ke ili laboras detektive, inspektore, aŭ spione, sed ne logike implicas, ke ili subpremas, regas aŭ administras. Se ili subpremas, ili ja regas, kvankam ne necese adminstras. Kompeneble, ĉiu administranto devas regi, kaj ĉiu reganto devas almenaŭ iom kontroladi, se ne, tiu baldaŭ trovos sin ekeksigita.
Kontrol delonge estas jam ekzistanta vorto. Ĉu vastigi ĝian sencon, ne eble fuŝos la ĝustan komprenon de la jama literaturo Esperanta?
Kion signifu en Vikipedio la radiko kontrol-? Estus bone por Vikipedio, se kiel eble kongruiĝu pri tiaj aferoj, ĉu ne?
Intertempe mi paŭzu mian redaktadon pri kontrol O'RyanW ( ) 22:49, 1. Dec 2006 (UTC)
Do, mi resumu mian rilaton: 1. Mi/ni vidu, kion oni skribas en la freŝa reeldono de PIV, foje homoj trovas tie surprizojn (kiel reapero de resurso post antaŭe proponata risurco); 2. Ĝenerale mi konsentas ke frazo "iuj kontrolas teritorion ĉe la rivero Ia" estas tro ambigua por lasi ĝin en bona artikolo: la precizigoj povas esti (en ĉiu certa situacio) "geologie esploras", "kontrolas realigon de bonfaraj programoj", "regas", "ekde la jaro XXXX fakte administras", "lokigis sian armeon kaj opinias sia" ktp. - Slavik IVANOV 07:58, 2. Dec 2006 (UTC)
Tre bone! Esperinde iu kun ekzemplero helpos. O'RyanW ( ) 13:16, 2. Dec 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun OryanW pri la respektivaj signifoj de kontrol kaj reg. Ankaŭ PIV2 ripetas ke "Oni ne uzu kontroli en la senco de regi, gvidi. Post Zamenhof kaj Waringhien ŝajnas ke Duc Goninaz kiu estis universitata profesoro pri la rusa lingvo plu aprobas ke oni ne konfuzu tiujn radikojn. Du lingvoj ne sufiĉas por ke oni enkonduku tian konfuzon en esperanton : ĉar ja temas pri du apartaj konceptoj kaj eĉ se troviĝas du gravaj mondlingvoj (la rusa kaj la angla, la lingvoj de la plej potencaj rega/intoj kiuj eble emas kredi ke kion ili kontrolas tion ili regas :-) tio ne pravigas ke tia konfuzo eniru esperanton. Mi fakte laste batalis kontraŭ tia evoluo en la franca, ĝis kiam oni rimarkigis al mi ke la signifo de la vorto en la franca nun alprenis tiun de sia falsa amiko el la angla (temis pri éditer -eldoni- kiu ne estis la traduko de to edit -redakti-, sed nun franclingvaj vortaroj aldonis la angladevenan signifon). Tian cedeman evoluon en la franca estas laŭ mi tute evitenda en esperanto : alportus nur konfuziĝon, ne-(aŭ mis-)komprenon de malnovaj tekstoj, kaj peerdon de klareco. Mi reagas al tia cedemo kvazaŭ mi volus ke la vorto "tempo" povus signifi "vetero" nur pro tio ke en mia lingvo (kaj certe en kelkaj aliaj) oni konfuzas ilin. Ne ! en esperanto estas du apartaj vortoj por du apartaj konceptoj, ni ne lasu la signifojn konfuziĝi pro tio ke unu aŭ eĉ pluraj gravaj lingvoj emas konfuzi ilin. Arno Lagrange  07:34, 5. Dec 2006 (UTC)

Dankon, Arno (se mi povas tiel mallonge nomi), pro la informo pri PIV2 kaj pro la pasia defendo de konservativismo ĉe kontroli. Mi ankaŭ tre ĝuis la parol-ludon. Kiel multaj bonaj ŝercoj ĝi entenas iom da tiu amara spico, vero. Kvankam ankaŭ mi opinias, ke protekto de la ĝusta kompreno de la jama literaturo Esperanta povas pli gravi ol la internacieco de nova signifo por malnova vorto, mi esperas aŭdi de parolantoj de aliaj lingvoj antaŭ ol mi demandu de Amikeco, ĉu bone ke mi rekomencu redaktadi pri kontroli kaj regi. Mi vidas en ReVo, ekzemple, ke kaj la germana kaj la portugala havas parencajn vortojn, kontrollieren kaj controlar respektive. O'RyanW ( ) 01:13, 8. Dec 2006 (UTC)


Administraj aferoj

Administranto

Esti administranto ne devus timigi vin. Administranto rajtas

  • forigi/ restarigi paĝojn
  • protekti kaj malprotekti paĝojn
  • forbari kaj malforbari uzulon
  • redakti sistemajn paĝojn

Administrantoj simple estas uzuloj kiuj havas tiujn kelkajn specialajn rajtojn por pli atente flegi la projekton kaj protekti ĝin kontraŭ malbonintenculoj. Mia sugesto ne estas flatado, sed invito fariĝi unu plia administranto por disdividi la taskon : ju pli da partoprenantoj des pli bone estos plenumita la tasko. AL @ 07:45, 5. Dec 2006 (UTC)

