Jordi Solé i Camardons: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Jordi SOLÉ i CAMARDONS''' (Oliana, 1959) estas kataluna sociolingvisto kaj verkisto. Disciplo de Lluís Vicent Aracil, li ĉefe okupiĝas...
 
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
e x->xx
Linio 42: Linio 42:
· 2004 – ''Les set tribus de la nació catalana''. Edicions Documenta Balear
· 2004 – ''Les set tribus de la nació catalana''. Edicions Documenta Balear


· 2007 – ''La llengua que ens va parir. Set pensadors a la recerca del català''. Editorial
· 2007 – ''La llengua que ens va parir. Set pensadors a la recerca del català''. Editorial Dux


==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==

Kiel registrite je 08:46, 22 sep. 2007

Jordi SOLÉ i CAMARDONS (Oliana, 1959) estas kataluna sociolingvisto kaj verkisto.

Disciplo de Lluís Vicent Aracil, li ĉefe okupiĝas pri diskonigo de sociolingvistiko kaj la analizo de la sociolingvistika diskurso (sociolingvistiko de dirado). Liaj esplorverkoj centriĝas en tio, kion li nomas "ekolingviko" (katalune: ecoidiomàtica), kiun li dividas en kvar partojn:

1. Ekologio de la lingvomodelo
2. Ekologio de la interpersonaj lingvouzoj kaj sintenoj, prenanta en konsideron la lingvokutimoj de la parolantoj
3. Ekologio de la sociaj funkcioj de la lingvo (lingvopolitiko)
4. Ekologio de la internaciaj interlingvaj kontaktoj

En sia magistriĝa tezo li studis la antaŭsociolingvistikan verkaron de la kataluna pedagogo kaj esperantisto Delfí Dalmau[1][2]. De tiam li interesiĝas pri la esperantismo kaj adoptis kritikan sintenon pri la angla kiel monda internacia lingvo.

Aktivulo por la kataluna lingvo kaj la sendependiĝo de Katalunio, li kreis la t.n. Grupojn de Defendo de la Lingvo (Grups de Defensa de la Llengua), iniciatis la revuon Viure en Català (Vivi en la kataluna) kaj aktivis en sendependismaj organizoj kiel Esquerra Nacional, PSAN kaj ERC. En 1984 li estis arestita dum polic-enketo pri la armea sendependisma grupo Terra Lliure, sed post du-semajna mallibereco estis senakuze liberigita.

Solé i Carmardons ankaŭ interesiĝis pri la lingvouzoj en la scienc-fikcia kaj fantasta literaturo[3] kaj memverkis du tiajn romanojn, kie lingvaj aferoj centre rolas.

Verkoj

Beletro

· 1995 – Els silencis d’Eslet. Pagès editors

· 2003 – La síndrome dels estranys sons. Edicions 3i4

Eseoj

· 1988 – Sociolingüística per a joves. Biblària

· 1991 – Text i context. Lectures des de la sociolingüística

· 1991 – Sobirania sociolingüística catalana. La llar del llibre

. 1992 - Iniciació a la sociolingüística. Barcanova

· 1995 – Les paraules del futur. Ed. 3i4

· 1996 – Història social i política de la llengua catalana. Edicions 3i4

· 1998 – Poliglotisme i raó. Pagès editors

· 2001 – Diccionari de sociolingüística. Enciclopèdia Catalana

· 2001 – El poliedre sociolingüístic.Una iniciació a la sociolingüística del conflicte. Edicions 3i4

· 2004 – Les set tribus de la nació catalana. Edicions Documenta Balear

· 2007 – La llengua que ens va parir. Set pensadors a la recerca del català. Editorial Dux

Eksteraj ligoj

Referencoj

  1. Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998.
  2. Jordi Solé i Camardons. Delfí Dalmau: Katalunismo, liberanismo kaj esperantismo (trad. Xavier Rodon i Morera). La Suplemento de Kataluna Esperantisto n-ro 3. Kataluna Esperanto-Asocio, 1998. (Esperantlingva resumo de la antaŭa verko)
  3. Jordi Solé i Camardons. Les paraules del futur. Llengües i comunicació en la ciència-ficció. Edicions 3i4, 1995.