Stühlingen: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 125: | Linio 125: | ||
[[Kategorie:Lokoj en Baden-Württemberg]] |
[[Kategorie:Lokoj en Baden-Württemberg]] |
||
⚫ | |||
[[eo:Stühlingen]] |
|||
[[it:Stühlingen]] |
|||
[[nl:Stühlingen]] |
|||
[[pt:Stühlingen]] |
|||
[[ru:Стюлинген (княжество)]] |
|||
[[vo:Stühlingen]] |
|||
{{Ĝermo-Germanio}} |
{{Ĝermo-Germanio}} |
||
Linio 142: | Linio 132: | ||
[[Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto]] |
[[Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto]] |
||
⚫ | |||
[[de:Stühlingen]] |
[[de:Stühlingen]] |
||
[[en:Stühlingen]] |
[[en:Stühlingen]] |
Kiel registrite je 16:34, 22 okt. 2007
Stühlingen | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • limurbo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Waldshut | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07703, 07709, 07743, 07744 | ||||||
Poŝtkodo | 79778–79780 | ||||||
Aŭtomobila kodo | WT | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08337106 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Isolde Schäfer | ||||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | ||||||
Adreso de la administrejo | Schlossstraße 9 79780 Stühlingen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 5527 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 47° 45′ N, 8° 27′ O (mapo)47.7452777777788.4458333333333Koordinatoj: 47° 45′ N, 8° 27′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 501 m | ||||||
Areo | 93,20 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.stuehlingen.de | ||||||
Stühlingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldshut de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 5283 loĝantojn.
Geografio
Geografia Situo
Stühlingen situas ĉe la rivereto Wutach sud-oriente de la Nigra Arbaro en alteco de 449 bis 601 metroj rekte ĉe la landlimo najbare de la svisa komunumo Schleitheim.
Urboj en la proksimeco
Urboj ĉirkaŭ Stühlingen estas Schaffhausen (Svislando), Bonndorf, Blumberg, Stein am Rhein (Svislando), Waldshut, Tiengen, Singen (Hohentwiel) kaj Donaueschingen.
Iamaj vilaĝoj nun partoj de Stühlingen
|
|
Historio
Trovaĵoj el la romia tempo en plej proksima najbareco de Stühlingen montras, ke la valo-fundo ĉe Stühlingen jam delonge estis setlita. En Grimmelshofen tombaj trovaĵoj montras setlaĵon jam en la malfrua tempo de la merovidoj. Eble oni fondis la lokon de Stühlingen. La fundamentoj de la kastelo Hohenlupfen laŭdire apartenis al romia signal-turo.
Grava jaro estis 1262, en kiu la ovale fortikigita loko sur monta sprono alte super la valo de Wutach ricevis de la grafo de Lupfen la urbajn rajtojn. Nun ĝi nomiĝas ĝis hodiaŭ urbo Stühlingen.
Poste la urbo ricevis ankaŭ la rajton de merkato kaj estis la seĝo de jurisdikcio. Merkatoj okazis ene de la urbo-muroj, precipe sur la placo ĉe la supera turo, kiu ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas "Merkato-placo".
La Svisa Milito faris ankaŭ la regadon de la Lupfena grafo celo de ribelantaj kamparanoj, kiuj akiris kaj bruligis la urbon je 1499. Tiuokaze estiĝis la legendo de la "Vireto de Stühlingen", kiu laŭdire unusola travivis la masakron. Ekde tiu tempo tiu vireto enestas en la blazono de la urbo Stühlingen.
La kamparanoj de Stühlingen komencis je 1524 ribeladon kontraŭ la regado de Hohenlupfen. Laŭdire grafino devigis en rikolta tempo la kamparanojn kolekti por ŝi helikajn konkojn. Legendo rakontas, ke tiu ribelo estis la iniciato por la Germana Kampara Milito. Estas skribe certigite, ke la sud-badena ribelestro Hans Müller el Bulgenbach devenis el proksima vilaĝo.
Meze de la 19-a jarcentot ambaŭ urbaj turoj estis malkonstruitaj.
Komence de la 20-a jarcento oni nuligis la rajton de jurisdekcio. En la Tria Regno oni nuligis eĉ la urbo-rajton por Stühlingen per la Germana Komunum-Ordo (Deutsche Gemeindeordnung) de la jaro 1935, sed post la Dua Mond-Milito ĝi estis revalidigita. Memore al la renovigo de la urbo-rajto oni plantis la tielnomatan "Urbotilion" en la Juda Angulo.
En la jaro 1960 oni malferimis liberan baniĝejon, kiun prizorgas ekde 2006 la societo "Amikoj de navigado Stühlingen"
En la jaro 1962 festis la Civitanoj de Stühlingen la 700-jariĝon de la urbaj rajtoj de 1262.
Je 1.1.1975 la urbo Stühlingen pligrandiĝis de ĉ. 1.800 al pli ol 5.000 enloĝantoj per desupra komunuma reformo en Baden-Virtembergo. Samtempe Stühlingen fariĝis komunumo kun areo de 9.300 hektaroj.
