Katolikaj Gereĝoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:


[[Kategorio:Historio de Hispanio]]
[[Kategorio:Historio de Hispanio]]
[[Kategorio:Habsburgo]]


[[ar:الملوك الكاثوليك]]
[[ar:الملوك الكاثوليك]]

Kiel registrite je 20:34, 24 okt. 2007

Kapitulaco de la Regno de Granada al la Katolikaj Gereĝoj, de F. Padilla

Katolikaj Gereĝoj estis nomitaj Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, reĝoj de la antikvaj regnoj respektive de Aragono kaj Kastilio en Hispanio kaj pro tio la du unuaj de la moderna Hispanio. Ili estis geedzoj kaj pro tio heredigis al filino kaj poste al nepo, la posta Karolo la 1a, la tutan Hispanion.

La Papo Aleksandro la 6-a donis al Fernando la 2-a de Aragono la titolon de Rey Católico (Katolika Reĝo), kiel kompenso ĉar jam antaŭe estis doninta la titolon de Plej Kristana reĝo al Francisko la 1-a de Francio, regno kiu tiam disputis kun Aragono la regadon de Italio; poste, la historio kaj la kutimo, popularigis la nomon de Katolikaj Gereĝoj kune al ambaŭ geedzoj, Fernando kaj lia edzino, Izabela la 1-a de Kastilio.

Ili geedziĝis en la Palaco de la familio Vivero de Valladolid la 19-an de oktobro 1469, kaj poste ekloĝis en la Kastelo de Fuensaldaña (Valladolid).

La regnado de la Katolikaj Gereĝoj koincidis kun la transiro de la mezepoka mondo al la moderna en Hispanio. Per tiu geedziĝo oni atingis uniigon, en la dinastio de la familio Trastamara, de la regnoj de Kastilio kaj Aragono.

La gereĝoj danke al helpo de urboj kaj eta nobelularo starigis fortan monarkion kontraŭ la povo de eklezianoj kaj nobeluloj. Per la konkero de la regnoj de Granada, Navarra, Kanarioj, Melilo kaj aliaj afrikaj urboj atingis teritorian union sub unusola krono de la tuta teritorio —escepte Ceŭto kaj Olivenza— kio nuntempe konsistigas Hispanion. Krome ili ekis la etnan purigadon kiu dum postaj jarcentoj homogeneigos la landon sen spuroj ĉu etnaj ĉu kulturaj de islamanojjudoj.

La gereĝoj organizis komunan eksteran politikon kiu estis markita de la diplomatia eco de Fernando la Katoliko, kiu donos al la hispana regno la unuarangan lokon por postaj epokoj. Malkovro de Ameriko en 1492, je la flanko ĉefe de Izabela la 1-a de Kastilio ŝanĝos la mondan historion.

Tiu cirkonstanco malfermis enormajn eblojn al ekonomio, scienco kaj kulturo kaj akcentis la atlantikan disvastiĝon de Hispanio kio pluokazos en postaj jarcentoj.