Li pravas. Laŭ mi, estas konsiderinde paralela la afero pri administrado de komputilaj sistemoj pli ĝenerale. Kiam mi unuafoje uzis komputilan sistemon kun multaj uzantoj, mi pensis, kiel mirinde (aŭ timige) estus havi administrajn rajtojn en tia maŝino. Mi nun mem havas administrajn rajtojn en multaj maŝinoj, inter ili ja kelkaj kun multaj uzantoj... kaj por mi klariĝis, ke tio estas apenaŭ honoro; ĝi signifas nur, ke estas taskoj plenumendaj, el kiuj la plejmulto estas efektive tedaj. Do oni ne tro alte ŝatu tian postenon. Tamen, ŝajnas al mi, ke O'RyanW estus bona administranto se li volontos. Sok Na Men Sui Lui 12:16, 5. Dec 2006 (UTC)
Aldona komento... tamen, mi kredas ke eble Arno precizigu, ĉu eventualan administrantigon de O'RyanW akompanos atendo ke li efektive helpados pri administraj taskoj, aŭ ĉu li rajtos uzi la rajtojn nur kiam fojfoje li bezonos fari iun agon kiu aliakaze devigus al li peti de alia adminstranto. Sok Na Men Sui Lui 12:48, 5. Dec 2006 (UTC)


Inter la taskoj menciitaj de Arno supre kaj tiuj hodiaŭ menciitaj de Marcos ĉe Vikipedio:Diskutejo

Tamen mi kiel Administranto havas la impreson ke mankas iom da laborforto inter la Administrantoj. Ne temas nur pri korektado de mistajpaĵoj en la sistemaj mesaĝoj, sed ankaŭ pri la tradukado de novaj sistemaj mesaĝoj, pri la forigo de forigendaj artikoloj kaj pri la protektado de vandalataj artikoloj.

unu el la plej temporabaj ebla estas la tradukado de novaj sistemaj mesaĝoj. Kaj tion mi pretas partoprene enplekti en mian nunan tradukadan kontribuadon. La aliaj potencoj vere ne interesas min. Kaj se ili interesus, mi kredus min ne preta. Ja mi ankoraŭ estas novulo! Ĝuste hodiaŭ celante fari subpaĝon en mia persona spaco por provtraduko, mi verŝajne kreis novan Vikipediiston, nome: Oryan:Viki!

Ĝenerale, mi preferas koncentrigi mian atenton en limigitan areon — nunmomente tio estas tradukado de artikoloj pri romanoj; aliajn redaktojn, kiujn mi faras, mi faras kvazaŭ por libertempi. Ĉio alia stagnas!

Bonvolu konsideri ĉi tion: Se pro artikolo kiun mi ĝermis per tradukado el alia vikipedio, iu alia stimuliĝos kunlabori en vikipedio aŭ pliprofundigi sian konon de Esperanto, ĉu tio ne pli valorus el ĉio alia kion mi povus fari?

Ĉu ekzistas listo de specialaj paĝoj kies tradukado aparte urĝas?

Denovan dankon! O'RyanW ( ) 03:06, 6. Dec 2006 (UTC)

Por krei subpaĝon bonvolu uzi / ekzemple Vikipediisto:Oryanw/Viki. Subpaĝoj havas iujn oportunajn aŭtomatajn funkciojn (kiel ekzemple ke aperas en ilia komenco ligilo al la paĝo kies subulo ili estas). Vi ne kreis novan vikipediiston per kreo de nura paĝo : nova uzulo aperas nur per kreo de nova konto (bv kontroli ĉe ligilo "Kontribuantoj de uzanto"). AL @ 12:14, 6. Dec 2006 (UTC)
Eĉ se vi zorgus nur pri tradukado de sistemaj mesaĝoj kaj ne eluzus aliajn administrajn rajtojn, vi certe helpus (vidu Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj). pri tradukendaj paĝoj mi ne scias ĉu ĉi tie estas ia organizado de farenda laboro. Bv esplori per "tradukend" AL @ 14:20, 6. Dec 2006 (UTC)

Saluton Bill. Mi gratulas al vi pro via administrantiĝo. Kaj deziras al vi sukceson kaj malmulte da streĉiĝo. Sed mi jam trovis ion, kion vi puvus esperantigi, nome

La supra listeto eble ankoraŭ estas malkompleta, sed vi mem iom post iom certe eltrovos kiel la tuto funkcias, ĉu ne? Mi kiel administranto en la suprasoraba vikipedio antaŭ kelkaj tagoj jam tradukis la ekvivalentojn de la menciitaj paĝoj, ĉar iom ĝenis min la nesorabaj tekstoj tie. Kaj ĉi tie ekde kelkaj tagoj estas novaj ligiloj en la Atentaro kun anglaj tekstoj. Kore --Tlustulimu 18:24, 19. Jul 2007 (UTC)

Sistemaj mesaĝoj

Dankon pro viaj multaj tradukoj. Sok Na Men Sui Lui 23:01, 6. Dec 2006 (UTC)


Ne timu, mi ne estas tuj efektivigota ĉiujn mesaĝojn en Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj, do ne gravas nun se restas eraroj. Konsilinde bonvolu ne redakti ĝin nun, ĉar mi iom ŝangas la formaton. Mi kontaktos vin tre baldaŭ kiam ĝi estos preta por plua redaktado. Dankon. Sok Na Men Sui Lui 21:24, 21. Dec 2006 (UTC)

