Wolfgang Borchert: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:Wolfgang Borchert
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 21: Linio 21:
[[Kategorio:Mortintoj en 1947|Borchert, Wolfgang]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1947|Borchert, Wolfgang]]


[[bg:Волфганг Борхерт]]
[[de:Wolfgang Borchert]]
[[de:Wolfgang Borchert]]
[[en:Wolfgang Borchert]]
[[en:Wolfgang Borchert]]

Kiel registrite je 14:29, 16 okt. 2007

Wolfgang BORCHERT [volfgang boĥet] (* la 20-an de majo 1921 en Hamburgo, † la 20-an de novembro 1947 en Bazelo) estis germana verkisto.

La filo de instruisto kaj verkistino en la aĝo de 15 jaroj komencas verki poemojn. Konforme al la deziro de siaj gepatroj li en la jaro 1939 komencas lerni la profesion de librovendisto, sed unu jaron poste li forlasis tiun ĉi karieron por fariĝi aktoro. En marto 1941 li eklaboras en la Lüneburga teatro Landesbühne Osthannover, sed jam en junio de la sama jaro la militservo vokis lin al la fronto.

La sekvajn jarojn karakterizis malsanoj, vundoj, restadoj en lazaretoj kaj akuzoj pri memvundigo kaj defetismaj paroloj. En 1945 Wolfgang Borchert sukcesis fuĝi el la franca militkaptiteco kaj reveni al Hamburgo. Denove li agis kiel aktoro, reĝisora asistanto kaj kabaredisto, ĝis kiam lia malbona sanstato malebligis tion.

Ekde 1946 – la kuracistoj prognozis al li unu plian vivojaron – li ege fervore dediĉis sin al la verkado. En rapida sinsekvo estiĝis prozaĵoj kaj poemoj, kiuj respegulis la spertojn de la aŭtoro kaj de multaj aliaj soldatoj revenintaj el la Dua mondmilito.

En septembro de 1947 li vojaĝis al Bazela hospitalo, por kuraci sian hepatomalsanon: Amikoj kaj eldonistoj peris tiun ĉi eblecon al la intertempe konata aŭtoro. Lia sanstato tamen jam estis tiel malbona, ke li mortis tie la 20-an de novembro, en la aĝo de 26 jaroj.

Listo de verkoj

  • Laterne, Nacht und Sterne (poemoj, 1946)
  • Die Hundeblume (rakontoj, 1947)
  • An diesem Dienstag (rakontoj, 1947)
  • Draußen vor der Tür (dramo, 1947)
  • Die traurigen Geranien und andere Geschichten aus dem Nachlass (rakontoj, eld. 1962)