Sep mirindaĵoj de la antikva mondo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: en:Seven Wonders of the Ancient World |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: ast:Les Siete Maraviyes del Mundu Vieyu |
||
Linio 97: | Linio 97: | ||
[[an:Siete Marabiellas de lo Mundo]] |
[[an:Siete Marabiellas de lo Mundo]] |
||
[[ar:عجائب الدنيا السبع]] |
[[ar:عجائب الدنيا السبع]] |
||
[[ast:Siete Maraviyes del Mundu]] |
[[ast:Les Siete Maraviyes del Mundu Vieyu]] |
||
[[az:Dünyanın Yeddi Möcüzəsi]] |
[[az:Dünyanın Yeddi Möcüzəsi]] |
||
[[bg:Седем чудеса на античния свят]] |
[[bg:Седем чудеса на античния свят]] |
Kiel registrite je 02:07, 26 sep. 2007
La sep mirindaĵoj de la antikva mondo estas vaste konata listo de sep rimarkindaj homfaritaj konstruaĵoj de la antikva epoko. Ĝi estas bazita sur gvidlibroj popularaj al vizitantoj je helena civilizacio, kaj enhavas nur objektojn trovitajn ĉirkaŭ la Mediteraneo, tio estas, objektojn konitajn de helenoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.
La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..
El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.
Mirindaĵo | Konstru-dato | Konstruintoj | Rimarkindaj trajtoj | Detru-dato | Detru-kaŭzo |
---|---|---|---|---|---|
Granda Piramido de Gizo | de -2650 al -2500 | Egiptoj | Konstruita kiel tombo de la reĝo Ĥufu (de la Kvara reĝa familio de Egiptio). | Ankoraŭ staranta | - |
Pendĝardenoj de Babilono | -600 | Babilonianoj | Diodoro priskribis ĝardenojn multetaĝaj, alte atingantaj 22 metrojn, havantaj maŝinaron por akvocirkulado. Grandaj arboj kreskis sur la tegmento. | Post la 1-a jarcento | Tertremo |
Templo de Artemiso ĉe Efeso | -550 | Lidianoj, persoj, grekoj | Dediĉita al la grek-mitara diino Artemiso. Dum 120 oni ĝin konstruis. Herostrato ĝin bruligis cele atingi famon. | 356 | Bruligatenco |
Statuo de Zeŭso en Olimpio | -435 | Grekoj | Ĝi tutlarĝe okupis la halon de la templo konstruita por ŝirmi ĝin, kaj estis 12 metrojn alta. | 5th-6th centuries AD | Nekonata; supozeble fajro aŭ tertremo. |
Maŭzoleo de Halikarnaso | -351 | Persoj, grekoj | Ĝi estis proksimume 45 metrojn alta kaj havis ĉiujn kvar flankojn ornamitaj per skulptaj reliefaĵoj. | ĉirkaŭ 1494 | Damaĝita de tertremoj kaj finrenversita de eŭropaj krucmilitistoj |
Koloso de Rodiso | de -292 al -280 | Helenoj | Giganteca statuo de la grek-mitara virdio Rodiso, ĉirkaŭ 35 metrojn alta. | -224 | Tertremo |
Lumturo de Aleksandrio | 3-a jarcento a.K. | Helenoj | Ĝi estis inter 115 kaj 135 metrojn alta, unu el la plej altaj homfaritaj konstruaĵoj en la mondo dum multaj jarcentoj. | 1303-1480 | Tertremoj |
Vidu ankaŭ
- famaj monumentoj
- Egipto
- Babilono
- Olimpio
- Efeso
- Halikarnaso
- Rodiso
- Aleksandrio
- Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, Monda Heredaĵo de UNESKO
Eksteraj ligiloj
greke http://www.new7wonders.com greke http://www.cnn.com/TRAVEL/DESTINATIONS/9711/natural.wonders greke http://www.hillmanwonders.com greke http://www.wonderclub.com/AllWorldWonders.html Ŝablono:Aldonaj bildoj