Nu, mi nun finis por hodiaŭ, kaj do la paĝo pretas por vi. Vi vidos, ke mi aldonis klarigon kiel ĝuste uzi la paĝon. Por ekzempli, mi finpretigis du mesaĝojn, kaj tuj poste ekis la roboton, kiu konsekvence faris la jenajn redaktojn. Do, se vi volas, sekvante la klarigon kaj ekzemplon, finpretigi iom da sistemaj mesaĝoj kaj poste lasi por mi mesaĝon, mi reekos la roboton morgaŭ por efektivigi viajn ŝanĝojn. Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 22:07, 21. Dec 2006 (UTC)
Por vi kelkaj repondoj.
  1. Atentu, ke la sintakso por kaŝkomentoj estas <!-- ... --> anstataŭ <!+- ... --> aŭ simile.
  2. Mi jam testis, ĉu oni povas havi kaŝkomentojn en sistemaj mesaĝoj -- vidu [1] -- kaj konstatis ke tio ne eblas (la komentoj aperas sin kaŝado), do ne, oni ja devas forigi la anglalingvaĵon. Sed por hepli, mi aldonis ligilon al la anglalingva paĝo kun ĉiuj komentoj.
  3. Defaŭlte la roboto serĉas nur en Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj, do sub-paĝoj (kiel tiu pri EXIF) ne ĝenerale funkcios. Se oni petos, malofte mi volonte uzos ŝanĝitan version de la programo, kiu serĉos mesaĝojn en iu alia paĝo, sed kutime oni metu la ŝanĝotajn mesaĝojn rekte en la ĵus cititan paĝon.
  4. Mi iom atendis ke vi mem forigos la "ne preta" (forig-ante aŭ -inte alian netaŭgan enhavon, vidu denove mian ekzemplon). Mi simple kontrolos la paĝon antaŭ eki la programon, por certi ke neniu alia metis tien ion intence fuŝan. Se vi bonvolos fari tion kun la mesaĝoj pri kiuj vi iom certas, kaj eventuale lasi aliajn, poste diru al mi kaj mi ekos la roboton.
Sok Na Men Sui Lui 08:52, 22. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro via lasta mesaĝo. Kelkaj punktoj:
  1. La mesaĝoj ne estis pretaj, ĉar ili ankoraŭ enhavis "##". Tion enmetis Arno nur por helpi diskuton, por ke ni povu listigi la originalon kaj la tradukon; ĝi ne estu parto de la enhavo mem. Mi forigis ilin el la t.n. "pretaj" mesaĝoj por ke ili estu vere pretaj.
  2. Se oni petas malplenan enhavon per la sintakso kiun vi menciis, la roboto ĝuste malplenigos la paĝon, do se vi ne volas tion, ne petu ĝin de la roboto! Mi do "malpretigis" la malplenajn paĝojn. Por ke estu malpli danĝere, mi nun ŝanĝetis la roboton tiel ke ĝi montras al mi liston de ĉiuj farotaj ŝanĝoj kaj petas de mi konfirmon (sed ne unuopan konfirmon). Mi povus esti ŝanĝinta ĝin por malpermesi blankigi paĝojn, sed tion oni almenaŭ teorie povos iam deziri.
  3. Tion farinte, mi ekis la roboton. Vidu raporton.
  4. MediaWiki:Disambiguationspage ŝajnas havi ion strangan -- eble nur la "##" kiun mi ne antaŭe rimarkis, sed bonvolu atenti pri ĝi ĉar ĝi estas eble refarenda. Mi povus redakti ĝin mane, sed kvankam mi povas ensaluti kiel la roboto en mia retumilo kaj havi administran statuson, mi preferas minimumigi manajn redaktojn ĉar ili ne defaŭlte ne aperas en "lastaj ŝanĝoj" pro la robota statuso de la konto. Almenaŭ se vi redaktos la enigan paĝon, io montriĝos en "lastaj ŝangoj". Kompreneble la mesaĝoj estas ankaŭ mane redakteblaj de la administrantoj, la roboto ne estas la nura maniero por ŝanĝi ilin sed ĝi efikas por amasredaktado.
Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 22:48, 22. Dec 2006 (UTC)
  1. Mi ekis denove la roboton, kaj efektivigis viajn ŝanĝojn. Vidu denove raporton.
  2. Tamen, mi iom malkonsentas pri la enhavo de MediaWiki:Unblocklogentry. Se vi rigardas la forbarlibron la malbaroj aperas iom fuŝe miaopinie. Kion vi opinias?
  3. La malplenajn (malpretajn) mesaĝojn vi aŭ lasu aŭ forigu, depende ĉu vi kredas ke listigi ilin malplenajn daŭre povus esti utile por tradukontoj.
Salutas, Sok Na Men Sui Lui 09:22, 23. Dec 2006 (UTC)
Denove mi ekis la programon (vidu kontribuojn de la roboto). Sed atentu, ke tre baldaŭ mi forestos dum ioma tempo. Ŝajnas, ke la plejmulto el la mesaĝoj estas nun tradukitaj. Kompreneble kreiĝos estonte pli da tradukendaj mesaĝoj, sed mi jam publikigis la fontokodon de la roboto, do espereble aliuloj povos tiam funkciigi ĝin laŭ bezono. Sok Na Men Sui Lui 00:27, 24. Dec 2006 (UTC)



Matematiko

Matematikaj artikoloj

Saluton, ORyanw! Speciale por plenumi vian peton mi hieraŭ aĉetis "Matematikan vortaron" de Bavant. Mi plej baldaŭ korektlegos ĉiujn matematikajn artikolojn kaj komparos kun tiu vortaro. Amike, Alaŭdo ۩ 10:05, 28. Maj 2007 (UTC)

Saluton denove! Dankon pro via mesaĝo, mia celo estas almenaŭ en unu tereno de vikipedio pretigi altvalorajn fakajn artikolojn, kaj matematiko estas plej simpla el tiuj. Vi ĝuste trovis la terminaron, mi aŭskultis la prezenton de la terminaro, farita de la aŭtoro mem en Poznano dum ARKONES, kaj konas kaj la vortaron, kaj la aŭtoron pli-malpli bone (ni ankaŭ poste korespondis). Krom tion mi aĉetis ankaŭ "Bazoj de lineara algebro" en E-o, kaj planas trastudi ĝin kaj uzi la alproprigitajn fakvortojn por la projekto. Nur tempo mankas al mi, hodiaŭ mi provlegis unu artikolon ĉi tie kaj iom laboris pri mia granda vortaro, kiun mi planas alŝuti al VikiVortaro. Dum la semajno mi klopodos plenumi vian peton. Amike, Alaŭdo ۩ 19:17, 28. Maj 2007 (UTC)