En Stühlingen estiĝos en proksima estonteco pluraj magazenoj. Sur la areo de Heimbruger malfermiĝis meze de decembro du supermagazenoj, kaj sur la fervoja areo norde la la Centrala Kooperativo (Zentralgenossenschaft) oni planas similan industri-branĉon.
Je 26.3.2007 komenciĝis la konstruado de maljunula fleg-hejmo kun prizorgita loĝado. Ties malfermiĝon oni povas esperi komence de 2008. En Julio 2007 krome okazis la unua ŝpado-tranĉo por la jarcento-projekto sanigado de la malsupra parto de la urbo, por kio la urbo prunteprenis milionojn.
Politiko
Komunuma Konsilantaro
Al la komunuma konsilantaro apartenas post la komunuma elekto de 13.6.2004 17 membroj krom la urbestrino kiel ties prezidanto.
CDU | 10 Sitze |
FWV | 7 Sitze |
Pro la Komunuma Ordo (Gemeindeordnung) de la lando Baden-Virtembergo ankaŭ en la komunumo Stühlingen ekzistas en ĉiu vilaĝoj elektita komunuma konsilantaro nomita Ortschaftsrat, kiun prezidas Komunuma Estro nomita Ortsvorsteher. Unusola escepto estas la kerna loko Stühlingen. El la vico de la civitanoj estiĝis ia eksterordinara politika organizo nomata Malferma Civitana Forumo Stühlingen (Offene Bürgerforum Stühlingen), mallonge (OBS).
Ĝemelurboj
Stühlingen estas ligita ekde 1980 kun la franca komunumo Bellême en la departemento Orne en Normandie. En Stühlingen oni komisiis subteno-societon por la partnereco, kiu estas estrata de 12-persona komitato. La urbestro estas membro pro sia tasko. La partnereco kun Bellême estas tre vigla ĉe la komunumaj societoj kaj ĉe la lernantoj. La intershanĝo de lernantoj kaj gejunuloj okazas ĉiujare en ambaŭ komunumoj.
Vidindaĵoj
Oni povas vidi:
- La kastelon Hohenlupfen Ĝi estas la ekkonilo de la urbo Stühlingen, verŝajne konstruita sur iama romia kastelo. La kastelo en sia nuna formo estas konstruita je 1620–1624. Antaŭe tiuloke staris burgo. Posedanto de la kastelo estas la domo Fürstenberg.
- Städtle = urbeto estas la antikva urbeto konstruita laŭ habsburga modelo oval-forme kun du urbo-turoj. Similajn modelojn oni povas vidi en Waldshut kaj en Neunkirch (Svislando). Hodiaŭ nur surmura skribaĵo ankoraŭ memorigas la iaman Suban Turon.
- Sauschwänzlebahn = porko-vosteta fervojo, la muzea fervojo Wutachtalbahn. Ĝi komenciĝas en Weizen kaj gvidas en multaj kurboj, kelkfoje on formo de porka vosteto, al Blumberg. La iama fervoja stacio de Stühlingen estas malkonstruita, sed la feraj reloj ankorau gvidas kelkfoje trajnojn ĝis Waldshut.
Muzeoj
Oni trovas:
- La Muzeon de iamaj kamparaj maŝinoj en la urbeto.
- La Gipsmuelilon en Blumegg-Weiler
- La Galerion 1741, Herrengasse 4, Stühlingen
Artaĵoj en eklezioj
- Kapuzinerkloster = monaĥejo de la kapucenoj. Oni vidas la Monaĥejan eklezion Maria Loreto en Stühlingen, kun pentraĵoj faritaj de Franz Joseph Spiegler kaj plakitajn altarojn el la malfrau baroka tempo, kaj la Gruft = subteran tombejon
- Heilig-Kreuz-Stadtpfarrkirche = la urbo-preĝejo Sankta Kruco en Stühlingen en mal-ofta empir-stilo.
- St. Fridolins-Kirche = la preĝejo S-ta Fridolino en Bettmaringen kun nov-bicantinaj pentraĵoj de la 19-a jarcento)
- St. Nikolaus-Kirche = la preĝejo de s-ta Nikolao en Lausheim, iama pilgrim-eklezio en renesanca stilo kun pentraĵoj el la tempo de la Tridek-Jara Milito.
Naturaj belaĵoj
Oni facile atingas la tutan sudan Nigran Arbaron kun la Wutach-Ravino kaj la Gauchach-Ravino, - la Wutachflühen (Schlucht de Grimmelshofen ĝis Achdorf), - ambaŭ Roggenbacher Schlösser = kasteloj de Roggenbach (origine du burgoj detruitaj okaze de la Kamparana Milito), - la tielnomatan Teufelsküche = kuirejo de la diablo, malgranda ravino tute proksime de la urbo, - la Judenlöcher = Judaj Truoj, Kavaĵoj en Ruckwald, - la Weilersee = Lago de Weiler, malgranda lageto en la malantaŭa parto de la Weilervalo en iama toto-faŭlto - kaj la monton Randen, montaro ĝis 912 metrojn super la maro, plejparte sur svisa teritorio, plej bona elvidejo en la proksimeco de Stühlinger.
Weblinks
Ŝablono:Urboj kaj komunumoj de la distrikto Waldshut