Recanati: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Helvia Recina
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vo:Recanati
Linio 62: Linio 62:
[[pt:Recanati]]
[[pt:Recanati]]
[[sv:Recanati]]
[[sv:Recanati]]
[[vo:Recanati]]

Kiel registrite je 17:48, 4 okt. 2007

Recanati estas komunumo de Italio.

Recanati
Dosiero:Recanati-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco MC Maĉerato (2005)
Geografia situo 43° 24′ N, 13° 33′ O (mapo)43.413.55Koordinatoj: 43° 24′ N, 13° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 296 m
Areo 102 (2005) km²
Loĝantaro 20 679 (2023)
Loĝdenso 200 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Bagnolo, Castelnuovo, Chiarino, Le Grazie, Montefiore, Santa Lucia (2005)
Najbaraj komunumoj Castelfidardo (AN), Loreto (AN), Macerata, Montecassiano, Montefano, Montelupone, Osimo (AN), Porto Recanati, Potenza Picena (2005)
Patrono San Vito (santo)
Festa tago 15-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj recanatesi
Poŝtkodo 62019
Imposta kodo H211
Kodo laŭ ISTAT 043044
Telefona prefikso 071
Retpaĝo http://www.comune.recanati.mc.it/
Loko en mapo
vdr

Oni forlasas la ĉemaran pejzaĝon por enprofundiĝi inter la dolĉajn montetojn de la landinterno por malkovri la Leopardian etoson. De la ŝtata vojo 77 oni ekvidas, je dukilometra distanco, Recanati, kuŝantan sur firsto inter la valoj de Musone kaj Potenza.

Ni konsilas la malkovron de Recanati ekde Palazzo Leopardi, de la dek oka jarcento, naskiĝodomo de la poeto, ankoraŭ nun loĝata de ilia posteuloj kaj situanta sur placo "Sabato del villaggio". La ekpsozicio de objektoj kaj manuskriptoj de la verkisto ebligas laŭspuri lian vivon; la riĉa biblioteko de la patro, kompreni lian formiĝon.

De ĉi tie markita vojo kondukas ĝis Monte Tabor, la fama "monteto de la Senfino", de kie oni ĝuas mirindan panoramon.

Sur strato Cavour oni povas admiri la preĝejon Sant'Agostino: ĝia sonorilturo estas la "antikva turo" prikantita en "Il Passero Solitario".

Daŭrigante oni atingas la urbocentron sur placo Leopardi, kie, malantaŭ la monumento dediĉita al la grandega poeto, staras la urbodomo. En tiu konstruaĵo troviĝas la muzeo Beniamino GIGLI.

De placo Leopardi, kiun superstaras la antikva "Torre del Borgo", oni alvenas al la Katedralo, apud kiu troviĝas la "Museo diocesano" (dioceza muzeo) kaj al vilao "Colloredo Mels", sidejo de la Urba Pinakoteko, kiu fieras pri prestiĝa kolekto de pentraĵoj de Lorenzo LOTTO, inter kiuj la famkonata Anonciacio.