Pri lingvoj

Malajalama lingvo

Bv legi mian respondon je Malajalama lingvo = Marŝala lingvo Arno Lagrange  08:31, 14. Maj 2007 (UTC)


Tradukataj kaj tradukitaj artikoloj pri lingvoj

Mi bonvenigus atentigon pri eraroj en la tradukoj aŭ nom-elektoj:

Gestolingvoj

Afrikaziaj ligvoj

Aliaj Afrikaj lingvoj

Amerikaj lingvoj


Sud-Amerikaj

Venezuelo

Akaŭaja , Arutana , Kariba , Kviba , Gvahiba , Makua , Mapoja , Nengatua , |Panara , Sapea , Sikjana , Uv-Kuva , Vajua , Jarura , |Araŭakaj , Karibaj , Pŭinavaj , Tupi-Gvaraniaj , Venezuel-hispana lingvo

Aŭstroneziaj lingvoj, Oceanio

Eŭraziaj lingvoj

Altajaj lingvoj

Ĉinotibeaj lingvoj

Hindeŭropaj lingvoj

* en:Spanish languageHispana lingvo ?/400 000 000 

Uralaj lingvoj

Barataj lingvoj

Kopio de la listo de plej parolataj barataj lingvoj: Hindia, bengala, teluga, maratha, tamila, urduo, guĝarata, kanara, malajala, orija, panĝaba, asama , maitila , santala , kaŝmira , nepala, sinda , konkana , manipura , bodoa , dogra , bundela , sanskrita


Sur la plado
Se neniu kontraŭos, mi ĉi tiel renomis/as/os la artikolojn.

----------- Krudaĵo --------------- → ------Proponata nomo -----

Se neniu kontraŭos, mi ĉi tiel renomas/os la artikolojn ilin prilaborinte. Jenaj estas tute ĝermecaj aŭ ĝis nun ne ekzistas:


Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-2 gotKrime-gota lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 extEkstremadura lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 iktInuinaktuna lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 hopHopia lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 hazHazaraga lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 dngDungana lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 brhBraŭia lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 frcKaĵun-franca lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 gaaGaa lingvo
Vikipedio:Lingvoj/ISO 639-3 fslFranca mansigna lingvo
Vikipedio:Lingvoj/Nigra ParoloMordora lingvo



Turkiaj lingvoj

 en:Abaza languageAbaza lingvo
 en:Abkhaz languageAbĥaza lingvo
 en:Adyghe languageAdigea lingvo
 en:Agul languageAgula lingvo
 en:Albanian languageAlbana lingvo
 en:Armenian languageArmena lingvo
 en:Avar languageAvara lingvo
 en:Azerbaijani languageAzera lingvo
 en:Bulgarian languageBulgara lingvo
 en:Cappadocian Greek languageKapadoci-greka lingvo
 en:Chaldean Neo-AramaicĤaldea lingvo
 en:Crimean Tatar languageKrime-tatara lingvo
 en:Domari languageDomara lingvo
 en:Galatian languageGalata lingvo
 en:Georgian languageKartvela lingvo
 en:Greek languageGreka lingvo
 en:Hakuchi AdygheHakuĉa lingvo
 en:HemşinceHemŝinĝa lingvo
 en:HomshetsiHomŝeca lingvo
 en:Hértevin languageHerteva lingvo
 en:Kabardian languageKabarda lingvo
 en:Kurdish languageKurda lingvo
 en:Kyrgyz languageKirgiza lingvo
 en:Ladino language Vikipedio:Lingvoj/Ladinoa lingvoLadinoa lingvo
 en:Laz languageLaza lingvo
 en:Lezgi languageLezga lingvo
 en:Pontic languagePontia lingvo
 en:Romani languageCigana lingvo
 en:Syriac languageSiria lingvo
 en:Tatar languageTatara lingvo
 en:Turkish Sign LanguageTurka mansigna lingvo
 en:Turkish languageTurka lingvo
 en:Turkmen languageTurkmena lingvo
 en:Turoyo languageTuroja lingvo
 en:Ubykh languageUbiĥa lingvo
 en:Zan languageZana lingvo
 en:ZazakiZazaa lingvo

