Šilheřovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
→‎Personeco de la vilaĝo: alĝustigis bildograndecon
Linio 43: Linio 43:




[[Dosiero:Šilheřovice.jpg|thumb|200px|left|Šilheřovice]]
[[Dosiero:Šilheřovice.jpg|thumb|303px|left|Šilheřovice]]


[[Dosiero:Šilheřovice1.jpg|thumb|200px|left|Restoracio „Ĉasista kasteleto“.]]
[[Dosiero:Šilheřovice1.jpg|thumb|200px|left|Restoracio „Ĉasista kasteleto“.]]

Kiel registrite je 18:46, 18 mar. 2005

Ĉeĥio > Moravia-Silezia Regiono > Regiono Hlučín > Šilheřovice < Komunumo Krzyżanowice < Suba Silezio


Koordinatoj: 49°55'N; 18°16'E

Šilheřovice (legu: Ŝilherĵovice) (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) estas vilaĝo de Regiono Hlučín. En la tempo de sia estiĝo, ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento, ĝi estis ĉirkaŭgita de densaj arbaroj, kovrantaj tiam plimulton de la tuta regiono. La vilaĝon, tra kiu verŝajne kondukis unu el nordosudaj komercaj vojoj, ni vicigas tiutempe al la tn. arbaraj landvojaj tipoj de vilaĝoj. Ties fondo estas alskribata same kiel fondo de najbara vilaĝo Markvartovice al sinjoroj el Barut kaj en Landek, burgo en proksima monteto super rivero Odro.


Historio

La unua mencio pri la vilaĝo estas en dokumento el la jaro 1377, en kiu ĝi estas indikata kun kelkaj pluaj vilaĝoj sub nomo Scholasdorf en konekso kun divido de Opava princlando, kiam la vilaĝo aliĝis al opava regiono.Tiutempe estis onidire ties posedanto certa Mikuláš Mšan. En la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento ĝi estas menciataj en princlando Opola kaj Racibórza nobelaj familioj, proprumantaj Šilheřovice-on, ekz. Jakub el Schilerzowitz, Mikuláš Schillerzowski, Hynek el Zvole kaj el Shilherzowicz.

Ĉirkaŭ la jaro 1530 Šilheřovice estis posedaĵo de Jan Bírek el Násile, poste de Matyáš Rotmberk el Ketř, de Štěpán el Vrbno, hetmano de la princlando Opava. En sekvantaj jaroj la vilaĝon proprumis sinjorino Bohunka Stošová el Kounice, sinjoro Jan Jindřich Šlik el Pasovo kaj sinjorino Barbora Perpentua el Ursenburk kaj Merdern. Ŝi poste la tutan šilheřovican sinjorejon vendis en la jaro 1673 al jezuita kolegio en Opava kontraŭ 30 000 ormoneroj.

Memorigaĵo post la opavaj jezuitoj en Šilheřovice estas grek-katolika preĝejo, konstruita en la jaro 1713 meze de la vilaĝo en loko de malnova preĝejeto, pri kiu estas mencio en paroĥeja matrikulo, fondita en la jaro 1657. Nova filia preĝejo, apartenanta al paroĥo en Hať, estis inicita al Ascendotago de Virgulino Mario. En la jaro 1662 en la vilaĝo estas menciata ankaŭ paroĥeja lernejo.

En la jaro 1742 Šilheřovice estis komune kun pluaj 35 vilaĝoj kaj urbetoj Dolní Benešov, Sudice kaj urbo Hlučín aligita al Prusio.

Kiam en Prusio en la jaro 1773 la jezuita ordeno estis nuligita, la šilheřovica sinjorejo fariĝis posedaĵo de prusia reĝa kamerao, kiu en la jaro 1787 vendis ĝin kontraŭ 50 000 ormoneroj al Karl von LARISCH. Li vendis ĝin tuj kun vilaĝoj Antošovice, Hať, Darkovice, Koblov kaj Markvartovice kontraŭ 79 200 regnaj tolaroj al Jan Friedrich EICHENDORFF el Tworków, kies malproksima bofilo estis signifa silezia poeto kaj politikisto Josef von EICHENDORFF, loĝanta en Łubowice (Pollando), kiu en Šilheřovice vizitis sian onklon. Kelkaj historiistoj mencias malnovan renesancan burgon, neniigita eble dum la tridekjara milito en la 17-a jarcento, jam en la jaro 1609 dum Jan el Frýdek kaj Bohunka Stošová el Kounice. Sed Jan Friedrich ne ĝisatendis finigon de la konstruado de kastelo, li mortis en 1815 kaj enterigita li estas en preĝejo en Tworków. Lia edzino Anna mortis en 1830 kaj ŝi estis enterigita en tworkowan preĝejkripton apud sia edzo.

