Epinal-bildo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 40: Linio 40:
Ĝi plie disponigas gravan muzeon pri presado, kiu akceptas pli ol 200 000 vizitantojn jare.
Ĝi plie disponigas gravan muzeon pri presado, kiu akceptas pli ol 200 000 vizitantojn jare.


[[Kategorio:Presado]]
==Ligoj==



[[en:Épinal print]]
[[en:Épinal print]]

Kiel registrite je 23:19, 1 okt. 2007

Ĵakotino, tradicia epinal-bildo, en esperanta traduko
Dosiero:Pagliaco.jpg
"Pagliaco", en kartona fadenpupo, tondota kaj artikigota.

Epinal-bildo estas viv-kolora gravuraĵo pri popola temo. Pasinte vendataj far migrantaj vendistoj (kolportistoj), ili ŝuldas sian nomon al la franca urbo Epinal, kie unuafoje produktiĝis tiuj bildoj, en la jaro 1796.

Epinal-bildo pra-nepas de la bildigado, popola negoccela arto naskita en la 15a jarcento, precipe celanta la malklerajn kamparanojn.

La esprimo "Tio estas Epinal-bildo" rilatas al la fifamo de tiuj bildoj (vidu ĉi sube).

Temoj kaj formoj

La temoj estas tre diversaj, sed plej oftas religio, Historio, (Franca Revolucio, Bataloj, Militistaj uniformoj...) aŭ popularaj romanoj/rakontoj.
Nur ununura bildo tutpaĝa ĉe la komenco, Epinal-bildo evoluas progresive al sekvenca serio de bildoj, kiuj priskribas rakonton, kanzonon aŭ io tia. En tiu formo, oni povas jam ĝin nomi bildrakonto.
Alia speco tre ofta: la enigmo-bildo, en kiu oni devas trovi kaŝitan objekton (aŭ vivantan estaĵon), bildigitan nur pere de la strekoj uzitaj por la aliaj eroj de la bildo. Plej ofte, oni bezonas turni kapopiede la bildon, por fine vidi la serĉaĵon.
Alia specialaĵo estas la platoj paperaj aŭ kartonaj, kiun oni devas tondi por konstrui elpaperan aĵon, kiel ĉefe artikitan fadenpupon. Sub tiu formo oni trovas la plej famaj marionetaj (aŭ marionetigitaj) figuroj: Ginjolo, Arlekino, Pagliaco, Polĉinelo... Plu fabrikataj, la modernaj Epinal-bildoj temas plej diverse, ekzemple "La piano", "La franca futbala teamo de 1998, monda ĉampiono", "Cyrano de Bergerac", ktp.

Eco kaj famo

Unue destinita al publiko ne tre klera, la Epinal-bildoj restis enhave tre simplaj, falante ofte en naiveco. Ili tutnature uziĝis por morala propagando, eĉ ofte politika, kiel ekzemple sub la Unua Imperio, per kiu oni multe festis la imperiestron, lian familion, liajn armeojn kak ties venkoj. Tio klarigas la duoblan famon de la Epinal-bildo:

Pozitiva, kiel ekzemplo de tute aparta arta stilo, iel praavo de la modernaj bildstrioj,
Negativa kiel sinonimo de emfaza vido, reakcie tradicia, naiva, stultece sisteme optimista, blinda koncerne la malbonajn flankojn de ĉio.

Historio de la fabriko en Epinal

La unuaj Epinal-bildoj aperis en 1796, serie presitaj far Jean-Charle Pellerin. Afero de metiisto ĉe la komenco, la Epinal-bilda farado progresive industriiĝis larĝskale.

La tradicia farado konsistis el du fazoj: unue en presado per mana presilo nomita « Gutenberg » de bildo gravurita en ligna tabulo (lignografio); due, mana kolorado per truŝablonoj kaj rondaj penikoj, de la diversaj koloroj necesaj por la fina rezulto.
La tradicia mana kolorado postvivis longtempe ĝis 1989 dum presado evoluis nur iomete dank' al litografio. Tiam, la bildfarado evoluas al la plej modernaj pres-teknikoj.

Komenve de la 20a jarcento, la produktoj de la bildfabriko konatiĝis mondskale. Paperaj teatroj, artikitaj fadenpupoj kaj diversaj konstruaĵoj el kartono konsistigis gravajn disvendajn sektorojn, al kiuj aldoniĝis post la unua mondmilito, la militaj temoj.


Ek de 1980, la bildfabrikado pligrandigis sian famon, eldonante verkojn de famaj desegnistoj kiel Tardi kaj Fred. Ĝi ĝuas plie pri unu regula televida elsendo ĉe franca ŝtata televidado. Tamen finance ne bone flegata, la entrepreno iom post iom sinkis ĝis bankroto. En 1984, aro de 50 akciuloj decidis reorganizi la kapitalon por renaski tiun gravan eron de la lokala vivo: ja Epinaj ŝuldas sian famon kvazaŭ nur al la fabriko.
La entreprena stirado tiam iĝis multe pli oportuna kaj ŝparema, ŝirmante la specifecon de la bildfarado, nome la perŝablona kolorigado.

Nun, uzante ek de 1989 plej modernajn presteknikojn, la fabriko plu eldonas bildojn kiel en la pasinteco. Sep artistoj laŭstile malsamaj sed komplementaj verkas bildoj laŭ temoj plej diversaj.

Ĝi plie disponigas gravan muzeon pri presado, kiu akceptas pli ol 200 000 vizitantojn jare.