Novaj mesaĝoj

Diskuto pri personaj nomoj

Mi retiris min de la diskuto pri E-igo de personaj nomoj (niaj redaktoj venis preskaŭ samtempe, fakte estis la ununura kialo por mi vekiĝi tiom frue -- ĉar mi opinias min maljusta kaj volis korekti tion). Evidente, mia argumentado estis misa kaj falsa, kaj por ke ne plu malhelpi la diskuton pri E-igo estas plej bone, ke mi tenu min for de ĝi.
La ĉefa problemo, kiu tiel "riveliĝas" ĉe mi estas tio, ke oni emas primaĉi la aferojn, kiujn, miaopinie, tute ne indas primaĉi, kaj senprobleme pretergapas pli gravajn aferojn, kiujn oni nepre reguligu en Vikipedio. La lasta baloto pri personaj nomoj, kiam oni decidis ne plu tutmajuskligi familiajn nomojn, estis kialo almenaŭ por 2 homoj, kiujn mi persone inspiris pri Vikipedio kaj kiuj verkis por ĝi, forlasi la projekton. Mi ne scias pri aliaj homoj, sed tiuj du estis fakuloj kaj perdo de fakulo-redaktanto estas ĉiam bedaŭrinda. Nun estas minaco ke rezulte de tiu diskuto ekzemple Mevo, kiu havas plurajn aliajn taskojn krom Vikipedio, forlasos la projekton. Kion do oni atingas per tio? Jes, ni restos tute regul-konforma vikipedio sen valoraj kontribuantoj? Kaj?
Samtempe mia alvoko al la komunumo, ke ni kiel sufiĉe granda vikipedio nepre bezonas striktajn regulojn pri kopirajtoj de bildoj, koretajn markilojn (tags) por ĉiu bildo, ĉu tiu estas en publika domano aŭ ne -- tiuj alvoko restis nur alvokoj, neniu helpis al mi plutraduki la regulojn pri Bildorajtoj, neniu donas informon pri la bildoj, kiun oni alŝutas al vikipedio, ktp. Laŭ mi tiu ĉi regularo estas multe pli grava, ol ajna regularo pri E-igo.
Plia problemo, kiun mi, bedaŭrinde, multe spektis kiel lingva revizianto de kune, estas tio, ke oni verkas "kvazaŭ gramatikajn" artikolojn surbaze aŭ nur de siaj propraj pensoj, aŭ nur PMEG, citante la lastan kvazaŭ kiel Biblion. Ankaŭ ĉi tie mi vidis la formojn, kiujn uzas PMEG (ekzemple tiu "plozivo"!), kaj pensis pri iu interligo. Bone, se mi eraris, tamen mi vere ne komprenas kial oni skribu "plozivo", ĉar en mia orelo restis la vorto "plosivo" (kun "s", ne "z", malgraŭ malbona kutimo de okcidentuloj ĉiam prononci tiun literon kiel "z").
Entute mi sufiĉe multe ekster mia agado en Vikipedio provas inspiri pliajn homojn, ĉefe E-istojn-fakulojn, verki pli por la vikipedio. Tio estas ege malfacila afero, ĉar homoj havas diversajn opiniojn pri tio, kiel oni devas verki kaj simple rifuzas ion fari, se sentas sin metitaj en iujn stetajn kadrojn. Kaj, verdire, mi ne povas klarigi, kial oni bezonas tiujn striktajn kadrojn en E-vikipedio, ĉar dume mankas iuj etablitaj normoj pri E-igo kaj ajna decido povas esti nur rekomenda, sed neniel altruda!
Jen tiuj "nekombitaj pensoj". Amike, Alaŭdo ۩ 06:55, 1. Jul 2007 (UTC)

Vidinte la daŭrigon de la diskuto mi eĉ pli tristriĝis, ol antaŭe. Fakte, mi tute ne komprenas la obstinecon kaj "emon ĉion meti sub regulojn" en nia komunumo. Bonus, se oni vere havus regulojn similajn al aliaj vikipedioj, sed dum mankas multaj gravaj regularoj (kiel mi diris jam, plej unue pri kopirajtoj, sed krome mankas bone helpo pri verkado, bonaj klarigoj por komencantoj ktp!), oni ja tute fie forargumentas per "konvinku Corsetti pri tio". Eĉ pli bedaŭrinda estas la afero, ke Mevo estas ja ĉefredaktoro de "Kontakto", granda kaj grava UEA-periodaĵo, kaj eĉ se liaj ideoj povas esti ne tuj klaraj, ili ja ajnokaze ne estas ekstremaj aŭ laikaj. Obstina sekvo de la principo "jen reguloj, ĉiu ilin sekvu, aŭ ni punos vin!", laŭ mi, estas granda miso en nia komunumo. :((((( Alaŭdo ۩ 18:54, 1. Jul 2007 (UTC)
"Nune mi havas nur peton: se vi iam trovas min iĝante pli disputaĉa ol diskutema, bonvolu atentigi min". Se mi mem restos sobra ĝis tiu diskutpunkto, kiam vi ekdisputaĉas, tiam mi nepre atentigos vin. Aliel -- ve, ne. Alaŭdo ۩ 19:08, 1. Jul 2007 (UTC)

Lingvonomoj

Ĉu estas via konscia elekto majuskligi lingvonomojn? Mi plurloke rimarkis, ke vi faras tiel. Kvankam en Esperanto tia skribo estas foje renkontata kaj tute ebla, plej ofte oni tamen skribas lingvonomojn minuskle: en Vikipedio, kie pluraj homoj redaktas, povas aperi situacio, ke en unu artikolo aŭ kelkaj teme najbaraj artikoloj estas uzataj ambaŭ manieroj, kio eble ne estas tute bona de la stila vidpunkto. Kion vi pensas pri la afero? - Slavik IVANOV 10:07, 14. Jul 2007 (UTC)

Multan dankon pro la afabla demando. La tute tro mallonga respondo estas ke jes. Tro mallonga, ĉar mi ne volas insisti prie. Sed jen la petitaj miaj pensoj pri la afero, nun verŝajne tro longaj.
La historio de la afero ĉe mi jam estas trifaza:
  1. En miaj unuaj tradukoj la pasintan jaron mi lasis ilin majusklaj. Tion mi faris sciante ke ŝajne malpli ol po 10 % (kredeble tro optimisma kvociento) de Esperantistoj faras tion. Nur poste mi ie legis ke ankaŭ Zamenhof dum iom da tempo (pluraj jaroj?) uzis majusklojn. Mi volis "sondi la akvojn." Fakte, mi tiam mi ne bone perceptis la ĝeneralan principon ke Vikipedio laŭu la plej ĝeneralan eksterVikipedian uzaĵon. (Aliaj nestrangaj principoj konjeteblas.)
  2. Tre baldaŭ iu (iuj?) faris korektojn minusklen. Mi do tuj ŝanĝis mian kutimon favore al minuskoj. Mi sentis (kaj sentas) la minusklojn maloportunaj, tamen enkape mi pensis: La afero ne valoras bruon, kaj se oni volas malklarecan Esperanton, oni havu malkarecan Esperanton! Ni vidu kion oni oni diros kiam strangaj 'simplaj" adjektivoj (fakte lingvonomoj) abundos. Kaj mi komencis kutimiĝi, kaj kompreneble kutimiĝo estas tre facila — precipe kiam temas pri bone konataj eŭropaj lingvonomoj, kiaj la rusa, la franca, la germana, ktp.