Dum Jan Friedrich Eichendorff en Šilheřovice estis konstruata nova kastelo en romantika historiganta stilo en la loko de pli malnova sidejo. En la jaro 1835 sinjorejo de Šilheřovice estis vendita kontraŭ 155 200 regnaj tolaroj al Hubert STÜCKER el Weyershof, de kiu aĉetis ĝin en la jaro 1844 Salomon MEYER el viena bankiera familio de Rothschildidoj. En la jaro 1852 la kastelo transiris en la manojn de Anselm Salomon ROTHSCHILD, dum kiu la kastelo ĝisatendis eĉ kun parko pluajn reguligojn kaj disvastiĝon. En la jaro 1871 heredis la sinjorejon lia filo Nathanel, kiu ĉi tie ekkonstruis fonduson de Anselm, zorganta pri maljunaj kaj senpovaj homoj. Lia sekvanto kaj la lasta posedanto de la šilheřovica sinjorejo fariĝis Alfons Meyer ROTHSCHILD.

La 4-an de februaro de 1920 Regiono Hlučín estis donita al Ĉeĥoslovakio, kaj kun ĝi do ankaŭ vilaĝo Šilheřovice. En la jaro 1923 estis donita al Germanio parto de la vilaĝo nomata Rakovec. La 4-an de septembro de 1923 ĉi tie estis fondita memstara paroĥo. En la jaro 1928 la vilaĝo plinombriĝis je infanvartejo. Ekde la jaro 1936 oni konstruis en katastro de la vilaĝo ferbetonajn fortikaĵojn kiel konsisto de armeaj fortikaĵoj, alfrontante al endanĝerigo de Ĉeĥoslovakio de nazia Germanio. La vilaĝo estis aneksita de la germana armeo la 8-an de oktobro de 1938 kaj aligita al Germana regno. La 1-an de majo de 1945 ĝi estis liberigita de soveta armeo preskaŭ senbatale.


Turismaj interesaĵoj

Kastelo – estis konstruita en romantika historiganta stilo en la jaroj 1787 ĝis 1815. Ĝi situas meze de ampleksa angla parko. Estas ĉi tie artefarite fonditaj tri fiŝlagoj. Sub deklivo ĉe la kastelo troviĝas centra baseno Fontano de Neptun kun statugrupo, Amfitrité, putti, delfino kun reto. Eta ĝardena arkitekturo estas reprezentita de statugrupo en pordegoj ĉe Lago de Evelina, du marmoraj vazoj, plimalgranda baseno kun vazo kaj tri romantikantaj pontoj. Atentemon meritas enirejpordegoj en la parkon, da kiuj estas sume sep. En la teritorio de la parko troviĝas la kastelo kun apudaj konstruaĵoj, kuirejo kaj mastrumkonstruaĵo, „Ĉasista kasteleto“ kun devenaj hundejoj por ĉasistaj hundoj, „Laktejo“ (popolrestoracio), Oranĝerio kaj tri unuetaĝaj domoj por okupitoj de la kastelo.

En la jaroj 18201830 estis ĉi tie fondita ampleksa angla Kastela parko, kiu estis plenigita per vico da plastikaĵoj. Ĝi estas valora nature pejzaĝa parko, kie nun troviĝas golfejo, fondita en la jaro 1968, la tria dek ok trua golfejo en Ĉeĥio. „Ĉasista kasteleto“ estas luksa restoracio. En unu el tri dometoj, kiuj antaŭe servis por loĝigo de okupitoj, estas restoracio nomata „Rudolf II.“ kun ebleco sidi ekstere. En plua dometo kaj ties ĉirkaŭaĵo, direkte al arbaro nomata Černý les (Nigra arbaro), estis filmitaj kelkaj scenoj de filmo nomata „La malhelblua mondo“ de reĝisoro Jan SVĚRÁK.

Ni povas viziti en la proksimeco de la vilaĝo ankaŭ naturrezervejon „Nigran arbaron“ kun du fagarbaraj kreskaĵaroj: la unua jam estas tromaljuniĝinta kun eminentaj unuopuloj kaj la alia estas riĉe plijunigata. Tra la arbaro kondukas ankaŭ linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj en la jaroj 1935 ĝis 1938. Nuntempe estas en la linio rekonstruata fuorto MO S-11 „Ĉe Arbĉasloko“, kiu jam estas vizitebla nun.

Ĉi tie estas limpasejo por malgranda limregiona kontakto Šilheřovice – Chałupki. La vilaĝo najbaras kun limregiona komunumo Krzyżanowice en pola flanko, kun kiu ĝi aktive kunlaboras.


Personeco de la vilaĝo

En la vilaĝo naskiĝis la 15-an de junio de 1900 muzika komponisto Karel SCZUKA, kiu ĉi tie vivis. Li vivis poste en Pollando kaj en Germanio, kie li mortis la 29-an de majo de 1954. Por honorigi lin, Radio Südwestfunk, havanta sidejon en Baden-Baden kaj en kiu li agadis post la dua mondmilito, establis Prezon de Karel Sczuka pri la plej bona verko el populara muzikverko. Famaj komponaĵoj de Karel Sczuka estas ekz. Silezia uverturo, operoj Der Gaukler von Pamphalon kaj Jeppe von Berge.


Dosiero:Šilheřovice.jpg
Šilheřovice
Dosiero:Šilheřovice1.jpg
Restoracio „Ĉasista kasteleto“.