    Kiam mi komencis traduki/prilabori prilingvajn artikolojn antaŭ du monatoj, mi ekdevis plikutimiĝi: dum kelkaj tradukoj mi provis kompromison lasante majuskla nur la unuan mencion de ĉiu lingvo. Sed tio aspektis tro ĥaose, kaj finfine decidis konsevi majuskla plejparte nur la citon de la plena propra nomo de artikoltema lingvo en la komenca frazo aŭ paragrafo, kiel en Ejaka lingvo, kie mi donis la nomon Ejaka Lingvo, sed poste menciis ejaka, tlingita, kaj angla. (Na-denea estas familinomo de lingvogrupo aŭ lingvaro, pri tiaj nomoj mi ŝatus iam havi apartan diskuton. La nuna situacio estas ĥaosa: oni verŝajne "solvis" la antaŭan ĥaoson [X-a familo, X-a grupo, X-aj lingvoj] per pli ĥaosa [X-a lingvaro, X-a familio, X-a grupo, X-aj lingvoj]! Mi ĉiam re kaj re devas kontroli kiun formon uzi en la apartaj kazoj.)

    Kaj mi kutimiĝis.

  3. Lastatempe (antaŭ semajnoj du?) pro la ĵusa disputaĉo pri Esperantigado, leginte multan citojn de la "Regulo", mi eĉ aŭdacis :-) legi ĝin, kaj trovis je mia surprizo la sekcion Kio estas propra nomo?, kiu ŝajne regulas ne nur artikol-titolojn sed vikipedian stilon ĝeneralan. Ĝi ne mencias lingvonomojn sed jes traktas "nesubstantivojn el propraj nomoj".

    Mi decidis pli serioze reprovi la sondadon por vidi kiom ĝenerala estas la reago (kaj kiom serioze oni traktas la "regulojn"). Kaj ek! Jen mi trovis ke mi intertempe tiom kutimiĝis al la minuskloj, ke la majuskloj komencis al eĉ mi aspekti ŝoke en Esperanto-ĉirkaŭteksto!

Mi supre diris ke mi trovas la koncernajn minusklojn maloportunaj. Jen kial: Lege renkontante nekonatan adjektivon, adverbon, aŭ alian eblan pluformaĵon, mi tre ŝatus ĉiam tuj (sen konjektado el hazarda ĉirkaŭteksto) scii, ĉu temas pri ordinara vorto kiun mi nepre baldaŭ serĉu en vortaro por plibonigi mian lingvokonon, aŭ ĉu kontraŭe temas pri afero de aparta gento, tribo, familio, individuo, urbo, ktp. Tiuj lastaj koncernas ne tiom lingvokonon, kiom jes mondokonon, eble bagatelan kaj ne postulantan vortar-priserĉon. Ekzemple (per inventitaj ekzemploj), kiel, legante, mi reagu al: bundela gazeto, aŭ Mi plejparte pritraktis ilin, sed flankenlasis la bundelan. Eĉ la termino bundela lingvo mem: sen ke mi jam konus la vorton, majuskligo (Bundela) indicas, ke ne temas pri sinonimo de internacia, denaska, dua, antikva, izola, tona, ktp. Nu, tia maloportuno ne limiĝas al lingvonomoj, sed lingvonomoj aparte interesas, ĉar laŭ mi:
Ja temas pri propraj nomoj de lingvoj. Mi ne komprenas pro kia nearbitra konsekvenca konsideraĵo Persa Golfo, Hind(i)a Oceano, Kelta Maro, Irlanda maro, Japana maro, ktp. povas esti propraj nomoj dum persa lingvo, hindia lingvo, kelta lingvo, irlanda lingvo, japana lingvo ne. Mi anticipas ĉi tian rebaton: persa estas priskriba adjektivo en persa lingvo sed ne en Persa Golfo ĉar estas io esence perseca en la lingvo kio mankas en la maro, kaj ja ekzistas nepersoj kiuj preferas la propran nomon Araba Golfo. Prave! Sed la konsekvencon de tio mi ankaŭ ne komprenas, ĉar ĝi implicas al mi ke mise estas trakti propraj la nomon Granda Ĉina Muro, kaj la tri nomojn Blanka Domo. La grandeco de la muro ŝajnas al mi pli esenca trajto de tiu muro ol eĉ la perseco de la persa lingvo, kaj certe pli esenca ol la angleco de la angla lingvo.
Estas ekstera flanko de la afero, kiun vi ne menciis. Kion faras tiurilate la diversajn gravajn aliajn lingvojn kies skribsistemo havas la distingon majuskloj-por-propraj-nomoj? Ĉu ekzistas lingvo alia ol la angla kiu uzas majusklajn lingvonomojn? Aparte interesus min lerni pri la kutimo de ekstereŭropaj oficialaj lingvoj: la svahila, haŭsa, turka, malaja, indonezia, filipina, vietnama, gvarania, ktp. Laŭ mi, ĉiam ni preferu egale kalkuli la konsiderojn tradiciajn, internaciajn, kaj raciajn. Kun tio ke la tradicio plejparte favoras minusklojn, tiu filozofio, laŭ mi, facile povos venkigi la minusklojn, kiel ajn malraciaj kaj malplaĉaj ili al mi aspektas.
Kara Slavik, Certe mi konsentas, ke ekster Vikipedio la minuskla fromo multe pli oftas, kaj ke en Vikipedio preferendas konsekvenca stilo kiam eblas. Se montriĝos ke estas ĝenerala vera prefero por la minuskloj (kaj ne simpla inercio kun timo "skui la boaton" kaj "fari ondojn"), mi kredeble denove rezignos pri la majuskloj. Per ĉi tiu mesaĝo mi "eligu la aferon el mia sistemo". :-) Se mankas subteno por mia supra logiko mi mem pretas elsarki la de mi skribitajn majusklojn.
Samtempe mi esperas lerni a) klarigon de iu el niaj regulemuloj pri nekonskvenca apliko de tiu supre menciita regulo, kaj b) klarigon pri la ŝajne neegalecan trakton de la propraj nomoj de lingvoj.
Bill O'Ryan 23:39, 14. Jul 2007 (UTC)
Dankon por via tre granda detala respondo. Viaj konsideroj multloke aspektas tre logikaj, sed samtempe mi certas, ke nin ambaŭ influas (konscie aŭ ne) la skriba tradicio de niaj denaskaj lingvoj. :) Kiam vi skribas pri eventualaj problemoj pri nerekono de lingvonomo mi rememoras pri mia vera sperto pri la rusa kaj volas argumenti, ke ja mi ne havis iam ajn (imageblan) problemon pri diveno, ĉu temas pri lingvonomo aŭ, ekz., lingvoklaso. Mi detenas min de diskuto, ĉar senpartia diskuto ĉi-kaze ŝajnas neebla.
Vi faras tiom multe en la lingvopriskriba kampo ĉi tie, ke mi ne aŭdacas iel malhelpi pro la bagatela literprefera kazo. Ne estas problemo: majuskligo estas renkontebla en Esperantaj tekstoj, ĝi estas nekontraŭregula, do ĝi estu en la tre kvalitaj kaj abundaj tekstoj, kiujn vi faras. Se io ŝanĝiĝos pri la afero (regulo aperos aŭ simile), ĉiam eblas ŝanĝi literojn al la minusklaj (nu aŭ la minusklajn al la majusklaj, kio eksplodigos mian cerbon kaj espereble ne okazos). ))
Refoje akceptu mian aplaŭdon pro la farita laboro. Slavik IVANOV 00:10, 15. Jul 2007 (UTC)
Multan dankon pro la simpatie apogaj komentoj.
Via retrokuplo estas tre bonvena. Estas iom timige fari seriozajn tekstojn sen retrokuplo.
Nu, mi certe tre volas, ke tia primenciita eksplodo ne okazu. Mi prezentis al mi regul-aperon kiu diktos, ke ni majuskligu ĉiujn substantivojn en Vikipedio kvazaŭ germane. Kaj jen, je la ekimago, mia kranio komencis senti premon! Mi vere ne estas alkoholema, sed mi proponu ke, se tia malgaja tago iam plenumiĝos, ni, pli konservativemaj vikipediistoj, aranĝu malfestan kunveneton en la kiel eble plej dista kokosplena insulo kaj tie, fordrinkante la koŝmaron, ni espereble evitos la eksplodserion. :-)
Jes. Multe pli valora ol diskuto pri "eventualaj problemoj de ne rekono" estas via atesto pri propra sperto pri problemo-manko, kiun mi komprneble simple kredas. Se ne estus tiel, lingvanoj kun tia "problemo" ŝajne jam de longe estus ŝanĝintaj sian kutimon. Mi konsentas ke miaj ekzemploj estas artefaritaj kaj teoriaj,
Sen ia dubo vi pravas skribante ke nin ambaŭ influas la [propra] skriba tradicio. Iasence la influoj logike estus egalaj, sed aliasence, mi pensas, ke nur mi tiel influiĝas, ĉar mi aŭdacas diri, ke vi (kies denaska lingvo preferas minusklojn en la koncernaj kazoj) estas — almenaŭ rilate al tiu minuskla afero — jam de la komenco denaska leganto de Esperanto!  ;-)
Survoje al la alia ekstremo disde ĝenerala substantiva majuskligo mi klopodas imagi la senton de tiuj kies denaskaj lingvoj skribe tute ne konas majusklojn: ĉinoj, diversaj baratanoj, etiopianoj, eritreanoj, koreoj, japanoj, araboj, ktp. Mi imagas (kaj pensas esti aŭdinta) plendojn kia: Pro kio tiu komplika majuskligo de propraj nomoj kaj frazoj; kian realmondan problemon ili solvas? Ja ili ne ekzistas parole. Sed la verkaĵoj de la marotuloj de tiaj artefaritaj lingvoj kiuj latin-alfabete tute rezignas pri majuskloj al mi malplaĉe aspektas kvazaŭ nekompletaj eltondaĵoj!
Por la ekstremo mem mia imagivo saltas trans antaŭ preskaŭ 5000 jarojn. Mi vidas Lian Moŝtan Dian Reĝon Gilgameŝon de Uruk. Li verkas kojnoskribe en la sumera sian historion en lazurito por muntado en sian muregon. Nu, ĝis mia scio tiu lingvo konis nek majusklojn, nek interpunkciojn, nek intervortajn spacojn. Mi ekimagas la reagon, se ni per vikipedia regulo devigus lin intermeti (senutilajn!) spacetojn inter ĉiujn liajn vortojn!  ;-) Kia Dia eksplodego! Kiom da megatunoj! Kaj tiu 5-milo da jaroj da intertempo komencas sentiĝi komfortige! :-)))
Pli serioze, ŝajnas ke mi rezignu pri la argumento el praktiko, kaj restu kun tiu el propranomeco de la lingvonomoj. Kaj kontekste de la tradicio de la plejmulto tion potenciale povas atuti (mal)internacieco. Mi devus komenci serĉ datumojn pri la diverslingvajn kutimojn de lingvonoma uskleco.
Afable, Bill O'Ryan 04:15, 16. Jul 2007 (UTC)

Vi ja talentas verki ne nur tre serioze! Dankon pro la interesa legaĵo. Koncerne la lingvojn sen uskleco, jes, vere ekzistas kelkaj homoj, kiuj emas skribi (almenaŭ privatajn leterojn) en Esperanto tute sen majusklo. Mi, kiel malnova loglanisto, tamen pensas, ke latina skribo sen majusklo iĝas io ajn, sed ne la kutima malnova latina alfabeto. Certe ekzistas homoj eĉ el la plej okcidenta fono, kiuj pensas male (tion pruvas ekzistas de granda loĵbanista komunumo, pli sukcesa ol la loglanista nun). La ora mezo eble estas en la antikva programista saĝaĵo: "se funkcias, ne tuŝu". Bondezire salutas, Slavik IVANOV 23:03, 16. Jul 2007 (UTC).

Pri "Eksteraj ligiloj"

Dankon pro via vikimesaĝo... Jes, vi ja pravas. Mia forviŝo estis troa. Lastatempe mi estas tuta paranojulo pri spamo, kaj eble mi trojuĝis la aldonon de nova uzanto... Dankon. -- Yekrats 10:55, 17. Jul 2007 (UTC)

Pri kopirajto kaj aliaj aferoj

Saluton. Pardonu, ke mi tiom longe ne respondis vian demandon, starigitan sur mia diskutpaĝo. Verdire, mi verkas nun artikolon por Kontakto pri Vikipedio (la krokizon de la artikolo vi povas trovi ĉe mia viki-dokumentejo), kie mi volus skribi ankaŭ pri kopirajta afero. Por ne skribi tion dufoje, mi ne volis tuj respondi -- sed la afero ĉiam pli kaj pli prokrastiĝas...

Do, por ebligi rapidan respondon: jes, kompreneble vi rajtas. Eĉ pli: vi rajtas uzi en Esperanto-vikipedio ajnan bildon, kiun vi trovos en aliaj Vikipediaj projektoj (kaj tiom pli ĉe Komunejo) sen ajna problemo. La "senŝtata" statuso de Esperanto ebligas al ni grandan fleksemon rilate bildorajtojn (pri tio mi skribos en la artikolo, atendu iomete) kaj ni povas uzi plej flekseblajn "pravigojn" (angle "rationale") por uzi tiujn bildojn. Do, kuraĝe uzu ajnajn jam en Vikipedio trovantajn bildojn, tiom pli -- bildojn en la anglalingva vikipedio.

Krome, mi neniom forgesis pri projekto "Matematiko". Dume mi pristudas la temon (ekzemple trastudante "Bazojn de lineara algebro", kiun mi aĉetis). Kiel mi diris, mi korektos ĉiujn de ni uzatajn fakvortojn je ties ĝusteco kaj uzateco.

Amike, Alaŭdo ۩ 08:44, 18. Jul 2007 (UTC)

Hepburn

Mi ne certas, ĉu mi vere komprenis vian mesaĝon sur mia diskutpaĝo. Se vi korektas la artikolon, mi nur ĝojas pri tio, ĉar tiam restas por mi malpli da laboro. La artikolo ne estis markita per speciala ŝablono, ke oni ne tuŝu la artikolon dum iu tempo, do, vi plene rajtas kaj estas ege bonvena korekti. Se mi tamen, iel mise komprenis vian mesaĝon, bonvolu klarigi. Alaŭdo ۩ 18:52, 23. Jul 2007 (UTC)

Kion signifas kaj al kio utilas 'pagŭimjen' en {{Dato-tab}} ? Arno Lagrange  10:11, 6. Sep 2007 (UTC)

En la koncerna ŝablono ĝi al nenio vere utilas. Mi ĝin forigis.
La kopta (egipta kaj etiopia) kalendaro konsistas el dek tri "monatoj" -- dek du 30-tagaj monatoj kaj 5 aŭ 6 taga periodo, kiun oni fojfoje nomas la 13-a monato. (fr:Calendrier copte) Tiu mallonga periodo diverse nomiĝas: Pi Kogi Enavot, al-nasi, Pikouji `n`abot, Pagume, Paguemen, Quaggimi, ktp. Laŭ mia memoro de kiam mi antaŭ longe loĝis en Eritreo (tiam provinco de Etiopio) oni uzis la Eŭropann kalendaron komerce, sed surmuraj kalendaroj ofte estis koptaj. Oni sekve po du fojoj je jaro festadis Kristnaskon, Novjaron, .... Mi transliteris laŭ mia memoro de tio kion mi vidis en la etiopia abugido.
Mi celis nur vidi ĉu kaj kiu rimarkus. Kompreneble, validaj eŭropaj datoj neniam aperigus ĝin.
Bill O'Ryan 23:47, 6. Sep 2007 (UTC)

Viruso

Lastatempe atakis mian komputilon viruso Looksky (ruĝa ekrano kun rugega signego pri radioaktivo. Ĝi deklaras sian identon kaj fiprovas fivendaĉi sin kiel "kontraŭvirusan programon". Samtempe ĝi malfermas la pordon al aliaj atakoj.). Mi opinias ke mi ĝin venkis. Damaĝiĝis nur kelkaj programoj dum la milito. Nun mi okupiĝas ordi kaj renovigi la kompaktdiskajn konservojn de ĉio grava. Mi esperas baldaŭ reaktiviĝi ĉi tie. Bill O'Ryan 23:47, 6. Sep 2007 (UTC)